Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 644
Lingvo: Esperanto
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-16 07:52:42
Heliogabalus:Mi NE kredas je dio, kaj mi tre feliĉe vivas. Mi pensas ke dio ekzistas ĉe la homoj kiu kredas je... li?, ĝi?Mi same opinias
Ni kreas tion, je kion ni kredas.

Pastoro (Montri la profilon) 2009-junio-20 04:50:32
Mi kredas je tio, ke Dio estas la Universo mem. Kaj tiamaniere jes, mi kredas je Dio.
AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-20 11:37:08
Pastoro:Mi jam antaŭe spertis ke defino de Dio tre varias. Mi ne neas la ekziston de Universo. Almenaŭ parton de ĝi mi povas observi propraokule. Sed kial fari Dion sinomimo al Universo? Parolante pri Dio mi pensas pri tiu varianto, pri kiu la eklezioj instruas.
Mi kredas je tio, ke Dio estas la Universo mem. Kaj tiamaniere jes, mi kredas je Dio.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-21 08:55:23
Hans-Dieter:Mi kredas je Dio, ĉar mi vidas ke naturo estas tre malsimpla. Mi ne povas imagi ke naturo "nur" ekzistas. La sola respondo al la demandoj "kial?" kaj "kiel?" pro mi estas "Dio".Sed Dio "nur" ekzistas? Kaj je kia Dio vi kredas?
Timi85 (Montri la profilon) 2009-junio-25 20:57:02
Nu, dum mia infanaĝo min instruis mia familio katolike. Ĝi havis simplan politikan kaŭzon: dum la socialismo miaj gepatroj ne rajtis lerni iun ajn religion, do kvankam ili ne kredas Dion kaj nenian religion, ili pensis ke mi kaj mia fratino devas lerni religion, ekkoni kaj la religion kaj la ateismon, ke ni povu elekti. Do mia avino kunportis nin al mesoj ĉiudimanĉe, kaj ili estas aĵoj kiuj ravas infanojn. Mi scias, ke la infanajn pensojn ni ne povas korekte nomi "kredo", sed dum mia infanaĝo mi ja kredis Dion, mi paroladis kun li, mi parolis al li, mi petis de li kaj mi foje pensis, ke li respondis aŭ faris ion por mi.
Mi ne povas diri, ke mi jam ne kredas je Dio - sed mi jam ne pensas pri li. Mi jam ne parolas al li (mi jam parolas nur al mia avino, kiu jam mortis), mi petas nenion de li. Mi jam nur vivas, kaj provas vivi ĝuste.
Unu el miaj malmultaj certaj memoroj el la sanktaj mesoj estas la parabolo de nia maljuna pastro: li diris, ke juna knabino venis al li kaj demandis, kion ŝi povas fari por Dio? Ĉu estu monahino? Ĉu laboru en la preĝejo post la lernejo? Sed la pastro diris: la sola devo de juna knabino por Dio estas promeni sur la stratoj kaj rideti al homoj. Nu, kvankam mi jam ne iradas al mesoj kaj ne parolas al Dio, mi provas vivi tiel, kaj se oni demandas, ĉu mi kredas je Dio, mi diras, ke mi ne scias, ĉu li ekzistas aŭ ne, sed ne gravas, ĉar se ekzistas Dio kaj li vere interesiĝas iomete pri niaj etaj vivoj, li ne kalkulos, ĉu ni manĝis viandon vendrede aŭ kiom multan patronian ni diris tage, sed ĉu ni amis unu la alian, ĉu ni respektis unu la alian, ĉu ni provis ne ofendi unu la alian, ktp. Kaj se Dio ne ekzistas - nu, niaj infanoj kaj la personoj kun kiuj ni vivis, kalkulos ankaŭ nur ĉu ni amis, respektis, helpis unu la alian...
Mi pensas, ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas Dio - ne estas verŝajna, ke ni certe kaj reale ekscios antaŭ nia morto... Sed kial ni ne povus vivi bone, ĝuste simple por ni mem kaj por la personoj kun kiuj ni kontaktas, kaj ne por Dio? Mi komprenas, ke la kredo helpas multajn homojn, donas forton kaj moralan certecon - mi tute akceptas tion. Sed mi deziras, ankaŭ la kredantoj akceptu, ke la kredo kaj la homemaj kaj tre diversaj religiaj reguloj ne estas la solaj kaj nuraj kondiĉoj de la beatiĝo.
Estas bedaŭrinda, ke la antaŭa komentanto malregistriĝis, ĉar mi deziras demandi ion de li/ŝi, sen atakado de lia/ŝia kredo. Vi skribis, ke vi ne povas imagi, ke naturo "nur" ekzistas, ĉar la naturo estas tro malsimpla. Ĉu vi povas imagi, ke Dio "nur" ekzistas? Se li povis ekpensi kaj krei la tutan universon, li devas esti ege pli malsimpla, kaj tute ne povas "nur" ekzisti. Kiu kreis Dion?
Tatinga (Montri la profilon) 2009-junio-26 00:30:53
Mi scias malmulta esperanton ankoraŭ, sed mi volas partopreni ĉi tie konversacion:
Mi kredas je la spirito en la kosmo. Mi kredas kaj mi ne kredas samtempe. Dio estas en la universo kaj la universo estas en dio. Dio estas simple vorto. Mi kredas ke la kosmo enfermas misteron kaj tiu mistero ni enoficigas dio.
Vidu mia blogo en la reto teolokos.wordpress.com
estas artikloj en la hispana lingvon.
Ĝis la revido!
rust (Montri la profilon) 2009-junio-27 06:30:05
La problemo estas en evidenteco. Teismo ekzistita pli ol 6000 jarojn. Kaj ĝi provizas ne evidentecon. En 200 jaroj, scienco fartia multi ple bono ol religio farita en 2000.
antoniomoya (Montri la profilon) 2009-junio-27 11:25:55
Mi kredas ke la problemo estas jena. Ĉiuj eklezioj havas grandan vakuon: Ili neniam instruas al siaj membroj pri ia kosmologio (ĉar la eklezioj havas nenian, kaj multe malpli kosmologion taŭgan por la homo de la XXI-an jarcenton). Ili NE instruas al siaj kredantoj pri la deveno de la universo, la loko de la homo en la universo, aŭ la destino de la universo. Tute simple ĉar ili NE scias tion. Kaj tiun vakuon la ordinara homo provas plenigi per la scienco.
Se la evolucio estus blinda, kaj ne intenca, la naturo ANKORAŬ estus provante trovi la vojon por naski la homon. Cetere, KIAL ĝia celo estus naski homon?
Amike
rust (Montri la profilon) 2009-junio-27 19:43:22
jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-27 21:09:19
rust:La celo estas ne naski homon. Tio estas simple unu rezulto mez de multe. Evolucio estas diversa procedo. Ni ne estas ĝia fina procedo. Kelka tago, ni estos estingiĝonta kaj nova vivo regulos. Homoj ne estas speciala. Ni nur alia animalo.Nu, ni ne vidas hundojn babilantaj en Esperanto ĉe la lernu! forumoj—kaj certe ne pri la ekzisteco de Dio
