ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

از cursbenicassim, 26 اوت 2008

پست‌ها: 644

زبان: Esperanto

Vilius (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 13:25:55

horsto:Ĉu ne la homoj kiuj estas tute konvikitaj ke dio ne ekzistas estas ankaŭ kredantoj, samkiel la homoj kiuj kredas je dio?
Mi ne estas tute konvikita, ke dio ne ekzistas. Mi nur pensas, ke argumentoj por pruvi ĝian (aŭ lian?) ekzistadon ne sufiĉas. Do, mi ne kredas.

AlfRoland (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 13:48:49

horsto:
Se vi estas konvikita, ke io ne ekzistas, sed vi ne povas pruvi tion, tiam vi estas kredanto, ĉu ne?
Mi asertas ke fantomoj ne ekzistas malgraŭ ke mi ne povas pruvi tion. Ĉu vi pro tio nomas min kredanto, bonvolu! La termino "dio" estas tute sensenca se oni ne difinas ĝin. Mi ripetas: tralegi antaŭajn kontribuojn pri tio. Multaj rifuzas ekzemple la biblian dion, sed opinias ke dio eble estas bonaj agoj de homoj, kaj tiaj kompreneble ekzistas eĉ se ili estas maloftaj. Do mi petas ke ĉiuj, kiuj asertas dian ekziston, diru al ni kio signifas la vorto "dio". Alie vi diras nenion!

Cetere, ĉu ne estus "konvinkita" anstataŭ "konvikita".

Kruko (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 14:12:31

Rodiman:
Kruko:Mi ne kredas je dio.
Mi estas feliĉa ateisto krome mi estas feliĉa ĉar mi estas ateisto.
Trankviliĝu vin, amiko. La homaro necesas kredi en io ajn supera.
Laŭ mia opinio, morgaŭ, kiam vi estos sola antaŭ la morto..., tiuokaze vi opinios malsame.
Probable, ke nun vi estas tro juna viro. Nur mi povas diri ke mi kredas je Dio.
Mi estas ĉiam trankvila. Ne estas iu ajn pruvo pri la ekzisto de via dio aŭ pli bone ekzistas pruvoj ke dio neĉeestas: tro malbonaĵoj en la mondo, tro senkulpaj infanoj mortintaj murde, k.t.p. La homaro ne bezonas kredi en io, la homaro bezonas rezoni per la kapo kaj ne per la piedoj.

Rodiman (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 14:18:54

Vilius:
Rodiman:Ateismo ne estas nova religio ĉu?
Ateismo estas religio same, kiel ne kolektado de poŝtmarkoj estas hobio. rido.gif
Rodiman:Ĉu vi povus enhavi la tuta infinito en via kapo aŭ cervo?
En mia cervo? Certe, cervoj estas tre belaj bestoj, sed... senkulpa.gif
Rodiman:Tiukaze, kial vi ne povas konsideri ke eksistas io supera, ke ni neniam povos kompreni? rido.gif
Fojfoje mi konsideras tion. Sed ĉiam argumentoj por ekzistado de dio ŝajnas tro malfortaj por konviki min.
Evidente, ke mi ne posedas ĉiojn la respondojn. Kaj mi provis konvinki al neniu. Mi ne estas tiel aroganta. Nur mi certigas ke mi kredas je Dio same ke la plej parto de la homaro. sal.gif

Rodiman (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 14:25:11

tonymec:
Rodiman:[...]Ĉu vi povus difini la infinito?[...]
Nu, de tio ekzistas tre simpla difino, akceptata de ĉiuj matematikistoj: nefinita aro estas ia ajn aro, kiun oni povas meti en bijekcio (t.e. korespondigi unu al unu) kun (almenaŭ) unu el ĝiaj propraj partoj (t.e., kun parto de ĝi ne egala al la tuto). Ekzemple, la aro {0, 1, 2, ...} de la t.n. "naturaj" entjeroj estas nefinita, ĉar oni povas korespondigi ĝin unu al unu al la aro {1, 2, 3, ...} de la ne-nulaj naturaj entjeroj.
Pri la infinito mi atendis iun filozofan respondon…
Ĉu ĉiujn la homoj el la tero kfredas en ĝi aŭ komprenas la signifo de infinito kaj eterneco? Tamen infinito kaj eterneco ekzistas.

Rodiman (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 14:27:30

AlfRoland:
Rodiman:......... Nur mi povas diri ke mi kredas je Dio.
Se vi legis antaŭajn kontribuojn en ĉi tiu fadeno, vi certe rimarkis, ke estas tre diversaj imagoj pri la ecoj de Dio(j). Sekve la aserto, "Mi kredas je Dio", estas tute sensignifa. Neniu certe scias je kio vi kredas.

Kredo je dioj estas superstiĉo same kiel kredo je fantomoj, ogroj ktp.
Se vi ne kredas je fantomoj, vi ne kredas je paronomalaj fenomenoj. Tio estas ke vi ne kredas je la Parapsicologio. Ĉu esti aŭ ne esti, kredi aŭ ne kredi, ĉi tio estas la afero? Eble ke jes. La scienco ne povas klarigi ĉion. sal.gif

Rodiman (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 14:50:41

Mi estas ĉiam trankvila. Ne estas iu ajn pruvo pri la ekzisto de via dio aŭ pli bone ekzistas pruvoj ke dio neĉeestas: tro malbonaĵoj en la mondo, tro senkulpaj infanoj mortintaj murde, k.t.p. La homaro ne bezonas kredi en io, la homaro bezonas rezoni per la kapo kaj ne per la piedoj.[/quote]Eble ke la Papo, en via loĝlando, havas bonajn respondojn por vi.
Kiu faris via loĝlandano Poncio Pilato en la epoko de Kristo?.
Ankaŭ vi ne kredas la mesaĝoj de Kristo?
Ĝis. sal.gif

AlfRoland (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 15:55:48

Rodiman:

Se vi ne kredas je fantomoj, vi ne kredas je paronomalaj fenomenoj. Tio estas ke vi ne kredas je la Parapsicologio. Ĉu esti aŭ ne esti, kredi aŭ ne kredi, ĉi tio estas la afero? Eble ke jes. La scienco ne povas klarigi ĉion. sal.gif
Se kredo je fantomoj estas parapsikologio, tio ankaŭ validas pri kredo je Dio.

Mi nomas ambaŭ kredojn fantazioj de homa cerbo.

horsto (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 17:06:29

AlfRoland:
Cetere, ĉu ne estus "konvinkita" anstataŭ "konvikita".
Jes, kompreneble.
AlfRoland:
La termino "dio" estas tute sensenca se oni ne difinas ĝin.
Vi pravas, cetere oni devas difini kion signifas "kredi".
Vilius:
Mi ne estas tute konvikita, ke dio ne ekzistas. Mi nur pensas, ke argumentoj por pruvi ĝian (aŭ lian?) ekzistadon ne sufiĉas. Do, mi ne kredas.
Mi konsentas. Vi nun uzas "mi ne kredas" en la senco de "mi opinias ke dio ne ekzistas". Sed en la frazo "mi kredas je dio" la vorto "kredi" havas pli fortan signifon, la frazo signifas ke tiu homo ne havas dubon ke dio ekzistas.
le_chaz:
Horsto, imagu ke oni akuzis vin pri iu krimo. Vi staras antaŭ la juĝisto. Estas neniu pruvo kontraŭ vi, sed li diras: "vi estas kulpa, ĉar vi ne kapablas pruvi vian senkulpecon". Ĉu tio laŭ vi estas akceptebla?
Tielas vivo!
Ĉu la Usono pruvis ke la Irako konstruas atomajn bombojn antaŭ ili atakis?
le_chaz:
Ĝis la kredantoj pruvos ke iliaj fantaziaĵoj ekzistas, mi scios ke ili ne estas veraj.
Vi ne povas scii tion se vi ne havas pruvojn. Kaj kiam la kredantoj pruvas siajn fantaziaĵojn, kion vi tiam opinios pri viaj antaŭaj scioj?

Vilius (نمایش مشخصات) 30 سپتامبر 2009،‏ 17:57:23

horsto:Mi konsentas. Vi nun uzas "mi ne kredas" en la senco de "mi opinias ke dio ne ekzistas". Sed en la frazo "mi kredas je dio" la vorto "kredi" havas pli fortan signifon, la frazo signifas ke tiu homo ne havas dubon ke dio ekzistas.
Ŝajne vi (kaj multaj aliaj kredantoj) ne komprenas subtilan sed gravan malsamecon inter "kredi ke dio ne ekzistas" kaj "ne kredi ke dio ekzistas". Pensu pri tion.
le_chaz:Kaj kiam la kredantoj pruvas siajn fantaziaĵojn, kion vi tiam opinios pri viaj antaŭaj scioj?
Se iu pruvus al mi ke dio ekzistas, mi tuj ekkredus. Ne kredi ion malgaŭ sufiĉe fortaj argumentoj estas stulte. Same stulte kiel kredi ion sen fortaj argumentoj.

Tamen la argumentoj ial mankas en ĉi tiu diskuto rideto.gif

بازگشت به بالا