Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 644
Lingvo: Esperanto
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 16:18:50
josell:Certe estas tiel, sed religiaj kaj politikaj potenculoj plej ofte iris man en mane. La religio estis efika ilo por subpremi kaj timigi homojn. En la Romanoj ĉapitro 13 vi povas legi jenon:
Post ĉiu religia milito ekzistas politika fanatika celo kaŝita.
"Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon."
Hm... Tiuj aŭtoritatoj kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio. Verŝajne ankaŭ Adolf Hitler, Mugabe kaj generalo Pinochet kaj aliaj agrablaj buboj.
Cetere mi daŭre atendas VIAN opinion pri mortigo pro laboro dum la sepa tago.
josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 18:58:16
Ĉia popolo havas tian regadon, kiun tiu popolo meritas.
Ne forgesu ke tiu Dio ankaŭ forprenas regadojn; tial, neniu imperio nek restis nek restos. Neniel malbonaj imperioj nek restis nek restos.
Aparte, la morto atingos ĉiun nin frue aŭ malfrue, nature aŭ ne-nature).
--------------------
Mi nun opinias ke tiu leĝo pri la sepa tago estas homa, ĉar la Dio diris: "Ne mortigu"
Tamen, supoze ke tiu leĝo estus Dia, mi pensas ke Dio ĉiam volas la plej-bonaĵojn por sia popolo. Tial, la judia popolo neniam el-malaperos ĉar Dio donis(as) al ili ilojn por ke tio ne okazu. Tamen, aliaj multaj popoloj jes malaperis, sed ne tiel okazis je la judia popolo.
ĝis revido.
josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 19:22:10
AlfRoland:Antaŭ kvar jaroj en malgranda vilaĝo nomata Knutby, tuj apud Sveda urbo Upsalo, okazis murdo en eklezio ligita al la pentekostanoj. Pastro en tiu eklezio per longdaŭra cerbolavado kredigis junan infanvartistinon ke estis la volo de Dio ke ŝi murdu la pastran edzinon kaj edzon de amorantino de la pastro. Per SMSoj kaj alimaniere li sukcesis manipuli ŝin tiel ke ŝi havigis revolveron kaj per ĝi mortpafis la edzinon de la pastro kaj severe vundis la edzon de la amorantino.La Dio diris: "Ne mortigu (ajnulo)"
La pastro estis kondamnita al malliberejo pro "Instigo al murdo" kaj la infanvartistino al psikiatria flegado. Ankaŭ pli frua edzino de la pastro mortis dum neklaraj cirkonstancoj. Tamen oni ne povis pruvi ke ŝi estis murdita.
Blinda kredo je religio povas esti tre danĝera. Eblas al senskrupuloj manipuli mense malfortajn homojn.
Anglalingve eblas legi pri la afero ĉi tie:
http://en.wikipedia.org/wiki/Knutby_murder
Ĉiel, tiu ino eble estis cerb-malsana, kaj la fanatikeco nur fi-utiligis tion. Tio signifas ke la fanatikeco estas danĝera, sed fanatikeco ne estas ĉia-okaze religia, sed ankaŭ povas esti eĉ ateisma.
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 20:20:04
josell:Tio pravas kondiĉe ke temas pri demokratio, generalo Pinochet perforte helpe de Usono prenis la povon en Ĉilio, la popolo neniam elektis lin.
Ĉia popolo havas tian regadon, kiun tiu popolo meritas.
josell:Ĉu vi eble pensas pri la registaro de Salvador Allende?
Ne forgesu ke tiu Dio ankaŭ forprenas regadojn; tial, neniu imperio nek restis nek restos. Neniel malbonaj imperioj nek restis nek restos.
josell:Vi tro multe serpentumas kaj ŝanĝas starpunkton laŭ kio estas momente opurtune. Kompreneble vi pravas ke tiuj frazoj estas skribitaj de homoj ĉar la tuta biblio estas skribita de homoj. Pro tio biblio ne pli gravas ol aliaj fabelaroj. Tamen la citaĵo komencas jene: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: ........".
Aparte, la morto atingos ĉiun nin frue aŭ malfrue, nature aŭ ne-nature).
--------------------
Mi nun opinias ke tiu leĝo pri la sepa tago estas homa, ĉar la Dio diris: "Ne mortigu"
Tamen, supoze ke tiu leĝo estus Dia, mi pensas ke Dio ĉiam volas la plej-bonaĵojn por sia popolo. Tial, la judia popolo neniam el-malaperos ĉar Dio donis(as) al ili ilojn por ke tio ne okazu. Tamen, aliaj multaj popoloj jes malaperis, sed ne tiel okazis je la judia popolo.
Ĉu estas via privilegio ŝanĝi la tekstojn laŭ propra gusto? Responde al mia demando kion VI opinias pri la ORDONO ke "Tiuj, kiuj laboras la sepan tagon, estu mortigitaj" vi diras ke ni ĉiuj mortos frue aŭ malfrue, nature aŭ ne-nature. Kial do ni havu kuracistojn kiuj provas savi vivojn. Pli bone murdi ilin se ili savas vivon la sepan tagon, ĉu ne?
AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-21 20:30:37
josell:Ĉiel, tiu ino eble estis cerb-malsana, kaj la fanatikeco nur fi-utiligis tion. Tio signifas ke la fanatikeco estas danĝera, sed fanatikeco ne estas ĉia-okaze religia, sed ankaŭ povas esti eĉ ateisma.Sen religio, neniu ateismo. Ateismo ne estas memstara ideologio, ĝi nur malkonsentas pri ekzisto de dioj kaj aliaj superstiĉaj fenomenoj. Eble vi tamen opinias ke tio estas fanatismo!
josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 00:41:58
AlfRoland:Mi ne diris ke nekredantoj estas fanatikaj; karulo. Mi ver-diris ke tiuj personoj povas ankaŭ esti fanatikuloj, eĉ estante "sen"diaj. (tamen, ilia dio emas esti la mono, do, ili havas ĉiel dion; sed ne ĉiuj nekredantoj, ja.)
Sen religio, neniu ateismo. Ateismo ne estas memstara ideologio, ĝi nur malkonsentas pri ekzisto de dioj kaj aliaj superstiĉaj fenomenoj. Eble vi tamen opinias ke tio estas fanatismo!
Pardonu min se mi ne diris tion klare, sed komprenu ke mi ankoraŭ lernas ĉi tiun lingvon, ankoraŭ mi ne vivis ses monojn kun esperanto (eble, mi bon-memoras). Tamen, mi pensas ke mi jam klarigis, ĉu ne?
daŭre, Ni ne forgesu ke ĉiu persono estas malsama je la aliuloj. Do, en tiu ĉi mondo povas ekzisti uloj "SenVerDiaj" kiuj fanatikigas sin.
En ĉi tiu mondo ekzistas multaj personoj malbonaj kaj fanatikaj, kiuj ne ĉiam estas kredantoj. Ili ne bezonas havi religion por esti fanatikaj.
Tamen, ili neniam povos fari ion kion Dio ne povus ripari poste.
Kompreneble vi pravas ke tiuj frazoj estas skribitaj de homoj ĉar la tuta biblio estas skribita de homoj.Mi neniam diris ke la Biblio estis skribita de homoj. Mi antaŭe diris ke ĝi ankaŭ havas Diajn Vortojn registrigitajn de homoj. Aliflanke, mi diris ankaŭ ke la Biblio ankaŭ havas homajn vortojn.
junul (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 06:31:05
josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-27 03:47:28
AlfRoland:Pro tio biblio ne pli gravas ol aliaj fabelaroj. Tamen la citaĵo komencas jene: "Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: ........".La bibliaj tekstoj ne ĉiam havas tiun frazon. La Biblia estis skribita de homoj, sed kelkfoje havas ordojn Diajn, kiun oni ne devu konfuzi je la homaj.

Mi ne scias pri tio kio fi-pensigas vin ke la demokratio estas bona regado. Ĝi povas esti tiel malbona aŭ malbona kiel tut-regno aŭ imperio.
Tamen, regno povas esti bona se la reĝo estas bona. Se Dio estas la reĝo, ĉio estos bone en-popole.
diogotux (Montri la profilon) 2008-novembro-02 14:02:51
Tamen biblio kelkfoje instruas pri amo, vero, kaj do ĝi ne estas forĵetinda kiel simpla libro, kia ĝi estas (ne sankta), lerniganta de bono.
Mi ne kredas je dio, Dio aŭ dioj. Fakte, tiu vorto estas vere konfuzige, precipe por tiuj kiuj kredas je dio, ĉar foje dio povas esti ĉio, alifoje nenio, kaj ofte ĝi estas kion mi volas.
Josell jam diris ke li PREFERAS kredi je dio. Ni ne kredas je tercentro. Ĝi estas PRUVITA per variado varma. Ĉu ekzisto de dio estas pruvita per ajna eksperimento scienca? (mi scias la respondon)
Toleremo estas pli grava, kaj ĝi estas centrpunkto de Esperanto-movado. Ni jam toleras lingvojn, ni toleru pli ajn.
Mi scias ke mi naskis, mi ne scias el kie venis homoj (scienco ofertas teoriojn el kiuj Big Bang estas pli akceptata de sciencistoj, mi ne ŝatas teoriojn sed faktojn), sed fakte ĉiu scias ke ne gravas kiel ekestis unua homo.
* AlfRoland eble konas multe pli bone la biblion ol vi, jam ke vi citis neniun tekston biblian, nur pridiskutas pri mallogikaj fuŝaj tekstoj montritaj de AlfRoland eligitaj el biblio.
patrik (Montri la profilon) 2008-novembro-02 14:24:34
Mi jam akceptas ke la ekzistado de Dio ne estas pruvat(ebl)a per scienca eksperimentado. Mi ne bezonas tiujn. Fido jam sufiĉas, miaopinie.
