Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Tutmonda enketo: ĉu vi kredas je Dio?

от cursbenicassim, 26 август 2008

Съобщения: 644

Език: Esperanto

cursbenicassim (Покажи профила) 26 август 2008, 21:09:25

Tutmonda enketo estis publikigita en http://www.klaku.net/kulturo/Tutmondaenketouvikred... por kontroli kiom da homoj en la mondo kredas je Dio kaj el kiuj landoj ili venas. La rektan ligilon de la enketo: http://www.yesnogod.com

sanon!

Hispanio (Покажи профила) 26 август 2008, 21:26:47

Jes, mi kredas je Dio, je la ĉielo kaj, bedaŭrinde, je la infero.

Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?

Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.

Filanator (Покажи профила) 27 август 2008, 06:05:09

Mi ne kredas je Dio, aŭ je paradiso aŭ, ne bedaŭrinde, je la infero.

Hispanio:...Certe ke neniu revenis el la alia vivo, sed se ne estas io tie, do kial ni vivas? Ĉu por nenio?
Mi vivas plibonigi mian vivon kaj aliajn vivojn.

Hispanio:Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.
Kial ni devas fari malbonojn? Se ni nur havas mallongan tempon por vivi niajn vivojn, kial ni devas uzi ĝin por plimalbonigi aliajn vivojn?

cursbenicassim (Покажи профила) 27 август 2008, 08:27:50

Hispanio:Se Dio ne ekzistas, ni devas fari malbonojn, ktp., kaj ĉi tiu mondo estus kaoso, mi kredas.
Nekredeble ke kredanto je iu Dio (je kiu vi kredas?) diras tion.
Se ekzistas iu dio aŭ dezajnisto aŭ arkitekto, kiu faris al li? kie? kiam? kie li naskiĝis? kio estis antaŭ lia naskiĝo?

Pro tio mi amas la birdojn kaj la fiŝojn, la planedojn kaj galaxiojn, la homojn el ĉiuj landoj, la arbojn kaj montarojn... mi amas la mondo kie mi naskiĝis! Ni ĝuu niajn vivojn! Dinosaŭroj loĝis ankaŭ ĉi-tie dum 150 milionoj da jaroj... ni, pli-malpli nur 100 jaroj. Ni ĝuu nian mondon!

Rigardu http://www.youtube.com/watch?v=ciW1ANz79Tc

rabhiuz (Покажи профила) 27 август 2008, 21:49:27

Kiam iu klare eksplikas al mi la sencon de "Dio," mi povos diri ĉu mi kredas je "Dio." Oni diras multaj strangaj aĵoj pri Dio, ekzemple, ke li estas "ekstera de tempo." Mi tute ne komprenas.

La Dio de la Biblio estas evidente fikcio. Kiam homoj havas senliman povon, kion ili faras? Ili donas arbitrajn kaj sensencajn ordonojn. Ili postulas laŭdon, kaj ili punas tiujn kiuj ne laŭdas ilin. Ofte ili faras genocidon. Kion Dio faras laŭ la Biblio? Li donas arbitrajn kaj sensencajn ordonojn (vidu, ekzemple, Leviticus 11). Li postulas laŭdon, kaj li punas tiujn kiuj ne laŭdas ilin. Li faras genocidon mem (la diluvo, Sodom) kaj li ordonas genocidon (Joshua). La Dio de la Biblio estas la inventaĵo de homaj verkistoj kiuj ne povis imagi reganton kiu estas pli bona ol homa reganto.

rabhiuz (Покажи профила) 28 август 2008, 00:22:27

rabhiuz: Kiam homoj havas senliman povon, kion ili faras?
Mi volis diri "potencon," ne "povon."

Azulreal (Покажи профила) 28 август 2008, 11:17:39

Miaopinie la kredo je iu dio estas unu el la plej personaj aferoj de la homoj. Aŭ almenaŭ tio devus esti tiel, kvankam plimulto de organizitaj religioj (verŝajne ĉiuj el ili) volas regi super niaj pensoj, agmanieroj, eĉ sentoj tiurilate.

Aliaflanke okcidentanoj kutimas konfuzi la vorton "dio" kun la kristana dio, sed ekzistas en la mondo multaj aliaj dioj ligataj al multaj aliaj religioj.

Do mi opinias, ke tute ne gravas se mi aŭ aliaj kredas je ununura dio, je pluraj dioj aŭ tute ne kredas je tia estaĵo. Sed, por respondi al enketo, mi devas diri ke ne, ĉar mi ne kredas je reganta dio.

Iu demandis al mi iam: "Se vi ne kredas je Dio, kiu premias pro bonaj agoj kaj punas pro tiuj malbonaj; kial vi faras bonajn aferojn?"
Mi respondis: "Ĉar tio estas ĝusta". senkulpa.gif
Ni ne bezonas dio en la altaj ĉieloj rigardeganta niajn agojn por esti bonkoraj kaj helpemaj. Sufiĉas teni batantan koron ene de la brusto.

Nu, tia estis mia opinio lango.gif

Ĝis! sal.gif

Rodrigoo (Покажи профила) 28 август 2008, 14:26:58

Mi samopinias, Azulreal.

Mi estas pagano, sed mi kutime ne diradas tion, ĉefe ĉar ĉiam aperas kristano kiu tre ĉarme volas irigi min inferen, hehe.
Pri dio, mi tute tiel opinias kiel al la franca anarkista pensisto Pierre Joseph Proudhon. Legu la enkonduko de la libro "La filozofio de la mizero" kaj vi komprenos.

Iel ajn; kia fuŝa enketo!

Sammondane,
Ĥod

Rodrigoo (Покажи профила) 28 август 2008, 14:28:13

Ah! Ĉi mondo ne estas Ĥaosa, ĥaosema estas nia menso.

Sammondane,
Ĥod

jan aleksan (Покажи профила) 05 септември 2008, 07:31:31

Mi pensas ke Dio ne ekzistas, do mi estas ateo. Sed mi ne havas la verecon, do respektas ĉiuj kiuj kredas je Dio aŭ dioj.

ridulo.gif,

Обратно нагоре