Kwa maudhui

Preter tempo kaj spaco

ya Miland, 27 Agosti 2008

Ujumbe: 30

Lugha: Esperanto

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 1 Septemba 2008 10:37:01 alasiri

Kion estis antaŭ la antaŭo? demando.gif lango.gif

rabhiuz (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2008 6:10:56 asubuhi

josell:

Sed ni bezonas horloĝisto ĉar ni vivas en tempa universo.

La horloĝisto ne bezonus kreinto, se la horloĝisto ne vivas en tempo.
Ĉu la horloĝisto ne vivas en tempo ĉar ĝi ne vivas?

Mi ne scias kiel pensi pri viva aĵo kiu ne vivas en tempo. Mi povas pensi pri aĵoj kiuj ne estas en tempo, ekzemple, numeroj. Sed mi ne povas imagi vivon aŭ agadon kiuj ne estas en tempo.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 10 Septemba 2008 12:10:30 asubuhi

Mi havas demandon:

Dank' al la cerbo ni povas aŭdi, vidi, flari, ktp. Unuvorte, senti.

Unu homo, kiu havas akcidenton aŭ gravan malsanon, estas je klinika morto, kaj pro tio sia cerbo ne funkcias.

Se sia cerbo ne funkcias, ĝi ne povas aŭdi, nek vidi, nek flari, ktp.

Jen mia demando: Kiel unu persono, kies cerbo ne funkcias, povas rilati al la homoj la tutajn aferojn, kiu okazis en sia ĉirkaŭaĵo (kiam la doktoro reanimas ĝin)?

sinjoro (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2008 6:41:18 asubuhi

Kion signifas "religia sperto", pri kiu vi menciis en la unua mesaĝo? Ĉu temas pri empirio pri iu nevidebla forto, aŭ partopreno en religia ceremonio?

Mi ne kredas je dioj kaj aliaj aferoj, kiuj kontraŭstarus la regulojn de tiu ĉi mondo. La teorio pri tiaj estaĵoj ne povas sin defendi. Oni devas certigi pruvojn de tia ekzisto, ne pruvojn de neekzisto.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2008 9:17:59 asubuhi

sinjoro:Kion signifas "religia sperto", pri kiu vi menciis en la unua mesaĝo? Ĉu temas pri empirio pri iu nevidebla forto, aŭ partopreno en religia ceremonio?
Jen la origina demando de la centro por esplorado pri religiaj spertoj en Oksfordo, unue en la angla, kaj sekve en mia Esperanta traduko:

"Have you ever been aware of or influenced by a presence or power, whether you call it God or not, which is different from your everyday self?"

Mia traduko:
"Ĉu vi iam ajn konsciis aŭ influiĝis de ĉe-esto aŭ povo, ĉu vi nomas ĝin Dio aŭ ne, kiu estas alia ol vi mem?"

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2008 2:17:22 alasiri

"Ĉu vi iam ajn konsciis aŭ influiĝis de ĉe-esto aŭ povo, ĉu vi nomas ĝin Dio aŭ ne, kiu estas alia ol vi mem?"

Ŝajnas ke tiu demando inkludas fantomojn,ogrojn, sorĉistinojn, diojn kaj koboldon (Sancta Claus). Do ĝi tute prave ne diferencas inter religio kaj alia superstiĉo.

prahomo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Oktoba 2008 9:15:38 alasiri

AlfRoland:"Ĉu vi iam ajn konsciis aŭ influiĝis de ĉe-esto aŭ povo, ĉu vi nomas ĝin Dio aŭ ne, kiu estas alia ol vi mem?"

Ŝajnas ke tiu demando inkludas fantomojn,ogrojn, sorĉistinojn, diojn kaj koboldon (Sancta Claus). Do ĝi tute prave ne diferencas inter religio kaj alia superstiĉo.
gne ?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 28 Oktoba 2008 12:04:41 alasiri

AlfRoland:"Ĉu vi iam ajn konsciis aŭ influiĝis de ĉe-esto aŭ povo, ĉu vi nomas ĝin Dio aŭ ne, kiu estas alia ol vi mem?"

Ŝajnas ke tiu demando inkludas fantomojn,ogrojn, sorĉistinojn, diojn kaj koboldon (Sancta Claus). Do ĝi tute prave ne diferencas inter religio kaj alia superstiĉo.
Jes, eble la kampo kovrita de tiu demando ne estas sufiĉe larĝa. Parte tial mi faris demandon pri nevidebla mondo ĝenerale, ne nur estaĵoj kiuj povus esti parto de ĝi.

josell (Wasifu wa mtumiaji) 29 Oktoba 2008 9:41:29 alasiri

OKULUMU: Nevidebla mondo ne signifas necese spirita aŭ religia mondo aŭ dimensio.

La sciencistoj kutime diras ke ekzistas devideblaj mondjo kaj dimensioj. Eĉ en nia mondo ekzistas nevideblaj energioj; ekzemple: Ultraviola kaj infraruĝa radiado. Do, ¿Kial ne ekstere?

Kelkuloj pensas ke nevidebla(j) mondo(j) estas religia(j) afero(j), tamen, ĝi ankaŭ estas scienca.

Kelkaj uloj enkete legas tion kion ili timas (ke ekzistus). Tiuj uzas nek la rezono nek la scienca kielo, kiu ili "protektas". Do, ili votas "ne". Ili ne sekvas la sciencon, sed siajn kredaĵojn personajn, kiu ili mis-ŝajnIGas scienca laŭ sia volo misa kaj deca.

La scienco pli pravas ol ili.

AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 29 Oktoba 2008 10:58:21 alasiri

Mi pensas ke la plej bone definita kontribuo en ĉi tiu diskuto faris prahomo!!

Kurudi juu