לתוכן העניינים

Gesto por "ĝis la revido"?

של MiMalamasLaAnglan, 31 בדצמבר 2020

הודעות: 8

שפה: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 31 בדצמבר 2020, 17:36:50

Mi vidis artikolon pri esperanta kulturo (https://icxlm.org/kulturoe.htm) kaj ĝi menciis geston, kiu signifas "ĝis la revido" (oni metas 'la manojn super la kapon por formi ĉapelon similan al la ĉapelo super la litero "ĝ" en la esprimo "ĝis la revido".'). Ĉu oni vere uzas tiun geston? Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi.

Metsis (הצגת פרופיל) 4 בינואר 2021, 13:34:20

Ankaŭ ne mi, sed kial ne, certe oni povas uzi tian.

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 4 בינואר 2021, 18:08:18

Metsis:Ankaŭ ne mi, sed kial ne, certe oni povas uzi tian.
Mi ne tute komprenas, kiel fari tiun geston, do mi ne povas fari ĝin.

Zam_franca (הצגת פרופיל) 4 בינואר 2021, 19:15:56

Eble tiu artikolo estas nur idista komploto por ŝajnigi Esperantistojn kiel teletubbies aŭ stultaĵo tia.

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 5 בינואר 2021, 15:53:53

Zam_franca:Eble tiu artikolo estas nur idista komploto por ŝajnigi Esperantistojn kiel teletubbies aŭ stultaĵo tia.
Klarigu tion, mi petas.

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 23 בינואר 2021, 22:16:08

Metsis (הצגת פרופיל) 24 בינואר 2021, 12:45:02

MiMalamasLaAnglan:Ĉu la gesto estus ĉi tiel? https://thumbs.dreamstime.com/z/young-woman-holdin...
Povas esti.

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 25 בינואר 2021, 16:36:56

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:Ĉu la gesto estus ĉi tiel? https://thumbs.dreamstime.com/z/young-woman-holdin...
Povas esti.
Mi imagis ĝin tiel kiam mi legis la artikolon, sed ŝajnas, ke tiu ĝis-gesto ne vere ekzistas.

לראש הדף