Hispanujo, Skotujo kaj Eŭropunio
від Zam_franca, 2 січня 2021 р.
Повідомлення: 10
Мова: Esperanto
Zam_franca (Переглянути профіль) 2 січня 2021 р. 20:39:16
Sed se Skotujo sendependiĝas kaj deziras realiĝi al EU kiel sendependa ŝtato, ĉu vi pensas ke Hispanujo akceptus tion? Sendependistoj, interalie en Katalunio, povus tiam denunci la - laŭ ili - hipokritecon de la hispana ŝtato kiu neniam akceptus sendependan Katalunion ene de EU, ĉu ne?
Altebrilas (Переглянути профіль) 3 січня 2021 р. 18:59:21
Zam_franca (Переглянути профіль) 3 січня 2021 р. 19:37:25
Mi ne plu memoras la precizan citaĵon, sed Josep Borell, kataluna, hispana kaj eŭropa politikisto, iam trafe rimarkigis ion: katalunaj naciistoj deziras eliri Hispanujon, ĉar ĝiaj aliaj regionoj ŝtelus la riĉecon de Katalunio, sed samtempe ili volas resti en Eŭropunio. Ili eraras, ĉar ili ne komprenas kio estas unu el la plej bazaj principoj de EU: solidareco. Do kiam ili ankaŭ komprenos, ke sendependa Katalunio ene de EU devus esti solidara al pli malricâj landoj, ĉu ili ankaŭ volos eliri Eŭropunion?
derverwandte (Переглянути профіль) 5 січня 2021 р. 08:29:00
Zam_franca (Переглянути профіль) 5 січня 2021 р. 09:43:54
derverwandte:Skoltlando NE estas hispanioMi neniam diris la malon, ĉu ne?
Se ŝtato deziras aliĝi al Eŭropa Unio, tiu aliĝ-propono devas esti validigita de ĉiuj 27 membraj ŝtatoj, do Germanujo, Italujo, Bulgarujo ktp... Kaj Hispanujo.
Altebrilas (Переглянути профіль) 5 січня 2021 р. 10:55:22
Zam_franca:Se tiuj regionoj iĝus sendependaj landoj kaj membroj de EU, ili povus agi ene de EU kiel hodiaŭ agas Francujo, Hispanujo, Irlando ktp, krom se okazas fundamenta ŝanĝo."Solidareco" signifas nenion, se oni ne havas la respondon al tiuj tri demandoj:
Mi ne plu memoras la precizan citaĵon, sed Josep Borell, kataluna, hispana kaj eŭropa politikisto, iam trafe rimarkigis ion: katalunaj naciistoj deziras eliri Hispanujon, ĉar ĝiaj aliaj regionoj ŝtelus la riĉecon de Katalunio, sed samtempe ili volas resti en Eŭropunio. Ili eraras, ĉar ili ne komprenas kio estas unu el la plej bazaj principoj de EU: solidareco. Do kiam ili ankaŭ komprenos, ke sendependa Katalunio ene de EU devus esti solidara al pli malricâj landoj, ĉu ili ankaŭ volos eliri Eŭropunion?
- kiu rajtas decidi?
- kiu devas doni?
- kiu povas ricevi?
Eble Katalunio preferas la decidojn de UE ol tiuj de Hispanio.
Zam_franca (Переглянути профіль) 5 січня 2021 р. 11:23:36
Ĉiuj landoj. Kompreneble, la plej potencaj kaj la multloĝantaraj landoj havas pli da decido-povon, sed eĉ malgrandaj, teorie senpotencaj landoj povas decidi. Ekzemple, nuntempe Bulgarujo sole blokas la procezon por la aliĝo de Nord-Makedonujo al EU (kaj tio problemas, laŭ mia persona opinio).
- kiu devas doni?
Ĉiuj, sed donas pli ol la aliaj kompreble la plej riĉaj.
- kiu povas ricevi?
Ĉiuj, sed ricevas pli ol la aliaj kompreble la plej malriĉaj.
Grava argumento de katalunaj naciistoj por sendependiĝo estas ke Katalunio estas eble ekonomie la plej grava regiono de Hispanujo, kaj do ja pli bone elturniĝus sendepende, sen bezoni helpi la malriĉajn partojn de Hispanujo.
Matthias_sauvergeat (Переглянути профіль) 16 січня 2021 р. 10:11:24
thyrolf (Переглянути профіль) 16 січня 2021 р. 11:08:31
Zam_franca (Переглянути профіль) 16 січня 2021 р. 15:05:01
thyrolf:kredas mi, ke la eŭropa unio unue devus reformi siajn decido-regulojn iomete, antaŭ ol akcepti amasojn de novaj membroj. La ekzemplo de Pollando kaj Hungario montras, kion mi volas diri.Fakte, la ekzisto de tiaj aŭtokratioj ene de EU povus senkuraĝigi multajn por-eŭropajn homojn de Balkanio (la ĉefa regiono en Eŭropo konsiderante la nombron da kandidataj landoj por EU) por kiuj esti parto de Eŭropunio ĝuste signifas esti protektata kontraŭ aŭtokrataj estroj.
Do mi samopinias pri tio, ke por pli bona pligrandiĝo, endas reformi la sistemon por efike forigi aŭtoritatismon el la Unio.