Postitused: 16
Keel: Esperanto
Broder (Näita profiili) 29. august 2008 21:37.12
mi estas musikisto kaj min demandas,kiel oni nomas la notojn en Esperanto?
Dankon!
Broder
Hispanio (Näita profiili) 29. august 2008 21:46.59
Re
Mi
Fa
Sol
La
Si
Broder (Näita profiili) 29. august 2008 22:04.05
Estas do kiel en franca aŭ hispana lingvo.
Mi plaĉas, ĉar mi studis en Francio, tial ilin jam konas!
Plie: La diesoj kaj "bemoloj"? Kiel oni nomas tiojn?
Broder
Hispanio (Näita profiili) 29. august 2008 22:06.49
Kaj "diesoj" ankaŭ.
rubulo (Näita profiili) 30. august 2008 9:54.21
Broder (Näita profiili) 31. august 2008 20:42.14
mi ŝainas, ke en Esperanto ekzistas du sistemoj: Tiu de silaboj latinaj, kaj tio de literoj ĝermanaj.
Multe praktike!
Cetere: la paĝaro de Bertilo mi plaĉas multe. Dankon por la montradon!
Ĝis,
Broder
rubulo (Näita profiili) 1. september 2008 8:56.44
Broder:Dankon,Esperanto laŭ mi ne postulas la uzadon de unu sistemo aŭ la alia. Ĝenerale muzikistoj komprenas ambaŭ sistemojn. Nomoj de notoj por melodio kaj literoj de notoj por akordoj.
Al mi ŝajnas, ke en Esperanto ekzistas du sistemoj
Viktoro44 (Näita profiili) 1. september 2008 10:08.41
Sed mi volas averti vin pri malsama uzo de tiujn du sistemojn en malsamaj landoj.
Ne estas facila afero, sed mi klopodas klarigi vin (bonvolu pardoni miajn esperantajn erarojn):
Muzike, estas du nomtonaj sistemoj: absoluta sistemo kaj relativa sistemo.
La absoluta sistemo estas nomtonaro kiu ĉiam montras la tonalton. La litera tonnomoj (A, B, C, D, E, F, G) estis kaj estas (kaj ĉie kaj ĉiam) absoluta sistemo.
La relativa sistemo nomas la serio de tonoj en unu gamo.
Ekzemple: toniko, ĉiam signifas la ĉeftono (unua de la gamo), subdominanto signifas la kvara tono kaj dominanto ĉiam signifas la kvina tono. Se la tonalo estas G maĵoro, la toniko estas G, la subominanto estas C kaj la dominanto estas D.
Tiuj nomoj (toniko, dominanto) estas longaj nekanteblaj nomoj. Do, oni kreis (mi ege mallongigis la aferon) la tradiciaj nomoj do, re, mi, fa, sol, la, si por montri la tonoj ene de unu donita gamo.
Laŭ la antaŭa ekzemplo (atentŭ hispanoj, francoj kaj italoj!) en G majora tonalo, la nomoj laŭ la relativa sistemo estus:
do (G), re (A), mi (B), fa (C), sol (D), la (E), si (F#).
Tio signifas ke la silabaj nomoj ne montris tonaltojn sed tonfunkcion (tio estas, la rolo ke ĉiutono rolas en donita tonalo). Bedaŭrinde, dum la 18a jarcento okazis (en Italio, Francio, Hispanio kaj la landoj sub ties kultura influo) stranga afero: tiuj relativaj tonnomoj "absolutiĝis". Do, en tiuj landoj, nuntempe, do ne signifas la ĉeftono de la maĵora tonalo sed ĉiam la tono C.
Tio ankaŭ signifas ke en tiuj landoj ne ekzistas du sistemoj (absoluta kaj relativa) sed unu: absoluta sistemo, kun la sep silabnomoj kiu anstataŭigas la leternomoj.
Sed en la landoj kie estas du sistemoj, la silabsistemo daŭrigas relativan. Ekzemple: en Hungario oni kantas per silaboj laŭ tiu relativa sistemo (kun malgrandaj kodaliaj ŝanĝoj).
Ĉu vi memoras la fama kanto de la filmo The Sound of Music? Ĝi komenciĝas per "when you read you begin with A, B C, when you sing you begin with do, re mi", poste, ĝi montras la tonfunkcio de ĉiu tonnomo per (kvazaŭ)priskribo dum la kantistino kantas ĉiu tono per ĉiu nomo. Sed la fakto estas ke tiu kanto estas en la B bemola maĵora tonalo, do, ŝia "do" estas Bb, "re" estas C, "mi" ("a name I call myself") estas D, ktp. Tio ŝajnas normala al la nelatinaj landoj (kiuj havas la du menciitajn sistemojn), sed tre ŝajnas tre stranga al latinlandanoj.
rubulo (Näita profiili) 1. september 2008 12:45.01
Mi ja konas la konstruon de gamo sed mi neniam aŭdis, ke nomoj de notoj indikas tonfunkcion.
Mi ĵus tralegis Vikipedion en la franca, angla kaj esperanta kaj ne aperas tio. Mi provis serĉi en kelkaj paĝoj temantaj pri historio de muziko sed mi ne trovis.
Do se vi havas dokumentojn mi vere interesiĝas.
Krome tiu, kiu tradukis anglan version de Vikipedio pri muziknotoj al esperanto, verŝajne uzis falsan amikon kaj ne scias, kion signifas "piĉo" en esperanto
Viktoro44 (Näita profiili) 1. september 2008 13:50.10