Więcej

Imaga Rakonto, eble taŭga por dramo

od Miland, 30 sierpnia 2008

Wpisy: 3

Język: Esperanto

Miland (Pokaż profil) 30 sierpnia 2008, 19:25:30

Anĝelo de Providenco, kiu (pro siaj kaŝitaj kialoj) donis destinon al la majstro krei internacian lingvon, decidas proponi ĝin al kelkaj nacioj.

En la 1920-a jardeko, la anĝelo diras al Francio: 'Nome de Providenco, mi proponas al vi Esperanton kiel internacian lingvon.'

Francio: 'Tute ne! La franca estis, estas kaj estos la internacia lingvo de diplomatio. Forigu!'

La anĝelo poste provas al Germanio. Estas la 1930-a jardeko.
Germanio: 'Certe ne! La germana estas la internacia scienca lingvo. Krome, Esperanto estas juda konspiro. Forigu!'

Post tiam la anĝelo provas al Rusio, en la 1940-a jardeko (kaŝante la identecon, ĉar sovetanoj ne kredas je anĝeloj).
Rusio: 'Sendube ne! La rusa estas la internacia lingvo de komunismo. Kaj komunismo baldaŭ venkos la mondon. Krome, Esperanto estas la lingvo de spionoj. Forigu antaŭ ol mi raportos vin al la sekreta polico!'

Tempo pasas kaj alvenas la nova jarmilo. La anĝelo revenas kun mesaĝo al ĉiuj tri landoj:
'Nu, ĉar la lingvo proponita al vi ne estis akceptita, Providenco decidis ke la internacia lingvo de la nova jarcento estos..'

'.. la angla. Ho ho ho ha ha ha ha!' rido.gif

Sed aperas dua anĝelo kaj diras al la unua: 'Kamarado anĝelo, ne ridu tro. Ĉu vi ne rimarkis ke la nombro de studentoj de la ĉina, la japana kaj la araba en la angla-parolanta mondo pli-iĝas?'

Respondas la unua anĝelo: 'Vi pravas. Ni interkonsentas ke la internacia lingvo, kiun ĉiuj homoj povas kompreni bone estas..'

(Ambaŭ angeloj): 'MONO!!!' lango.gif

qwertz (Pokaż profil) 28 sierpnia 2010, 10:37:29

Historio reeigas. okulumo.gif

palaman (Pokaż profil) 6 września 2010, 10:30:26

Ve, la anĝeloj ŝajnas esti defalintaj, kiam ili ridas.

Mi volus kredi ke "Anĝelo de Providenco, kiu (pro siaj kaŝitaj kialoj) donis destinon al la majstro krei internacian lingvon" ne estis tiaspeca...

Nu, por la humuresklo tio ne gravas. Eble, mi etsas tro serioza tiuokaze. Pardonu!

Wróć do góry