Viestejä: 18
Kieli: Esperanto
StefKo (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2021 9.05.35
(…)
Dum oni veturas oriente laŭ strato Pine (Batavia en Illinois – StefKo), oni vidas kelkajn aliajn gravajn konstruaĵojn. Inter aliaj la Collider Detector Facility (mallonge CDF), kie ni devas kolekti, kiel eble, plej multajn datumojn en nia esplorado de la materio, kaj la novkonstruitan Komputilan Centron, nomitan laŭ la ĵus forpasinta granda teoriulo el Kalifornia Instituto pri Teknologio (Caltech), P. Feynman. Daŭrigante laŭ la sama direkto, ni alvenas al Eola Road. Ĉi tie ni turniĝas dekstren kaj vojaĝante ĉirkaŭ du kilometrojn maldekstre ni ekvidos ĉirkaŭ 150-jaran bienon. Ĉi tie mi loĝis kiel direktoro de Fermilab: 137 Eola Road. Ĉi tio ne estas la oficiala adreso; mi mem decidis marki la domon per ĉi tiu numero.
Efektive, estis la ideo de Feynman, por ke fizikistoj afiŝu markon en siaj hejmoj kaj laborejoj, kiu memorigus ilin pri tio, kiom malmulte ili ankoraŭ scias. La enhavo de la marko devis estis ĝuste "137". Cent tridek sep estas inverso de la nombro nomita la konstanto de la fajna strukturo. Ĝi ĝuste rilatas al probablo, ke la elektrono elsendos aŭ absorbos fotonon. La nombro ankaŭ estas indikita per litero a kaj ĝi povas esti akirata dividante la kvadraton de la elektrona ŝargo per la lumrapideco multiplikita per la konstanto de Planck. Ĉi supra vortumo signifas, ke la sola nombro 137 kombinas la elektromagnetismon (la ŝarĝo de la elektrono), la relativecon (la lumrapideco) kaj la kvantuman mekanikon (la konstanto de Planck). Ni sentiĝus iom pli certaj, se la rilato inter ĉi tiuj gravaj nombroj estus unu aŭ tri, aŭ iu oblo de pi. Sed 137?
La plej rimarkinda aspekto de ĉi tiu mistera nombro estas, ke ĝi estas sendimensia. Plej multaj nombroj troviĝas en la kompanio de iuj unuoj. La lumrapideco estas 300.000 km/s, Abraham Lincoln altis 195 cm. Tamen rezultas, ke dum la kalkuloj kondukantaj al akiro de a, ĉiuj unuoj reduktiĝas. Nur sola 1/137 rezultas. Ĉi tiu nuda nombro aperas jen ĉi tie, jen tie. Alivorte, ambaŭ sciencistoj el Marso kaj el dek-kvara planedo de Siriuso, uzante ajnajn unuojn kiujn ili povus preni por indiki la ŝargon de la elektrono, la lumrapidecon kaj ilian version de la konstanto de Planck, ankaŭ ricevus nur 137.
Fizikistoj cerbumas pri la signifo de 137 dum kvindek jaroj. Werner Heisenberg iam diris, ke kiam finfine sukcesos solvi la enigmon de 137, ĉiuj ceteraj problemoj de kvantuma mekaniko estos solvitaj. Mi ĉiam konsilas al miaj studentoj fari tabuleton kun la numero 137 kaj teni ĝin alte en trafikplena loko, se ili iam ekhavos problemojn en fremda urbo ie ajn en la mondo. Mi certas, ke iu fizikisto vidos ilin en la homamaso, komprenos, ke ili havas problemojn kaj helpos ilin. (Laŭ mia scio, neniu ankoraŭ provis ĉi tion, sed mi certas, ke ĝi devas funkcii.)
Unu el bonegaj (kvankam nekonfirmitaj) anekdotoj emfazas la signifon 137 samtempe montras la arogantecon de teoriuloj. Jen Wolfgang Pauli, la fama aŭstra sciencisto de svisa origino, iris al la ĉielo kaj, kiel rekompenco por sia kontribuo al fiziko, estis honorita per aŭdienco ĉe la Diino, kiu diris: “Vi povas fari unu demandon. Kion vi ŝatus scii?" Pauli tuj demandis pri la problemo, kiun li vane prilaboris dum la lastaj dek jaroj de sia vivo: "Kial a egalas 1/137?" La diino ridetis, prenis pecon da kreto kaj komencis skribi ekvacion sur tabulo. Post kelkaj minutoj, ŝi turniĝis al Pauli, kiu svingis la manon kaj diris: Das ist falsch! (Sensencaĵo!)
Estas ankaŭ vera, plene kontrolebla rakonto, okazinta ĉi tie, sur la Tero. La penso pri la nombro 137 vere malpacigis Pauli; li pasigis sennombrajn horojn pripensante ĝian gravecon. Ĝi persekutis lin ĝis la fino. Kiam la asistanto vizitis Pauli en hospitalo tuj antaŭ operacio, post kiu li baldaŭ mortis, la sciencisto rimarkis nombron de la hospitaloĉambro. La numero de la ĉambro estis 137.
Do mi loĝis tie: 137 Eola Road.
Esperantigo: StefKo
LM59650 (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2021 13.24.53
sergejm (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2021 16.41.48
sergejm (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2021 16.41.50
StefKo (Näytä profiilli) 29. tammikuuta 2021 21.26.36
StefKo (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2021 8.35.09
1. Mi komencis malbone. Kaj ja mi scias, kiel grava estas ĉiu komenco! Por eliri el ĉi tiu faux pas, mi elpensis tion: ĉi tiu unua lekcio estu anonco, reklamo de la kelkaj sekvaj. Jes, por diri la veron, mi ne inventis tion, mi nur fiksis la ideon de aliaj, sed, aliflanke, preskaŭ ĉio, kion ni scias, devenas de iu alia (el libroj, el lernejo, de pli kleraj amikoj, el interreto, ktp.), do nenecese, mi supozas, mi kulpigas min.
2. Mi bazas sin sur principon, kiun mi kreis mem (kvankam iuj trovos ĝian praformon en la "Nova Testamento"): Mi havas pli da ĝojo pri unu "klerulo" (kun partikla fiziko, kompreneble) ol pri naŭdek naŭ,kiuj ne bezonas ĉi tiun klerecon. StefKo 1. Do mi plue enfadenigos la sekvajn lekciojn, se kvankam almenaŭ unu “justa” troviĝos, krom se la Supera (aŭ ĉitiea) Moderiganto ne permesos ĝin.
3. Se, kara Leganto, vi trovos en ĉi tiuj lekcioj iun elementon, kiu atestas, ke la lekcioj estas malnovaj, eble eĉ pli aĝaj ol vi(!), ne senkuraĝiĝu. Ĉi tiuj lekcioj ne temas pri la rapide pasantaj aĵoj de la mondo. La Norma Modelo daŭre fartas bone! La resto estas nur historio kaj opinioj. Mi pensas ke ĉi-momente iomete mi eksukcesis! Tio ĉi sonas preskaŭ kiel la ridanto filozofo de Abdera: Krom atomoj kaj malplena spaco ekzistas nenio; ĉio krom tio estas nur opinio. Aŭ iel simile.
Do atendu la daŭrigon (evidente pro la kopirajta leĝo kaj miaj limigoj – nur kelkajn lekciojn) .
PS. Mi penas imiti la stilon de la Lederman-a lekcioj.
StefKo (Näytä profiilli) 1. helmikuuta 2021 19.22.36
1. NEVIDEBLA FUTBALO" (1)
Estas nenio krom atomoj kaj malplena spaco; ĉio alia estas opinio.Komence estis vakuo; stranga speco de malpleno, nenieco enhavanta neniun spacon, tempon aŭ materion, neniun lumon aŭ sonon. Sed leĝoj de la naturo estis jam pretaj, kaj ĉi tiu stranga malpleno kaŝis en si potencialon. Kiel grandega ŝtono sur alta roko ...
DEMOKRITO DE ABDERA
Momenton.
Antaŭ ol la roko falos, mi devas klarigi, ke mi, verdire, ne scias bone pri kio mi parolas. Kvankam ĉiu rakonto devas havi sian komencon, sed ĉi tio estas rakonto pri la Universo kaj, bedaŭrinde, ni ne havas informojn pri tio, kio okazis en la Komenco. Tute nenion, nul. Ĝis la Universo atingis sian maturan aĝon de triilionono de sekundo, do baldaŭ post kreo en akto de la Praeksplodo, ni scias nenion pri ĝi. Kiam vi legas aŭ aŭdas ion pri la naskiĝo de la Universo, estu certa, kara Leganto, ke la aŭtoro elpensas. Filozofoj rajtas konjekti, sed nur Dio scias, kio okazis rekte en la Komenco, kaj, ĝis nun, sukcese gardas sian sekreton.
Sed kie ni haltis? Aha, jes...
Kiel grandega ŝtono sur alta roko... Ekvilibro de la malpleno estis same delikata: la plej eta perturbo sufiĉis por kaŭzi ŝanĝon; la ŝanĝon de kiu la Universo naskiĝis. Kaj ĝi okazis. La Nenio eksplodis. En la fluo de la komenca lumo estis kreita la spaco kaj la tempo.
El la liberigita energio tiam aperis materio – densa plasmo de partikloj, kiuj transformiĝis reen al la radiado kaj fariĝis la materio denove. (Ĉi tie almenaŭ ni jam havas kelkajn faktojn kaj spekulativan teorion). La partikloj koliziis inter si kaj estigis la novajn partiklojn. La tempo kaj la spaco bolis kaj ŝaŭmis dum nigraj truoj formiĝis kaj pereis. Kia vidaĵo!
Dum la Universo etendiĝis kaj malvarmiĝis, ĝi ankaŭ fariĝis pli maldensa. La partikloj formiĝis kaj interagoj diferenciĝis. Protonoj kaj neŭtronoj formiĝis, poste atomaj kernoj kaj atomoj, kaj grandegaj polvaj nuboj, kiuj, kvankam ankoraŭ vastiĝante sin, kreskis loke ĉi tie kaj tie; tiel formiĝis steloj, galaksioj kaj planedoj. Sur unu el la planedoj, tute ordinara planedo, orbitanta ĉirkaŭ averaĝa stelo, kiu estas eta punkto en la spirala brako de tipa galaksio, aperis altaj kontinentoj kaj ŝaŭmaj oceanoj. En la oceanoj okazis organikaj reagoj, formiĝis proteinoj, kaj komenciĝis vivo. El simplaj organismoj, evoluis plantoj kaj bestoj, kaj fine aperis homaj estaĵoj.
La homoj distingiĝis de la aliaj vivantaj estaĵoj ĉefe per tio ke ili ege interesiĝis pri sia ĉirkaŭaĵo. Kun tempo, mutacioj kondukis al tio, ke stranga speco de la homoj aperis sur la Tero. Ili estis aŭdacaj. Ili ne kontentiĝis admiri la mirindaĵojn de la mondo. Ili demandis "kiel?" Kiel estis kreita la Universo? Kiel tio, el kio ĝi estis farita, povas esti respondeca pri la tuta nekredebla riĉeco de nia mondo: la steloj, planedoj, lutroj, oceanoj, koralaj rifoj, sunlumo, homa cerbo? Nur danke al laboro kaj sindediĉo de centoj da generacioj de majstroj kaj studintoj, eblis trovi respondojn al la demandoj de la mutaciuloj. Multaj el la respondoj estis malĝustaj aŭ eĉ ĝenaj. Feliĉe tamen la mutaciuloj ne estis hontemaj. Ni nomas tiujn mutaciulojn fizikistoj.
Hodiaŭ, post dumil jaroj da pripensado de ĉi tiu demando – ĝi estas nur palpebrumo pri la kosmologia temposkalo – ni komencas kompreni la tuton de la krea historio. En niaj teleskopoj kaj mikroskopoj, en observatorioj kaj laboratorioj – kaj sur paĝoj de niaj notlibroj – ni komencas vidi skizon de la praa beleco kaj simetrio, kiuj regis en la unuaj momentoj de la Universo. Ni preskaŭ povas vidi ilin, kvankam la bildo ankoraŭ ne estas klara. Ni sentas, ke io malfaciligas nian vidadon – iun nekonatan forton, kiu malklarigas kaj kaŝas la internan simplecon de nia mondo.
Esperantigo: StefKo
StefKo (Näytä profiilli) 4. helmikuuta 2021 11.27.16
1. NEVIDEBLA FUTBALO (2)
Kiel funkcias la Universo?
Ĉi tiu rakonto traktas demandon, kiu okupis la sciencon ekde antikvaj tempoj: kio estas bazaj konstruaj elementoj de la materio? La greka filozofo Demokrito nomis la plej malgrandan eron de la materio atomos (kio laŭvorte signifas "nedisigebla"). Ne temas pri la atomoj, kiujn oni instruas en kemiaj lecionoj: hidrogeno, heliumo, litio kaj pli, ĝis uranio kaj pli tie. Laŭ la hodiaŭaj kriterioj (kaj laŭ la kriterioj de Demokrito), la atomoj estas grandaj kaj malglataj strukturoj. Por fizikisto, kaj ankaŭ por hemiisto, tia atomo estas vera rubujo plena de la pli malgrandaj eroj: elektronoj, protonoj kaj neŭtronoj. Siavice la protonoj kaj la neŭtronoj similas al siteloj plenaj de aliaj estaĵoj. Tial, la baza ero de la materio estas la a-tomo de Demokrito, kaj ne la atomo de kemiinstruisto.
La materio, kiun ni vidas ĉirkaŭ ni hodiaŭ, estas kompleksa. Ekzistas ĉirkaŭ cent kemiaj atomoj. Vi povas kalkuli la nombron de utilaj kombinaĵoj de ĉi tiuj atomoj – ĝi estas grandega: miliardoj da miliardoj. La Naturo uzis iujn specojn de atomaj strukturoj, nomataj molekuloj, por konstrui planedojn, sunojn, montojn, virusojn, monon, aspirinon, literaturajn agentojn kaj aliajn utilajn aferojn. Sed ne ĉiam estis tiel. En la plej fruaj momentoj, tuj post la kreo de la Universo en la Praeksplodo, ne ekzistis kompleksa materio, kian ni konas hodiaŭ. Ekzistis neniuj kernoj, neniuj atomoj, nenio konsistanta el pli simplaj eroj. Ĉi tio estas ĉar la terura temperaturo en la novnaskita Universo ne permesis formi iujn kompleksajn objektojn. Se ili estis produktitaj per kolizioj, ili tuj malkomponiĝis en siajn plej elementajn erojn. Verŝajne ekzistis unu speco de partikloj kaj unu interago (aŭ eble eĉ unu unueca partikla interago) kaj leĝoj de la fiziko. Ĉi tiu praa unueco estis ĝermo de la komplekseco de la mondo en kiu homoj evoluis, eble ĉefe por pripensi ĉi tiujn aferojn. Ĉi tiu praa Universo povas ŝajni enuiga al iu, sed al partikla fizikisto – tio estis la tempoj! Kia simpleco kaj beleco, eĉ se ni nur povas imagi ilin malklare kaj malperfekte.
Esperantigo: StefKo
StefKo (Näytä profiilli) 17. helmikuuta 2021 16.19.35
1. "NEVIDEBLA FUTBALO" (4)
La kapto de Leon*
Unue fascinis min molekuloj. Mi amis la kemion en mezlernejo kaj frua universitato, sed iom post iom miaj interesoj transiris al la fiziko, kiu ŝajnis pli pura ol la kemio – fakte senodora. Cetere min influis studentoj de la fiziko, kiuj estis pli amuzaj ol kemiistoj kaj pli bone ludis la korbopilkon. Isaac Halpern, nun profesoro pri fiziko en Vaŝingtona Ŝtata Universitato, gvidis nian grupon. Li diradis, ke li iradas rigardi la afiŝitajn notojn nur por vidi ĉu li ricevis A kun pinto aŭ ĉu kun ĉapelo. Ni ĉiuj kultis lin. Li ankaŭ povus salti pli bone ol iu ajn el ni.
Mi ekinteresiĝis pri problemoj el la fiziko pro ilia nediskutebla logiko kaj klaraj eksperimentaj konsekvencoj. En mia universitata lasta jaro, mia mezlerneja amiko, Martin Klein, nun eminenta esploristo pri la heredaĵo de Einstein en Universitato Yale, prelegis min pri la supereco de la fiziko dum longa vespero kun multaj bieroj. Tio decidigis la aferon. Mi varbiĝis en la armeon kiel bakalaŭro de ĥemio kaj kun firma decido fariĝi fizikisto, se mi prosperus travivi mian soldatan ekzercadon kaj la Duan Mondmiliton.
Mi naskiĝis por la mondo de la fiziko fine de 1948, kiam mi komencis miajn doktorajn studojn. Mi laboris pri la sinkrociklotrono en Universitato de Kolumbio. Tiutempe ĝi estis la plej potenca akcelilo en la mondo. Dwight Eisenhower, prezidanto de la universitato, oficiale inaŭguris la maŝinon en junio 1950, tranĉante la rubandon. Ĉar mi antaŭe helpis lin gajni la militon, mi estis tre estimata de la universitata estraro, pagante al mi preskaŭ kvar mil dolarojn jare – por 90 laborhoroj semajne. Tio estis pezaj tempoj.
En la 1950-aj jaroj, la sinkrociklotrono kaj aliaj similaj aparatoj kontribuis al estiĝo de nova disciplino – partikla fiziko.
El la vidpunkto de eksterulo, la plej karakteriza trajto de la partikla fiziko estas ekipaĵo – iloj, kiujn ĝi uzas. Mi aliĝis al la esplorado en la tempo, kiam ni ĵus eniris la epokon de akceliloj. Tiuj aparatoj ĝis nun plej grave rolas en nia esplorado. La unua "atomfrapilo" havis malmulte da centimetroj de la diametro. Nuntempe la plej potenca akcelilo estas la aparato situanta en Nacia Akcelila Laboratorio nomita Enrico Fermi (en la tiel nomita Fermilab) en Batavio, ŝtato Ilinojso. Ĉi tiu maŝino, nomata tevatron, havas ĉirkaŭ 6 km de la perimetro kaj akcelas protonojn kaj antiprotonojn al senprecedencaj energioj. (…)
Foje ni demandas nin, ĉu ni ne perdis la vojon ie? Ĉu la aparataro ne fariĝis nia obsedo? Ĉu la fiziko de elementaj partikloj ne fariĝis sekreta ciber-scienco, en kiu grandaj teamoj de sciencistoj kaj megalitaj maŝinoj okupadas sin fenomenojn tiel abstraktajn, ke eĉ Dio ne plene komprenas ilin. Estos pli facile por ni kompreni, kiel tio okazis, se ni sekvos la Padon, kiu kondukis nin al nia nuna stato. Ĉi tiu vojo supozeble komenciĝas en la greka kolonio Mileto en 650 a.K., kaj finiĝas en la urbo, kie ĉio jam estas komprenata – kie la plej simpla el laboristoj, kaj eĉ la urbestro mem, jam scias kiel funkcias la Universo. Dum la jarcentoj multaj sekvis ĉi tiun Padon: Demokrito, Arĥimedo, Koperniko, Galileo, Neŭtono, Farado kaj aliaj, ĝis Ejnŝtejno, Fermi kaj multaj nuntempaj Vojaĝantoj.
La vojo havas pli mallarĝajn kaj pli larĝajn sekciojn; ĝi kondukas tra vasta sovaĝejo (kiel Aŭtovojo 80 en Nebrasko), aliloke ĝi fariĝas sinua kaj trafikplena. Multaj flankaj stratoj foriras de ĝi kun tentaj nomoj: "elektroniko", "ĥemio", "radiokomunikado" aŭ "plasma fiziko". Tiuj, kiuj elektis ilin, tute ŝanĝis vivmanieron de la homoj sur nia planedo. Tiuj, kiuj restis fidelaj al la Vojo, trovis, ke ĝi estas egale kaj klare markita laŭ sia tuta longo per signoj kun la vortoj "Kiel funkcias la Universo?" Ĝuste ĉe tiu ĉi vojo troviĝas nuntempaj akceliloj.
Mi eniris ĉi tiun Vojon en Novjorko, sur la kruciĝo de Broadway kaj 120-a Strato. En tiuj jaroj, la sciencaj problemoj ŝajnis klare difinitaj kaj tre gravaj. (…)
En la 1950-aj jaroj, Universitato de Kolumbio estis kovejo de grandaj fizikaj talentoj. Charles Townes baldaŭ konstruos laseron kaj gajnos la Nobelpremion. James Rainwater gajnis la Nobelpremion por la atoma nuklea modelo kaj Willis Lamb pro mezurado de eta ŝanĝo en la spektraj linioj de la hidrogena spektro. Nobelpremiito Isidor Rabi (multaj el ni estis influitaj de li) gvidis teamon, kiu inkluzivis Norman Ramsay kaj Polycarp Kusch; ambaŭ fariĝos Laŭreatoj siatempe. T. D. Lee gajnis la Nobelpremion por la teorio pri rompo de la pareco. La densaĵo de la profesoroj unktitaj per svedaj sanktaj oleoj estis kaj ekscita kaj deprima. Multaj el ni, junaj sciencistoj, havis insignon sur la roverso: "Ankoraŭ ne".
--------------------------------------------
* La titolo estas multsenca kaj ŝerca. Lederman havas antaŭnomon Leon, do “leono” (besto leono). Tio do signifas “La kapto de leono” (de la partikla fiziko, evidente). Li ankaŭ revis (li ŝerce skribas pri tio poste) por ke per la nomo “leono” oni iam nomu iun malkovrotan (do kaptotan) elementan partiklon (ekzemple kiel fermiono, bosono). La partiklojn oni kaptas, ĉar ili estas en senhalta movo. Bedaŭrinde, neniun el la malkovritaj poste partikloj oni nomas “leono”.
Esperantigo: StefKo
StefKo (Näytä profiilli) 21. helmikuuta 2021 8.11.59
1. "NEVIDEBLA FUTBALO" (4)
La kapto de Leon (2)
Mia persona Praeksplodo en la scienca komunumo okazis en 1959–1962, kiam mi kaj du miaj kolegoj registris unuafoje la altenergiajn neŭtrinajn koliziojn. La neŭtrinoj estas miaj plej ŝatataj partikloj. Ili estas sen iuj ajn ecoj: ili havas neniun mason (kaj se, nur tre malgrandan), neniun elektran ŝarĝon aŭ radiuson, kaj ili ne submetiĝas al forta kernforto. Oni nomas ilin eŭfemisme "pasemaj". La neŭtrino povas penetri milionojn da kilometroj da solida plumbo, kaj ŝanco ke ĝi partoprenos en registrebla kolizio estas malgranda.
Nia eksperimento en 1961 fariĝis la fundamenta ŝtono de tio, kion oni nomis la "norma modelo" de partikla fiziko en la 1970-aj jaroj. En 1988, ĉi tiu eksperimento ricevis la Nobelpremion de la Sveda Scienca Akademio. (Ĉiuj demandas min, kial ili atendis 27 jarojn kun ĉi tio. Mi ne scias. Mi ŝerce respondadis al mia familio, ke la Akademio prokrastis tion tiel longe, ĉar ne povis decidi kiun el miaj multaj atingaĵoj distingi). Evidente, ricevi Nobelpremion estas belega travivo, sed neniel oni povas kompari ĝin kun la nekredebla ekscito, kiun ni eksentis, rimarkinte ke nia eksperimento sukcesis.
Hodiaŭ fizikistoj sentas la samajn emociojn, kiuj akompanis sciencistojn tra la jarcentoj. Iliaj vivoj pleniĝas de maltrankvilo, doloro kaj malfacilaĵoj. Ĝi estas plena de streĉoj, alfluoj de senespero kaj malvolo. Sed de tempo al tempo estas helaj momentoj – ĝojo, rido, triumfo kaj entuziasmo. Ĉi tiuj aĵoj venas neatendite. Ili ofte aperas kiam ni ekkomprenas ion novan kaj gravan, ion belan, kiun malkovris iu alia. Tamen ordinaraj mortuloj – al kiuj apartenas plej multaj konataj de mi sciencistoj – havas multe pli dolĉajn momentojn, kiam ili mem malkovras iun novan veron pri la mondo.
Estas mirinde, kiom ofte tio okazas je ĉirkaŭ tria matene, kiam vi estas sola en la laboratorio kaj subite rimarkas, ke neniu el la aliaj kvin miliardoj da homoj sur la Tero scias, kion vi scias. Almenaŭ vi esperas tion. Vi, kompreneble, provos sciigi ilin, kiel eble plej baldaŭ – ni nomas tion "publikigi la rezultojn".
Ĉi tiu prelego rakontas pri ĉeno de senlime dolĉaj momentoj, kiujn spertis sciencistoj dum la pasintaj du kaj duono de mil jaroj. Frukto de ĉi tiuj spertoj estas nia nuna scio pri la Universo kaj ĝiaj mekanismoj. Doloro kaj seniluziiĝo ankaŭ estas parto de la historio. Ofte la rezisto kaj persisto de la naturo mem malfaciligas malkaŝi misteron. Tamen sciencisto ne povas esperi, ke mirindaj momentoj de malkovroj plenumos lian vivon. Li ankaŭ devas ĝui ordinarajn ĉiutagajn agadojn. Ekzemple, mi ĝuas la planadon kaj konstruadon de aparatoj, kiuj permesas al mi pli scii pri ĉi tiuj ekstreme abstraktaj problemoj.
Kiam mi ankoraŭ estis ĵusvarbita studento, mi konstruis partiklo-nombrilon kune kun mondfama profesoro el Romo. Mi estis novulo en ĉi tiu verko kaj li – maljuna majstro. Kune ni eltornis latunan cilindron sur la tornilon (estis post la kvina kaj ĉiuj mekanikistoj jam foriris). Ni allutis vitrajn ŝtopilojn al ĝi kaj fadenis oran draton tra mallonga izolita metala tubo enigita en vitron. Poste ni iomete denove lutadis. Dum kelkaj horoj, speciala gaso tralavis nian mezurilon, dum ni konektis la oscilografon al drato, kiun ni konektis per kondensilo al elektrofonto kun tensio de mil voltoj. Mia amiko profesoro, ni nomu lin Gilberto, ĉar ĝuste tiel li nomiĝis, rigardis de tempo al tempo la verdan linion en la oscilografo kaj en senmanka malpura angla lingvo li prelegis al mi la historio kaj evoluo de la partikloj. Subite li rigidiĝis kaj komencis sovaĝe krii: Mamma mia! Regardo nekredibilo! Primo sekuroso! (Aŭ ion tian). Li kriadis, svingadis siajn brakojn, levis min supren – kvankam mi estis je 20 centimetroj pli alta kaj pli peza je 25 kilogramoj ol li – kaj faris dancon kun mi ĉirkaŭ la laborejo.
– Kio okazis? – Mi murmuris.
– Mufiletto – li respondis. – Ĝjam kalkula! Ĝjam kalkula!
Verŝajne la parto de la sceno estis ludata nur por mia propra uzo, sed Gilberton ekscitis tio, ke ni mem – per niaj propraj manoj, per niaj okuloj kaj mensoj – konstruis aparaton, kiu detektis fluon de la kosmaj radioj kaj registris ilin kiel la malgrandajn zigzagojn sur la osciloskopa ekrano. Kvankam li sendube spektis la fenomenon milfoje, ĝi neniam fariĝis ĉiutaga. La fakto, ke unu el ĉi tiuj partikloj, kiuj trafis en la laborejon sur la deka etaĝo de konstruaĵo ĉe angulo de Broadway kaj 120-a Strato, eble komencis sian vojaĝon antaŭ lumjaroj en galaksio tre malproksima, nur parte kontribuis al nia eŭforio. La neelĉerpebla entuziasmo de Gilberto estis kontaĝa.
Esperantigo: StefKo