Al la enhavo

Pri la formo "substantivo + infinitivo"

de ito, 2021-februaro-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2021-februaro-03 07:50:45

Saluton al ĉiuj. Mi volas demandi pri du aferoj.

1) kialo + infinitivo

En iu forumo mi legis jenan diskuton.(ne rekta citaĵo)

A: Mi hezitas diri tion.
B: Ne ekzistas kialo heziti.
C: Al mi 'kialo heziti' sonas strange. Tio devas esti 'kialo por heziti'.

Kiu el B kaj C pravas?

Laŭ mi, C pravas. Ĉar "Mi hezitas diri tion" preskaŭ egalas al "Mi hezitas diri tion pro iu kialo". Do hezito mem ne estas kialo kaj la kialo estas io alia. Ekzemple "Mi hezitas diri tion pro la kialo manki kuraĝo al(?ĉe) mi."

2) malpermeso + infinitivo

C:
ĉe "deziro veturi tien", deziro = veturi tien
ĉe "decido ĉesigi fumadon", decido = ĉesigi fumadon
DO, ĉe "malpremeso ne paroli ĉi tie", malpremeso = ne paroli ĉi tie

B:
"malpermeso ne paroli ĉi tie" – tio ja signifas ke estas devige paroli

Laŭ mi, C pravas. "Mi silentadis dum irado tra la domo, ĉar ekzistis la malpermeso ne paroli tie." estas ĝusta kaj taŭga esprimo. Kaj "devige paroli" eblas esprimi alimaniere: malpermeso de ne-parol(?ad)o ĉi tie.

Kion vi opinias? Antaŭdankon!

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-03 12:44:47

Laŭ mi:
1)
Ambaŭ B kaj C pravas - oni povas paroli
Ne ekzistas kialo heziti
kaj
Ne ekzistas kialo por heziti
- elektu.
Sed
pro la kialo manki kuraĝo
Mi dirus ne tiel, sed
pro la kialo de manko de kuraĝo
2)
permeso paroli ĉi tie oni povas paroli
malpermeso paroli ĉi tie oni ne povas paroli
permeso ne paroli ĉi tie oni povas ne paroli
malpermeso ne paroli ĉi tie oni ne povas ne paroli
En la angla ne povas = cannot kaj ne eblas simple diri povas ne, eble pro tio estas miskompreno.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-03 13:55:59

1) Laŭ PIV "heziti" estas netransitiva verbo, kaj la maniero, kiel oni ligas alian esprimon kun ĝi, dependas de la signifo. Ekzemple:
 
  • Li ne hezitis enpaŝi la boaton.
  • Li hezitis kun respondo = li hezitis diri la respondon.
  • Li hezitis inter du solvoj = li hezitis kun elekto inter du solvoj.
Kiel vi vidas, oni povas rekte ligi verbon kun la verbo heziti. A estas ĝusta.

La prepozicio "por" havas multajn uzojn, rigardu PMEG. Miakomprene "kialo por heziti" estas bona esprimo – 80 trafoj en Tekstaro, neniom da "kialo heziti".

2) Se vi studas la ekzemplojn pri "permeso" kaj "malpermeso" en PIV, vi notas, ke oni povas diri laŭ du manieroj:

- Vi havas permeson fari ion
- Vi havas permeson, ke vi faru ion
- Vi ne atentis la malpermeson, ke vi ne trinku alkoholaĵojn

Notu la lasta. Se oni ne rajtas paroli, diru

- Vi havas malpermeson paroli ĉi tie
- Vi havas malpermeson, ke vi parolu ĉi tie

Duobla neado ne estas rekomenda en Esperanto.

ito (Montri la profilon) 2021-februaro-04 09:33:31

sergejm:Laŭ mi:
1)
Ambaŭ B kaj C pravas - oni povas paroli
Ne ekzistas kialo heziti
kaj
Ne ekzistas kialo por heziti
- elektu.
Sed
pro la kialo manki kuraĝo
Mi dirus ne tiel, sed
pro la kialo de manko de kuraĝo
Metsis:1) Laŭ PIV "heziti" estas netransitiva verbo, kaj la maniero, kiel oni ligas alian esprimon kun ĝi, dependas de la signifo. Ekzemple:

Li ne hezitis enpaŝi la boaton.
Li hezitis kun respondo = li hezitis diri la respondon.
Li hezitis inter du solvoj = li hezitis kun elekto inter du solvoj.
Kiel vi vidas, oni povas rekte ligi verbon kun la verbo heziti. A estas ĝusta.

La prepozicio "por" havas multajn uzojn, rigardu PMEG. Miakomprene "kialo por heziti" estas bona esprimo – 80 trafoj en Tekstaro, neniom da "kialo heziti".
Dankon pro viaj detalaj klarigoj.

1)
Kiel sergejm, oni uzas ambaŭ formojn de kialo __i kaj kialo por ___i. Iu formulano montris la ligilon de la formo kialo __i.

https://tekstaro.com/?s=6018d0604e216

Mi ne scias kiel oni distingas la du uzojn. Mi devas iom digesti. Jen mia nuna konjekto laŭ surfaca logiko(ne preciza rezono).

Li ne diris tion ĉar li hezitis.
Ekzistis la kialo por ne diri.
Ekzistis la kialo heziti.

Sed al mi ŝajnas ke ekzistas ebleco ke oni ne tiel precize distingas, ĉar iu ajn ago havas ian kialon. Iu faris tion, ĉar li volis fari tion, ĉar tio estas amuza, ĉar ....

2)
Mi tute miskomprenis ĝis nun la aferon. Dankon pro viaj rimarkigoj kaj klarigoj.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-04 12:20:19

kial\FI( por)? \w{2,}i\b
Serĉas ambaŭ variantojn, forigas mi vi li ŝi ni, sed ne oni ili pli.
Iom pli multe da trafoj kun por (126 kontraŭ 52).
Signifoj kun por kaj sen por estas preskaŭ la samaj - vidu du lastajn trafojn - kialojn (por) esperi.

ito (Montri la profilon) 2021-februaro-06 03:37:20

-Sed pri tiu punkto, la okcidentanoj lasis al ĝi kelkajn kialojn esperi.
-Sed, kvankam la pasinteco liveras kialojn por esperi, [...]
Laŭ mia ĝisnuna kompreno, mi esprimus ambaŭ ilin kiel "kialojn por esperi".

Ĉiuokaze mi elkore dankas vin sergejm.

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-05 15:22:55

"kialo manki kuragxo".

Mi rekonas gxin negxusta,
sed gxi estas eraro merita atenton.

Dank ekzisti akuzativo, oni "povas sed ne devas" uzi nominativon post (ne) transitiva infinitivo. Klare al cxiuj!!

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-06 12:31:35

Mi rimarkis ke infinitivo povas roli adjektive post sunstantivo. Kvazaux participo sen tenso. Sed pli libere! Oni povas fiksi rolojn lauxvole.

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-07 07:10:30

Zamenhof origine rigardis, ke substantivo post prepozicio estas preferinda, ekz. "kialo por hezito", anstataŭ "kialo heziti". Sed jam tre frue, oni ekuzis infinitivon post kelkaj prepozicioj. Tiuj estas "por, anstataŭ" kaj "krom".
 
  • Ni ĉiuj kunvenis por priparoli tre gravan aferon.
  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj anstataŭ viziti ŝin.
  • Ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi kaj trinki.
Nuntempe oni povas inkluzivigi ankaŭ "sen".
 
  • Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi.
Notu, ke post movaj verboj ("iri, kuri" ktp.) oni preferas i-verbon sen "por".
 
  • Mi iros ripozi.
Sed ekzistas esceptoj kaj ŝajnas, ke la lingvo evoluas, kaj oni pli kaj pli uzas i-verbon ankaŭ post aliaj prepozicioj.

Legu la tutan ĉapitron en PMEG.

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-09 13:27:01

Mi pensas ke la simpla regulo estas:

Cxe strukturo "substantivo+infinitivo" la infinitivo rolas kiel adjektivo por la substantivo kaj kiel verbo por eventualaj komplementoj. Adjektivo pli libera kaj konciza ol participo.

Reen al la supro