Al la enhavo

« Elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron. ». Esperanto sen antaujuĝoj

de morico, 2021-februaro-07

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 20:39:07

1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

a. La unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo okazis la 20-an de Septembro 1924, kiam la ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj adoptis unuanime la jenan rezolucion:
"La ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj rekomendas, ke la ŝtatoj, membroj de la Ligo, konsentu al Esperanto la traktadon kaj tarifojn de lingvo "klara" en telegrafaj kaj radiotelegrafaj interrilatoj, kiel praktika helpa lingvo de la internaciaj interkomunikoj flanke de la naciaj lingvoj uzataj, kaj atentigas je tiu celo la organizon pri komunikado kaj transito."

https://eo.wikipedia.org/wiki/Ligo_de_Nacioj

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 20:43:44

b. La unua interŝtata rekono de la eduka, scienca kaj kultura valoro de Esperanto okazis la 10-an de Decembro 1954, kiam la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo adoptis la jenan rezolucion:

"La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favora al Esperanto;
Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;
Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;
Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aǔ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj au superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaǔ organizaĵojn."

https://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 20:45:04

Por klarigi tiun rezolucion, jen kelkaj celoj kaj idealoj de UNESKO: defendo de la paco per pli bona kompreniĝo inter la popoloj kaj per la respektado de la homaj rajtoj; disvastigo de la kulturo kaj edukado; intelekta kaj morala solidareco de la homaro; interŝanĝo de ideoj, scioj kaj personoj; internacia kooperado sur la kampoj de edukado, scienco kaj kulturo; venkado de malfacilaĵoj, kiujn kreas la diverseco de lingvoj; antaǔenigo de edukado al monda civitaneco; diskonigo de klasikaj kaj nuntempaj verkoj per tradukoj; diskonigo de sciencaj scioj; normigo de teknikaj terminologioj; faciligo de libera disvastigo de ideoj skribe, parole kaj bilde…

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lingvaj_rajtoj

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 20:46:18

c. La 8-an de Decembro 1954 la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Montevideo aprobis konsultajn rilatojn inter UNESKO kaj UEA. Tio donas al ĉi lasta la rajton "esti konsultata en ĉiuj aferoj koncernantaj la kompetentecon kaj sferon de aktiveco de UEA. Praktike tio signifas la rajton doni sian opinion pri ĉio, kio koncernas la lingvan demandon en internaciaj rilatoj. Siavice, asocio kun konsultaj aranĝoj devas interalie helpi laŭ siaj eblecoj la efektivigon de la programo de UNESKO..." (**)
Por reliefigi la situacion de UEA ĉe UNESKO oni konsideru, ke el la 2688 neregistaraj internaciaj organizajhoj ekzistantaj laŭ la Jarlibro de Internaciaj Organizajhoj (1973), 34 havas konsultajn rilatojn en kategorio A, t. e. de interkonsiliĝo kaj asociiĝo kun UNESKO; 158, inter kiuj UEA, havas konsultajn rilatojn en kategorio B, t. e. de reciproka informado kaj interkonsiliĝo; 144 troviĝas en la kategorio C (nur reciproka informado); kaj la aliaj 2352 havas neniajn rilatojn kun UNESKO.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Rezolucio_de_Montevi...

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 20:50:14

ch. "La Plenuma Komitato de UNESKO decidis, ke la centjara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estu oficiale celebrata en 1960. Konforme al tiu decido, la aganta Ĝenerala Direktoro de UNESKO, s-ro Rene Maheu, sendis al ĉiuj registaroj kaj al ĉiuj neregistaraj organizaĵoj leteron CL/1406 de la 15-a de Februaro 1960, kies ĉefa parto tekstas:
"TEMO: MEMORIGO DE DATREVENOJ DE GRANDAJ PERSONECOJ
Sinjoro.
Mi havas la honoron altiri vian atenton al la Decido akceptita de la Plenuma Komitato dum ĝia 55-a (55 EX-Decisions 4.4) koncerne la memorigion de datrevenoj de grandaj personecoj en 1960.
La nomoj selektitaj per la Decido de la Komitato estas: ... D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, iniciatoro de Esperanto, naskita en 1859.
Konforme mi havas la honoron inviti Vian Registaron partopreni en la memorigo de tiuj ĉi datrevenoj en kiu ajn maniero ĝi opinias oportuna".

Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, legi en : http://www.gutenberg.org/ebooks/26359

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-07 21:06:20

[Sinjorino Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, en 2018, asertas ke Unesko “dividas kun la esperantista Movado u]komunajn valorojn[/u]: esperon en konstruado de paca mondo, harmonian kunvivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco, solidarecon trans la limoj”.

Unesko asociiĝis, en 2017, al la centjariĝo de la morto de Ludoviko Zamenhof, konstruinto de Esperanto.

Partnero de Unesko depost 1954, elektita en marto 2018 estrarano de la Konferenco de NROj en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, Universala Esperanto Asocio, kune kun la Esperanto-instruistoj kaj la esperantista junularo, zorgas pri disvastigo de la idealoj kaj valoroj de Unesko.]

https://eo.wikipedia.org/wiki/Unesko

morico (Montri la profilon) 2021-februaro-13 22:02:08

Vidu ankaŭ pri la dua kaj tria partoj :
Esperanto sen antaŭjuĝoj

https://lernu.netrumo/temo/29488

Reen al la supro