Kwa maudhui

liberigon al vi de Mageia linukso

ya cmoifp, 7 Februari 2021

Ujumbe: 7

Lugha: Esperanto

cmoifp (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2021 2:06:53 alasiri

Saluton al ĉiuj

Mi anoncas liberigon al vi de Mageia linukso. Ĉi tio estas parte tradukita al Esperanto. Estas komunuma distribuaĵo.
Postskribo: Ĝuste interesante malplimultojn unu la alian, la plimulto fariĝas malpli granda.

Jen la ligoj
https://www.mageia.org/eo/
https://www.mageia.org/eo/contribute/

Mi deziras al vi bonan legadon.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2021 5:26:59 asubuhi

Liberigon? Ĉu ĝi estis antaŭe enkarcerigita?

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Februari 2021 7:45:45 asubuhi

nornen:Liberigon? Ĉu ĝi estis antaŭe enkarcerigita?
Certe li devis diri "lanĉon". Eĉ se en programara kunteksto tiu vorto povus esti iom konfuza ĉar la verbo lanĉi havas tri signifojn. Du pri unuafoje forlasi ion por lasi al uzontoj / ĝuontoj provi ĝin, kaj alia pri ekfunkciigi komputilan programon. Laŭ kunteksto, ĉi foje tute ne eblas konfuzo; la afero temas pri unuafoje forlasi operaciumon.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 10 Februari 2021 10:09:09 asubuhi

La ligiloj iras al anglalingvaj paĝoj. Kiuj paĝoj estas esperantaj?

cmoifp (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2021 2:13:18 alasiri

Mi estas novulo en Esperanto, sed mi pensas, ke estas bona ideo.
Mi ĵus testis la ligon, vere estas la esperanta paĝo.

Male, la elŝuta paĝo estas en la angla, Malfeliĉe.
Sed la distribuo subtenas Esperanton dum instalilo.

sendiulo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2021 8:04:58 asubuhi

Por provi en USB versio nur por procesoro 64 bitoj.

cmoifp (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2021 5:38:43 alasiri

Xfce labortablo por 32 kaj 64bitoj procesoroj, plasma kaj gnome nur 64 bitoj.

Krome ni serĉas tradukistojn por pli distribui la distribuaĵo al esperanto, volontuloj estas bonvenaj.

Kurudi juu