Al la enhavo

Kiom grava estas konteksto esperante?

de petrenkin, 2021-februaro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-13 21:26:54

Mi legis, ke "mojosa" fontas el "montara junulara seminario"
Kie vi legis tion? Mi scivolemas, mi neniam legis pri tia seminario.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-februaro-13 21:51:13

Mi ne plu memoras kie, sed laŭ Vikipedio, tio okazis laŭ la mala direkto.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-14 09:32:09

Dankon pro la respondo.

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-14 11:39:25

petrenkin:Ĉiam kiam mi provas babili kun esperantistoj rete mi trovas la saman problemon: la manko de esprimoj.
Jes ja, esperanto estas la ''regula lingvo'' ktp... sed ĉu vi, esperantujo, jam deziris iam ajn ke esperantistoj ne estus tiom formala kaj regula?
Mi sentas, ke la manko de esprimoj kaj libereco por esprimiĝi pro-kontekste en esperantaj babiladoj ĉiam afektas la senton de amika senzorgeco. Ŝajnas ke esperantistoj volas esti Loĵbanistoj, ĉiam zorgante pri la 100% komprenado de siaj paroleroj.
Ĉu vi sentas la saman aŭ mi nur estas nesocieblemulo? XD
Mi ne konsentas. Tio, kion vi sentas, estas la senscio de tiuj esprimoj kaj neceso de esprimi vin tute same, kiel en via propra lingvo. Eble ne estas esprimoj samnombre, kompare al aliaj lingvoj, tamen tiuj ja ekzistas. Punkto fino (tio estas ekzemplo XD).

Mi lernis Esperanton per la kurso de Carlos Pereira kaj kiam mi finis, mi trovis la lingvon tute esprimpova. La afero, kiel mi ĉiam diras, estas bone lerni ĝin. Kaj nuntempe oni atentas multe la lerno-rapidecon, oni atentas multe ĉu la lingvo estas pli neŭtra kaj neŭtrala, sed tute ne atentas lerni bone.

La esprimkapablo kreskas per la uzado, ĉar estas la uzado, kio donas al parolanto komforton kaj ideojn por igi sin komprenata, sen esti tute klara.

Tamen, en internacia etoso, oni devas konscii pri tio ke ĉiu devas kompreni tion, kion oni diras, kaj rilate al tio, por mi, esprimoj estas pli problemo ol helpo.

Fakte, kutime oni parolas pri kvar lertaĵoj rilate al lingvolernado: aŭdkompreno, parolkapablo, legkompreno kaj skribkapablo. Tamen, estas unu pli (mi ne memoras ĝian nomon), kiu estas ĝuste la kapablo esprimi sin sen esprimoj, kaj ekspliki esprimojn al aliaj. Kaj tio estas gravega. Mi ĉiam vidis, ke tiuj, kiuj ne sukcesas lerni kaj paroli bone lingvon estas tiuj, kiuj ne kapablas esprimi alivorte la esprimojn de sia propra lingvo.

Do, mapli plendaĉoj, kaj pli agado.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

novatago (Montri la profilon) 2021-februaro-14 11:47:39

petrenkin:Certe ekzistas esprimoj dum la 133 jaroj, mi konas kelkajn, sed kial esperantujo ne akceptas ofte neformalecon?
Jes ja, ĝi estas internacia lingvo kaj ĝi endas esti komprenebla internacie, mi demandu denove, kial esperantujo ne akceptas neformalecon ofte?
Unu ekzemplo estas la vorto ''sal'', multaj esperantistoj respondas kun tekstegon al la ulo kiu diris ''sal'' ĉar li, gramatike, diris ''salo'' (mi jam vidis iu respondi kun ''pipro'', kio estas bona maniero por trakti neformalecon).
Tiaj personoj ekzistas en ĉiu lingvo, ne nur en Esperanto. La komunumo ne estas nur ili. Diri "sal" aŭ "salaton" ne estas problemo se vi konscias pri tio, kion vi faras. Ĉi tie la problemo estas pli vi, ol ili, pro ne kompreni tion, ke tio ne estas problemo de Esperanto, sed kiel vi akceptas tiajn kritikojn.

Do, la respondo al via demando estas: Kunteksto same gravas en Esperanto, kompare al aliaj lingvoj.

Frano (Montri la profilon) 2021-februaro-25 14:54:15

Kunteksto estas tre grava. Ekzemple, Eloĉka Sĉukina facile kaj libere kontentiĝis pri trideko da vortoj.
Ilja Ilf, Evgenij Petrov "Dek du seĝoj" (1927):
Jen vortoj, frazoj kaj interjekcioj kiujn ŝi skrupule elektis el majesta multvorta kaj fortega rusa lingvo:

1. Vi vulgaras.
2. Ĥo-ĥo! (Esprimas, depende de la cirkonstancoj: ironion, miron, jubilon, malamon, ĝojon, malestimon kaj kontentiĝon).
3. Famege.
4. Obskura. (Rilate al ĉio. Ekzemple: «obskura Petro venis», «obskura vetero», «obskura okazaĵo», «obskura kato», ktp).
5. Mornaĵo.
6. Teruro. (Terura. Ekzemple, dum renkonto kun bona konatino: «terura renkonto».)
7. Junuljo. (Rilate al ĉiuj konataj viroj, sendepende de ilia aĝo kaj socia stato).
8. Ne instruu min vivi.
9. Kiel infanon. («Mi batas lin kiel infanon», – dum kart-ludo. «Mi forbatis lin kiel infanon», – ŝajne pri konversacio kun respondeca loĝejluanto.
10. Per-r-fekte!
11. Dika kaj bela. (Estas uzata por karakterizi aĵojn kaj estaĵojn).
12. Veturu ni per fiakro. (Estas dirata al la edzo).
13. Veturu ni en taksio. (Al konatuloj de vira sekso).
14. Tuta via dorso estas blanka. (Ŝerco).
15. Imagu ja.
16. -j-. (Karesa finaĵo de nomoj. Ekzemple: Miŝo – Miŝjo; Zina – Zinja).
17. Oho! (Ironio, miro, ravo, malamo, ĝojo, malestimo kaj kontentiĝo).

Vortoj, restintaj en ekstreme nesignifa kvanto, servis estiel ligilo inter Eloĉka kaj laborantoj de universalaj vendejoj.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-marto-08 20:52:15

Eble la manko de esprimoj kaj idiotismoj helpas al la lingvo resti neŭtrala. Estas biasoj iafoje kaj nekomprenaĵoj inter kulturoj

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-marto-08 20:57:16

Manko de ambiguaj frazoj kaj nuancaj frazoj helpas senambuigi esperanton ( eble mi ripetas tion kion aliuloj diras... mi estas ĉ laboro k mi ne havas la tempn por legi ilin

Reen al la supro