Zum Inhalt

Ĉu estas ebla diri "juniluno"?

von Sofi333, 14. Februar 2021

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

Sofi333 (Profil anzeigen) 14. Februar 2021 11:06:18

Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?

Dankon.

novatago (Profil anzeigen) 14. Februar 2021 12:08:51

Sofi333:Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?
Kompreneble, oni povas diri la vorton junulino (la kombinado de radikoj kaj afiksoj estas unu el la avantaĝoj de la lingvo). Junulo estas neŭtra, sed tio dependas de la kunteksto. Laŭ la kunteksto junulo povas havi viran sencon aŭ neŭtran, sed neniam inan ĉar por tio jam ekzistas junulino.

Mi vidis junulon kaj mi parolis al li. (Ĉi tie junulo estas vira vorto)
Morgaŭ venos junulo, pri kiu mi scias nenion. Li estos nia unua gasto. (Ĉi tie junulo kaj gasto estas neŭtraj vortoj kaj atentu ĉar "Li" ĉi tie havas neŭtran sencon)
Mi vidis junulon kaj mi parolis al ŝi. (ĉi tie junulo estas neŭtra vorto sed oni scias, ke la junulo estas virino pro la kunteksto. Jes, oni povas fari ĉi tion en Esperanto).

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

StefKo (Profil anzeigen) 15. Februar 2021 07:44:50

Sofi333:Mi estas nova, do havas multaj hezitoj. Ĉu estas ebla diri junulino anstataŭ diri juna virino? Estas junulo neŭtra vorto?

Dankon.
Sofi333, korektu la temon! En ĝi devas esti la vorto "junulino" anstataŭ "juniluno".

nornen (Profil anzeigen) 15. Februar 2021 15:41:38

Jen la kanto Juniluno.

Altebrilas (Profil anzeigen) 25. Februar 2021 09:19:11

Eblas ankaŭ diri "juniluno" pri luno kia ĝi estas en junio, se oni bezonas paroli pri ĝi.

Unu poento por Nornen.

Zurück nach oben