Kiel pensi kiel samideanoj pri forte debatitaj temoj
від Miland, 6 вересня 2008 р.
Повідомлення: 14
Мова: Esperanto
Miland (Переглянути профіль) 11 вересня 2008 р. 09:31:58
nikko:Se mi komprenas vin ĝuste, vi volas diri ke militpovo estas la sola pripensindaĵo en la politika mondo. Se jes, kion vi opinias pri la celo de la majstro krei nian lingvon?
nikko (Переглянути профіль) 19 вересня 2008 р. 07:44:24
Por reale tutmondigi esperanton necesus krei tiuj organizoj, kiuj per sia ekzisto mem detruus la ideon de Eo . Restus nur nomo "Esperanto" kaj sloganoj, sed agoj estus kutimaj... kutimaj agoj, kiuj sole efikas. Tio okazis jam al multaj ideologioj kiuj proklamis bonon, egalecon, pacon... Eĉ nun "bonismaj" doktrinoj baziĝas sur milita forto, ĉar... aliaj "fortoj" ne estas senkondiĉaj.
Miland (Переглянути профіль) 19 вересня 2008 р. 22:46:00
"Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado."
(Parolado al la dua Universala Kongreso, Ĝenevo, Svislando, 28-a aŭgusto 1906)
prahomo (Переглянути профіль) 1 жовтня 2008 р. 21:13:37
Miland:Vi diras ke Z estis fantaziulo. Lasu lin respondi al vi. Li diris:gne ?