Kwa maudhui

Ĉu Esperantujoj neintence kreiĝis en la gulagoj

ya Miland, 7 Septemba 2008

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2008 4:10:25 alasiri

Antaŭ ol multe da jaroj, mi legis pri Esperantistoj en la gulagoj de Stalin (en la konata libro de Solĵenitsin). Tiel disvastis multe da Esperantistoj tra Siberio, kiu povus formi Esperanto-parolantajn komunumojn, precipe post la falo de komunismo. Ĉu iuj de la hodiaŭaj rusaj Esperantistoj, enhavante kontribuantojn al ĉi tiu forumo, estas idoj de la komunumoj faritaj kiel sekvo de tiu disvastigo?

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 7 Septemba 2008 8:19:49 alasiri

Dankon pro la rusa leciono!
Mi provis legi la rusajn literojn. Ĉu ili prononciĝas "Glavnoje Upravljenije Lagjerjei"?
Turninte min al la PIV 2005, mi ja devintus uzi la vorton gulago. In PIV 2005 tiu signifas kaj la centra oficejo kaj la tuto de tiuj koncentrejoj.
Estus bone se troviĝus Esperantistaj idoj de la eksmalliberuloj de la gulago.

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2008 1:31:22 alasiri

Terurĉjo:
Dubinde estas trovi tiujn komunumojn. Mi amlenaŭ neniam aŭdis pri ili.
Ĉu eble Miland ĵus verkis la unuan esperantan urban lengendon?

okulumo.gif

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2008 2:59:39 alasiri

novatago:Ĉu eble Miland ĵus verkis la unuan esperantan urban lengendon?

okulumo.gif
Ne, mi neniam skribis artikolojn de Vikipedio - tamen, ŝajnas interesa artikolo!

novatago (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2008 1:38:44 alasiri

Miland:Ne, mi neniam skribis artikolojn de Vikipedio - tamen, ŝajnas interesa artikolo!
Ŝajne, vi ne komprenis mian ŝercon. Mi ne parolis pri verki artikolojn sed pri verki legendojn.

Ĝis, Novatago.

Kurudi juu