본문으로

D-ro Zamenhof, homaranismo vivas!

글쓴이: Zam_franca, 2021년 2월 21일

글: 6

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2021년 2월 21일 오전 9:47:00

Mi legis la jenan anglalingvan artikolon : https://www.theguardian.com/world/2021/feb/21/chri... , kaj mi pensis pri homaranismo de Doktoro Zamenhof.

Ĉu tiu berlina projekto estas homaranisma, ĉu ĝi respektas la principojn de la zamenhofa kredo? Mi pensas ke parte jes.

Altebrilas (프로필 보기) 2021년 2월 21일 오전 10:17:13

Tio estas la universala religio: praktiki la sian kun sincereco, toleremo kaj malfermemo al aliaj religioj.

Altebrilas (프로필 보기) 2021년 2월 21일 오전 10:22:36

Vi eĉ povas anstataŭi "religio"-n per "kredsistemo" por enkalkuli ateistojn.

opajpoaj (프로필 보기) 2021년 2월 22일 오후 6:28:00

"€47m building" !
Tiu berlina projekto ne ŝajnas al mi homaranisma. Ĉu ĝi estos nova futurisma zigurato ?

sergejm (프로필 보기) 2021년 2월 22일 오후 9:26:46

Ĝi povas esti simpla trompa kolekto de mono.

Altebrilas (프로필 보기) 2021년 2월 23일 오전 9:56:44

Kial vi tuj suspektas la iniciantojn de la projekto pri monavido kaj malsincero? Mi unuavide konsentas kun Zam_samlandana por taksi ĝin homaranisma.

다시 위로