Al la enhavo

TDpEsperanto: subskrib-kampanio dauras

de n1954, 2008-septembro-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

n1954 (Montri la profilon) 2008-septembro-10 20:51:05

TDpEsperanto: subskrib-kampanio daŭras

En la lasta septembro venis 26 subskriboj.
Ni kune faru la rekordon en la nuna septembro.

Nepre invitu viajn samideanojn en diversaj landoj.

Mi kore dankas brazilanoj, sed kiam
Azio vekiĝos?

La unuaj 221 subskriboj (aprilo de 2007 - aŭgusto de 2008 jaro) laŭ landoj:
(Mi kalkulis laŭ landoj nur tiujn subskribojn, kie la lando estas indikita)

Rusio 54
Brazilo 25
Francio 13
Italio 11
Pollando 10
Ukrainio 10

Belgio 8
Meksiko 7
Hispanio 6
Kanado 5
Germanio 5
Usono 5
Ĉeĥio 4

Litovio 3
Argentino 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Israelo 3

Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Granda Britio 2
Nov-Kaledonio 2
Kostariko 2
Aŭstrio 2
Belorusio 2
Kazaĥio 2

Serbio 1
Hungario 1
Aŭstralio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1

Venezuelo 1
Salvadoro 1
Suda Koreo 1
Islando 1
Rumanio 1
Kubo 1

Entute: 39 landoj.

Bedaŭrinde forestas Ĉinio kaj Japanio.
Ĉu la paĝo http://mi.anihost.ru ne estas videbla tie?

Jen kiel kreskis la nombro de subskriboj laŭ monatoj:

aprilo 2007
22 (+22)

majo 2007
35 (+17)

junio 2007
44 (+ 9)

julio 2007
54 (+10)

aŭgusto 2007
55 (+ 1)

septembro 2007
81 (+26)

oktobro 2007
93 (+12)

novembro 2007
111 (+18)

decembro 2007
117 (+ 6)

januaro 2008
152 (+35)

februaro 2008
159 (+ 7)

marto 2008
167 (+ 8)

aprilo 2008
186 (+19)

majo 2008
193 (+ 7)

junio 2008
203 (+10)

julio 2008
216 (+13)

aŭgusto 2008
221 (+ 5)

Nikolao Mihajlenko

La Tutmonda Deklaracio por Esperanto
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-11 13:48:04

Saluton,

Mi nun konitiĝas tiun retpaĝon.

Mi pensas ke unu miliardo estas tro. Vi neniam atingos tiun nombron. Vi devas nombri unue ĉiu kiu havas interreton, ĉiuj kiu konas la esperanton (kaj havas intereton) kaj ĉiuj kiu konsentas kaj volonte lernus. Mi ne pensas ke la sumo estas 1 miliardo bedaŭrinde...

Eĉ se ĉiuj tiuj homoj nombriĝas 1 miliardo eble ĉiuj ne venos en tiu retpaĝo pro pigreco, atente ke la nombro kreskas por meti sia nomon.

La ideo tre taŭgas, sed unu miliardo estas laŭ mi tro optimista. Sed mi esperas ke la nombro kreskos forte okulumo.gif .

Matthieu (Montri la profilon) 2008-septembro-11 13:55:51

Mi konsentas kun jan aleksan. Mi pensas, ke estas neeble, ke unu miliardo da homoj subskribos ian ajn petskribon.

Miaopinie, jam unu miliono estus malfacile atingebla.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-septembro-11 14:14:17

Amikoj, laŭ mi tute ne gravas, milliardo aŭ eĉ mil miliardoj ridulo.gif
Gravas nur, ke homo:
1. Ekscias pri la lingvo
2. Donas sian konsenton ĝin eklerni, do li ekinteresiĝas pri ĝi. La kondiĉoj tute ne gravas, gravas nur jesa respondo ridulo.gif. Do, por akiri ĝin, eblas proponi ajnan numeron, ju pli grandan, des pli bonan ridulo.gif
Aŭ vi opinias ke kiam la numero estos atingita, ni postulos de ĉiuj plenumi sian promeson? ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-septembro-11 14:29:47

Terurĉjo:
Je panjo mi ĵuras.
Ĉu tio estas "мамой клянусь!"? rido.gif sal.gif
Ĉu tiu esprimo ne estas tro rusisma? Ĉu neruslingvanoj bone komprenas ĝin??? shoko.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-11 17:06:36

Fuzzy:
Terurĉjo:
Je panjo mi ĵuras.
Ĉu tio estas "мамой клянусь!"? rido.gif sal.gif
Ĉu tiu esprimo ne estas tro rusisma? Ĉu neruslingvanoj bone komprenas ĝin??? shoko.gif
Kion ĝi signifas?
En Germanio oni diras:
Mi ĵuras je la tombo de mia patrino.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-11 17:06:52

Fuzzy:Amikoj, laŭ mi tute ne gravas, milliardo aŭ eĉ mil miliardoj ridulo.gif
Gravas nur, ke homo:
1. Ekscias pri la lingvo
2. Donas sian konsenton ĝin eklerni, do li ekinteresiĝas pri ĝi. La kondiĉoj tute ne gravas, gravas nur jesa respondo ridulo.gif. Do, por akiri ĝin, eblas proponi ajnan numeron, ju pli grandan, des pli bonan ridulo.gif
Aŭ vi opinias ke kiam la numero estos atingita, ni postulos de ĉiuj plenumi sian promeson? ridulo.gif
Konsentite. Estas ĉefe por neesperantistoj, sed kial en "Grado de via konatigho kun Esperanto", oni ne trovas "ne konas esperanton?".

ridulo.gif,

Filanator (Montri la profilon) 2008-septembro-12 07:37:36

Fuzzy:
Terurĉjo:
Je panjo mi ĵuras.
Ĉu tio estas "мамой клянусь!"? rido.gif sal.gif
Ĉu tiu esprimo ne estas tro rusisma? Ĉu neruslingvanoj bone komprenas ĝin??? shoko.gif
Homoj diras tion angle, do mi diras ke tio ne estas tro rusisma.

n1954 (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 01:16:57

226 subskriboj estas

iu achulo-pederasto per roboto sendas
rubajhojn

Mi forigas per manoj, poste aperos
defendilo

Bedaurinde ne multaj helpas kolekti subskibojn

Se vi farus referencon al TDpEsperanto
en via retpagho, tiu helpus

Tamen en ajna kazo mi ne chesos
miajn klopodojn

Nikolao Mihajlenko

n1954 (Montri la profilon) 2008-oktobro-11 22:52:25

Jen kiel klarigis Ludoviko Z. pri
atendataj 10 milionoj da subten-vochoj en Dua Libro
----------
La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' voĉdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo.

Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,—ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj ... kion l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; "ĉar", ili diras, "danke la fantazian punkton de l' voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per unu fojo tutaj amasoj da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,—ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian venus al dek milionoj,—la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita.
----
Samidenoj! Helpu al
http://mi.anihost.ru/miliardo.php

Mi ne lasos klopodojn. Rubajhojn de pederasto
mi forigados. Restos nur veraj viaj nomoj
por tutmonda Historio!

Nikolao Mihajlenko

Reen al la supro