Więcej

Zamenhof diris en Unua Kongreso 1905 柴门霍夫在1-a UK上的演讲 ( 6 )

od Flago, 11 września 2008

Wpisy: 1

Język: 简体中文

Flago (Pokaż profil) 11 września 2008, 08:55:15

sal.gif Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris.

凡是认为中立的人造语不可能的人,请到我们这里来吧! 他一定会改变自己的看法的。凡是认为人的发音器官各不相同,所讲出来的人造语也不相同,使用这种语言是不可能互相了解的人,请到我们这里来吧!假如他是一个诚实的人,不愿故意撒谎的话,他就一定会承认自己是错了。

Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura, -- kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte:“Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj.

请他最近几天在布伦城的街头上散散步,请他观察一下各国代表互相了解是多么深刻。请他问一问所遇到的世界语者,看他们每个人为了学习这种人造语花费了多少时间和金钱,并且同学习自然语所需要花费的时间金钱比较一下-----假如他是个诚实人,就请他到世人中间去反复大声地说:“不错,人造语完全是可能的,中立的人造语不仅有使人互相了解的可能,而且甚至是非常、非常容易的。” 我们中间有许多人还没有学好我们这种语言,他们讲起话来还不流利,还结结巴巴难以开口,这是事实。 但是,同讲得流利的其他人比较一下,每个有天良的观察者就会很容易的发现,那些人讲话不流利的原因并不是在于语言的本身,而是在于他们没有进行充分的练习。 sal.gif

Wróć do góry