Al la enhavo

Ĉu lerni ankaŭ aliajn lingvojn en Lernu?

de Hispanio, 2008-septembro-11

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-11 19:05:06

Lernu estas unu el la plej bonaj retpaĝoj por lerni la Esperantan lingvon.

Sed, laŭ mia opinio, ankaŭ povas esti bona retpaĝo por lerni aliajn lingvojn.

Mi ofte vidas en aliaj forumoj de ĉi tiu retpaĝo aferojn kiel "Kiel oni diras ĉi tiun vorton per via lingvo?"

Kaj ankaŭ, se oni lernas (aŭ volas lerni), ekzemple, la japanan aŭ la rusan, oni povas skribi al iu japanulo aŭ rusiulo.

Do, mi diras ke ĉi tiu retpaĝo estas tre bona por lerni la Esperantan lingvon, kaj por lerni aliajn lingvojn.

Nuntempe mi lernas la Germanan.

Sed mi volas scii viajn opiniojn. Kiun vi kredas?

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-septembro-11 20:46:52

Mi estas lingvoinstruisto (de la angla kaj la norvega) kaj mi ege ŝatus havi tiom bone reta lernilo por miaj lernantoj!

Hilded (Montri la profilon) 2008-septembro-13 12:53:51

Hmmmmm, interesa ideo. Mia unua reago estas ke Lernu estas por lerni Esperanton! Sufiĉe! Tamen multaj uzantoj ĉi tie ŝatas lerni lingvojn. Do, kion fari?

Estus bone se oni per Lernu trovos ligiloj al aliaj bonaj lingvolerniloj. Ankaŭ estus bone se oni faras similaj paĝoj por lerni aliajn lingvojn.

Sed laŭ mi, Lernu restu nur por Esperanto!

toiletdude (Montri la profilon) 2008-septembro-13 14:36:28

E@O havas similan projekton, sed ne estas ankoraŭ por publika uzado.

La projekto estas planata, do mi ne tute scias kiam ĝi pretos.

Vidu: http://www.ikso.net/en/projektoj/planataj.php

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-13 14:52:44

Viaj informoj estas tre bonaj.

Sed mi ne volis diri tion.

Mi volis diri, ke oni povas lerni aliajn lingvojn (se oni volas) skribante al aliaj samideanoj, aŭ skribante en la forumo "kiel oni diras (ion) per via lingvo".

Mi ne volis diri kursoj, aŭ io simila, por lerni aliajn lingvojn.

Kaj jes, ĉi tiu retpaĝo estas precipe por lerni Esperanton, mi samopinias kun Hilded.

toiletdude (Montri la profilon) 2008-septembro-13 15:05:02

Ho! Pardonu min!
Mi ne legis vian mesaĝon entute...

Jes. Mi ŝatas la ideon ke oni ankaŭ povas uzi Lernu por lerni aliajn lingvojn.
Estus bone se oni per Lernu trovos ligiloj al aliaj bonaj lingvolerniloj. Ankaŭ estus bone se oni faras similaj paĝoj por lerni aliajn lingvojn.
Mi tute konsentas!

Sed mi ankaŭ samopinias kun kaj Hildred kaj Hispanio, Lernu ĉefe estas retpaĝo por lerni Esperanton.

Bonegaj Ideoj!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-13 15:54:00

Saluton,

Sciante la celo de esperanton, mi tute aprobas tiun ideon. La ĉefa celo de esperanto estas protekti lingvo kaj disvolvi komunikado inter culturo.

Plue, esperanto estas tre bona ilo por malkovri aliajn lingvojn. Plurfoje mi fibabilis nacialingve kun neesperantisto dankal Lernua vortaro.

Sed, tiu retpaĝo nomiĝas Lernu, kies unua celo estas instrui esperanton. Do, tiu agado devus esti proponita sur alia retpaĝo rilate al Lernu.

ridulo.gif,

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-15 15:07:33

Nu, ankaŭ laŭ mi lernu! estu ĉefe ejo por lerni Esperanton, sed ja ankaŭ estas ĉi tie forumo por demandoj pri aliaj lingvoj -- kaj kompreneble ankaŭ la nacilingvaj forumoj, kie oni certe afable respondas ankaŭ la demandojn de lernantoj de la koncerna lingvo.

Al ĉiuj, kiuj serĉas retejon por homoj, kiuj interesiĝas pri multaj lingvoj, mi povas rekomendi
http://www.unilang.org

Amike,
Martin

loewenherz (Montri la profilon) 2008-septembro-16 20:14:59

Ĉu ne eblas lerni alian lingvon per uzado de Esperanto? Mi pensas, Esperanto estas uzebla ilo por komencantoj de fremdlingvoj, ĉar ili povas diskuti pri gramatiko, vortoj kaj frazaj en iliaj gepratoj lingvoj uzante neŭtralan lingvon. Sendube estas multe da Esperantistoj, kiuj lernas fremdlingvon tielmaniere. Mi proponas fari rubrikon en la forumo por serĉi kunlernantojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-17 08:53:05

loewenherz:Ĉu ne eblas lerni alian lingvon per uzado de Esperanto? Mi pensas, Esperanto estas uzebla ilo por komencantoj de fremdlingvoj, ĉar ili povas diskuti pri gramatiko, vortoj kaj frazaj en iliaj gepratoj lingvoj uzante neŭtralan lingvon. Sendube estas multe da Esperantistoj, kiuj lernas fremdlingvon tielmaniere. Mi proponas fari rubrikon en la forumo por serĉi kunlernantojn.
Mi konsentas kun tiu ideo. kaj fakte, ĝi jam ekzistas. En renkontriĝoj oni povas lerni lingvo pere esperanto. Do kial ne interrete?

Eble en alia retpaĝo estas pli bona. Sed tio estas detalo.

Reen al la supro