Tästä sisältöön

Zamenhof diris en Unua Kongreso 1905 柴门霍夫在1-a UK上的演讲 ( 9 )

Flago :lta, 14. syyskuuta 2008

Viestejä: 1

Kieli: 简体中文

Flago (Näytä profiilli) 14. syyskuuta 2008 1.36.44

sal.gif
……
Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapuk. La lingvo formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon la nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas.
Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika.
……

我所说的就是那位令人敬仰的、伏拉普克语的作者约翰•马丁•雪里耶先生。这位可敬的老人所创造的那种语言形式不合实用。他所采取的办法不好。他所奋斗的事业不久就失败了,而且,由于那种语言的失败,使我们整个的理想,特别是我们为之奋斗的理想的特殊形式带来了很大的不利。
但是,我们应当是公正的。我们不应当以成败而应当以工作来估量每个人。雪里耶先生的工作和功绩是非常伟大的。多少年来,他以极大的热忱为了国际语理想工作着。当许多人发表空洞的语言方案时,是具有坚强毅力的他第一个完成了一种有头有尾的完整的语言。(那时世界语虽然已经完备,但尚未发表。)即使那种语言不合实用,那也并非他的过错。 sal.gif

Takaisin ylös