去目錄頁

Hildegard de Bingen - iuj esperantistoj devas koni ŝin

StefKo, 2021年2月26日

讯息: 1

语言: Esperanto

StefKo (显示个人资料) 2021年2月26日上午10:42:36

El https://eo.wikipedia.org/wiki/Hildegard_de_Bingen
Hildegard de Bingen, (germane Hildegard von Bingen) naskiĝis en la jaro 1098 en Bermersheim/Alzey, mortis la 17-an de septembro 1179 estis germana monaĥino. Ŝi fondis monaĥinejon, predikis, verkis librojn pri teologio, naturscienco kaj kuracado, kaj komponis pli ol 70 muzikaĵojn.

Hildegarda, proklamita Doktoro de la Eklezio en 2012, estas celebrata kiel verkistino, muzik-komponantino, kosmologino, artistino, dramverkistino, filozofino, poetino, politika konsilantino, mistikulino, teologino, natur-studantino, sciencistino... (Espero Katolika, decembro 2012). Ŝi estas honorata kiel sanktulino en la romkatolika eklezio, kaj alte estimata ankaŭ en aliaj eklezioj.
Kial iuj esperantistoj devas koni ŝin?

Ŝi kreis artefaritan lingvon lingua ignota kaj estas patronino ia. de Esperanto.

回到上端