RSS en la forumo
від irishpolyglot, 17 вересня 2008 р.
Повідомлення: 9
Мова: Esperanto
irishpolyglot (Переглянути профіль) 17 вересня 2008 р. 11:53:41
Mi tre ŝatas legi la forumon de lernu, sed mi legas la novajn artikolojn de aliaj forumoj direkte en "Google Reader". Ĉu ekzistas RSS-fluoj ĉi tie? Ĉu malfacilas enmeti ilin?
KienLi (Переглянути профіль) 22 січня 2009 р. 21:44:32
Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?
Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumo
Jev (Переглянути профіль) 23 січня 2009 р. 12:28:14
KienLi:Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?Ni planas iam plibonigi la ĉefpaĝon kaj tiam eble ni pensos pri eblo enmeti iujn rss-bildojn al tiu paĝo.
KienLi:Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumoĜi fakte ekzistas, sed simple ne estas multe reklamata. RSS-ligo aperas en la adreslinio de via retumilo. Mi ne memoras, kio okazas pri Internet Explorer, se en Firefox vi sendube vidos rss-bildeton dekstre en la adreslinio. Se vi volas vidi ankaŭ ligon al rss pri forumaj mesaĝoj, venu al la forumoj de lernu!, tie vi vidos apud ĉiu kategorio kaj forumo ligilon "lastaj mesaĝoj". Se vi elektos ĝin, vi ekvidos liston de lastaj mesaĝoj kaj en la adreslinio de via retumilo aperos ligilo al rss-fluo. Eble iom komplike, sed iam poste ni certe pli bone videbligos tiun ĉi eblon.
irishpolyglot (Переглянути профіль) 23 січня 2009 р. 12:47:19
http://www.lernu.net/rss/novajhoj_rss.php
Mi ĵus faris filmeton en esperanto pri RSS. Rigardu ĝin en mia blogo!
KienLi:Sal!
Kaj ĉu eblas enmeti RSS-butonon por novaĵoj al ĉefa paĝo?
Same, mi ĝojus, se aperos RSS-fluo por forumo
KienLi (Переглянути профіль) 24 січня 2009 р. 19:29:16
Kiel Jev komprenis, temis pri bildo de RSS, tiu kutime oranĝkolora sur ĉefa paĝo.
Ĉar tio estas ankaŭ reklamo, por memorigi en RSS-legilo, ke ekzistas lernu.
Sed por forumo, provu, tio, kiel evidentiĝis, ne funkcias.
Ekzistas nur unu RSS-fluo "Freŝaj novaĵoj".
Jev (Переглянути профіль) 24 січня 2009 р. 20:31:31
KienLi:Sed por forumo, provu, tio, kiel evidentiĝis, ne funkcias.Volonte mi provos, kio ĝuste ne funkciis por vi? Ĉu la [url=/rss/forumoj.php?k=1]la jena[/url] kaj, ekzemple, [url=/rss/forumoj.php?f=3]la jena[/url] ligiloj ne funkcias por vi?
KienLi (Переглянути профіль) 25 січня 2009 р. 00:11:00
Jev:Volonte mi provos, kio ĝuste ne funkciis por vi? Ĉu la [url=/rss/forumoj.php?k=1]la jena[/url] kaj, ekzemple, [url=/rss/forumoj.php?f=3]la jena[/url] ligiloj ne funkcias por vi?Ĉiuj donitaj ligiloj funkcias
Pardonu min, mi ne atente legis vian antaŭan mesaĝon.
Ĉio funkcias, kaj tio estas bonega, minimume por mi.
Jev (Переглянути профіль) 25 січня 2009 р. 10:05:31
KienLi:Ĉiuj donitaj ligiloj funkciasBonege, mi esperas, ke nun por vi estos eĉ pli oportune uzi la forumojn. Kaj iom poste ni pripensos, kiel videbligi tiujn rss-ligilojn, por ke ĉiuj uzantoj facile vidu ilin.
Pardonu min, mi ne atente legis vian antaŭan mesaĝon.
Ĉio funkcias, kaj tio estas bonega, minimume por mi.
KienLi (Переглянути профіль) 25 січня 2009 р. 11:32:22
Jev:Kaj iom poste ni pripensos, kiel videbligi tiujn rss-ligilojn, por ke ĉiuj uzantoj facile vidu ilin.Bona kaj utila afero! Sukcesojn!