المشاركات: 9
لغة: Esperanto
Miland (عرض الملف الشخصي) 19 سبتمبر، 2008 7:02:59 م
La inspektoro ŝaltas la maŝinon, kaj ili aŭdas voĉon simila al la murdita sciencisto:
Mi bone scias ke, minacinte min hieraŭ, antaŭ ol li ŝajne foriris je ferio, S-ro Espe intencas veni ĉi tien por mortigi min. Mi nun aŭdas liajn paŝojn! Mi povas vidi lin klare! (Kun klako, la registriĝo finas)
La inspektoro fikse rigardas al Vola, kiu diras, iom nervoze, 'Nu, Inspektoro, ĉu vi ne estas suspektema al li? Ĉu vi ne arestos lin?'
Mazo respondas 'Mi ja estas suspektema - al vi! Mi suspektas ke tiu registriĝo estas mensoga, farita de aktoro.' Kaj li faligas pezan manon sur la ŝultro de Vola, kiu konatas ke li ĵus ricevis nerifuzeblan inviton al la policejo!
Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?
Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Filanator (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 12:00:16 ص
1. D-ro Lazlo ne scius kien S-ro Espe irus post la mortigo de Lazlo, do la kasedaparato ne estas de Lazlo.
2. D-ro Lazlo estas falinta sur la tablo, kaj lia vizaĝo estas sur la tablo. Do, li ne povus vidi S-ro Espe.
Miland (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 12:14:55 ص
Filanator:Mi havas du eblaj solvoj..Ne, la solvo ne temas pri Lazlo mem. Bonan Nokton!
horsto (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 10:20:16 ص
Miland (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 1:15:00 م
horsto:Ĉu estas ĉar la registrado finiĝis tiel frue?Ne - ne temas pli la frueco de la fino de la mesaĝo.
borja (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 2:48:41 م
Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?Tial ke la sonregistro finiĝas per klako. Tie kuŝas la pruvo.
horsto (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 4:05:57 م
Miland (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 4:22:54 م
horsto:S-ro Vola diris ke neniu tuŝis ion ajn en la ĉambro, sed kiam la inspektoro ŝaltis la kasedaparaton ili tuj aŭdis la registritan mesaĝon, sen retroenirigi la bendon.Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:
★
apb (عرض الملف الشخصي) 20 سبتمبر، 2008 4:45:28 م