去目錄頁

Kion vi faras kiam via komputilo freneziĝas?

Andreo Jankovskij, 2008年9月20日

讯息: 12

语言: Esperanto

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年9月20日上午12:10:11

Ekzemple:

- Malŝaltas ĝin.
(iam helpas)

- Forĵetas ĝin tra fenestro!
(se tiel, do nepre avertu la preterpasantojn)

- Dronigas ĝin!
(fiŝoj eĉ sen tio estas timemajn)

- Telefonas al sinjoro Bill Gejts!
(ne forgesu ke vi parolas kun la sekretariino)

- Ŝanĝas malnovan Linukson al pli nova Linukso!
(oni diras ke la vendisto estos dankema)

- Via propono???

AlfRoland (显示个人资料) 2008年9月20日上午12:12:32

Ŝanĝu al Linukso lango.gif

Andreo Jankovskij (显示个人资料) 2008年9月20日上午12:20:28

AlfRoland:Ŝanĝu al Linukso lango.gif
Dankon, mi aldonis vian version en la unua mia mesaĝo.

sal.gif

Mi esperas ke post kelkaj tagoj mi havos sufiĉe da tekstoj por malgranda libreto pri komputilo.


Rimarkoj:


1. Fiŝoj jam pli malpli alkutimiĝis ke ni forĵetas en la akvo eĉ moneroj. Sed komputiloj!.. Ne tion ili ne komprenos.

2. Linukso kutime estas senpaga operaciumo, kaj vendisto estos vere dankema se vi aĉetos ĝin.

rabhiuz (显示个人资料) 2008年9月21日下午10:37:54

Andreo Jankovskij:- Malŝaltas ĝin.
(iam helpas)
De la Vortaro de Hakeroj (http://www.ccil.org/jargon/jargon_47.html#SEC54):

Komencanto provis ripari rompitan komputilon per malŝalti kaj ŝalti ĝin.

Knight, vidanta tion kion la studento faris, diris serioze: "Vi ne povas ripari maŝinon per malŝalti kaj ŝalti ĝin sen kompreni kial la maŝino ne funkcias."

Knight malŝaltis kaj ŝaltis la komputilon.

La komputilon ekfunkciis.

zaratustro (显示个人资料) 2008年10月16日下午7:22:59

mi pensas ke kiam komputilon franeziĝas ni devas bati ĝin, aŭ ŝanĝi al linukzon, kaj peti Bill Gates redoni min la monon el windozo. Se tion ne bone funcias, vi devas tiri vian komputilon per la fenestro. rido.gif

EL_NEBULOSO (显示个人资料) 2008年10月17日上午6:52:10

Private mi uzas Mac (Powerbook) sekve mi ne scias kio estas "freneziĝi".

Geraldo

Rodrigoo (显示个人资料) 2008年10月17日下午2:24:48

Mi nur ĝisdatigas linukson. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Frankouche (显示个人资料) 2008年10月17日下午4:08:35

Mi insultas ĝin, krias, hurlas, frapas ĝin, kaj ĝi reiĝas tute normala... senkulpa.gif
Se ne...al rubujo. Ĝi scias tion trebone! Do ĝi funkcias perfekte!!

Me/lumono/leLL (显示个人资料) 2008年10月17日下午4:40:56

Ho, ĉu komputilo kulpas? Vera problemo estas la programaro, sed la maŝino ne kulpas! Ni ne permesu ofendi senkulpajn komputilojn!

Frankouche (显示个人资料) 2008年10月17日下午4:46:29

Me/lumono/leLL:Ho, ĉu komputilo kulpas? Vera problemo estas la programaro, sed la maŝino ne kulpas! Ni ne permesu ofendi senkulpajn komputilojn!
Jes, tio maljustas !! Sed tio funkcias !!!

回到上端