Til indholdet

Pri modo perfektiva

af StefKo, 17. mar. 2021

Meddelelser: 23

Sprog: Esperanto

Altebrilas (Vise profilen) 30. mar. 2021 10.43.39

Kiam ŝi venis, mi trarigardis fotoalbumon.
Kiam ŝi venis, mi estis spektanta filmon ĉe la televido. (k. diris "bonvolu sidiĝi, estas interese!")

Kiam ŝi venis, mi finspektis filmon ĉe la televido. (k. petis al ŝi atendi momenton)

Kiam ŝi venis, mi ĵus spektis (/estis spektinta) la filmon. (k. bonvenigis ŝin)

ktp.

Ŝajnas al mi, ke tiuj "aspektoj" estas facile tradukeblaj en esperanto. Se nia patrolingvo ne havas ilin, ni tuj ekpensas la nuancon kaj konstruas la frazon alimaniere por ke ĝi enhavu la taŭgan nuancon.

Tiu debato estas interesa, ĉar la verboj estas la ĉefaj elementoj de la lingvoj, kaj esprimas la pensmanieron de ilia parolantaro.

En francio, oni ofte citas tiun diferencon inter la franca kaj la angla per jena ekzemplo:
(fr.) Il a traversé la rivière en nageant - Li trairis la riveron naĝe
(en.) He swam across the river - Li naĝis tra la rivero
La franca emfazas la intencon, la angla la agon.

La demando estas: kial perfektiveco estas grava por lingvoj, kiuj havas ĝin?

StefKo (Vise profilen) 30. mar. 2021 12.10.13

Altebrilas:(...)
Kiam ŝi venis, mi finspektis filmon ĉe la televido. (k. petis al ŝi atendi momenton)
(...)
Legu atente tiun ĉi frazon. El via komento rezultas ke la spektado proksimiĝas al fino ("k. petis al ŝi atendi momenton").
Kaj plu komparu la sencon de la frazo kun la klarigo el PIV:
RIM. fin estas uzata pref-e, por esprimi la plenumitecon de la procezo
La konkludo estas tia: en via frazo finspektis signifas fini spekti, esti en la fino de la spektado, do la modo imperfektiva, kaj en PIV finspekti signifas tutan finigon (plenumitecon) de ia ago.

Ĉu mi eraras?

Altebrilas (Vise profilen) 30. mar. 2021 21.59.00

Mi trovis tion dum mi serĉis:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Aspekto

Pri "fin-", PMEG konfirmas vian opinion. Do, mia kulpo! La artikolo aldonas, ke ĝi estas uzata prefiksece, (kaj ne kiel radiko, kiu precizigas la signifon de la dua).

Tiel, kiam oni finmangas, oni kuŝigas la manĝilojn sur la tablon, sed ne plu manĝas.

Tilbage til start