Al la enhavo

Federacia Eŭropo?

de Aleden, 2008-septembro-25

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Aleden (Montri la profilon) 2008-septembro-25 18:21:50

Saluton al vi !

Kion vi pensas okaze de federacian Eŭropon? La esperanto povas reprodigi en Eŭropo ?

Sur Google : http://www.google.com/search?hl=en&q=federal+e...

Viaj opinioj?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-25 19:28:12

sal.gif

Bona ideo.

Mi pencas ke en la 2050 ĉiujn landojn estos en la unio (aŭ unioj).

Aleden (Montri la profilon) 2008-septembro-25 21:06:24

Vi pensas ke ĉiujn landojn estos en la unio por formi 1 unikan landon ? Mi pensas ke la esperanton povos permesi komuniki en Eŭropo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-25 22:08:56

mi penses kio fedaracian europon ne estas malbonan ideon sed ege malproksimen
sovetunion disiĝis. mi esperos kio tiun europon ne eksplodiĝos au terorulojn gĝin ne disfalus

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-26 08:28:38

Mi pensas ke estas bela ideo sed malfacilebla apliki. Ĉefe, tiu eŭropa unio devus protekti culturajn distingaĵojn kaj naciajn kaj regionajn lingvojn.

estas senfina nombro de fedaralaj formoj. Mi pensas ke tiu federacio devas lasi la plej granda parto de la povo en la nacia kaj regiona nivelo. La povo de la federacia estraro estus ĉefe internacia agado, monaj redisvastiĝoj, sekureco, ktp...

ridulo.gif,

Aleden (Montri la profilon) 2008-septembro-26 08:45:14

Jes. Ni devos protekti nia kulturajn... Sed, nin povos la asembli por formi Eŭropan kulturon. (kiu estos tre granda). rideto.gif
Esperanto permesos komuniki en Eŭropon.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-26 10:11:14

Aleden:Jes. Ni devos protekti nia kulturajn... Sed, nin povos la asembli por formi Eŭropan kulturon. (kiu estos tre granda). rideto.gif
Esperanto permesos komuniki en Eŭropon.
Kio estus eŭropa kulturo? ĉu estus miksaĵo de regiona kulturo? ĉu artfarita kulturo? [ĉu sam-usona kulturo?] ĉu ni bezonas havi aŭ krei tian kulturon?

ofte, oni parolas pri la esperanta kulturo, por puŝi la lingvon kaj pruvi ke estas tauga lingvo. Por mi, internacia lingvo, en sia difino mem, ne bezonas kulturon. Plue, estus malbona se la kulturo de la internacia lingvo minacas la aliaj kulturoj.

Nun, esperanta kulturo ekzistas. Estas verkaĵoj farita unue en tiu lingvo. Tio estas nek malbona, nek bona por la taŭgeco de la lingvo mem kiel internacia lingvo (tion estas tute persona vidpunkto, kaj multaj esperantistoj ne konsentas). Se tiu esperanta kulturo minacas la aliajn, ni ne devas protekti ĝin. Bonŝance, nuntempe estas la malo, unu el la ĉefaj ideoj de la esperantismo estas protekti ĉiujn kulturojn.

ridulo.gif, [Aleden, mi ŝatas vian avataron ^^]

Aleden (Montri la profilon) 2008-septembro-26 13:07:44

jan aleksan:

Vi prava havas. Sed, minimuma, meti lingvon en komuna.

Rogir (Montri la profilon) 2008-septembro-26 13:22:39

Eŭropo jam iomete havas komunan kulturon. Historion de militoj, kaj amon pri individua libereco laŭ mi kunhavas ĉiuj (nunaj) Eŭropaj kulturoj. Kromo, ĉiu Eŭropa lando havas multegan propran kulturon, kaj tio ne malaperos en federacia Eŭropo.

Mi ne kredas ke ĉiuj landoj estos unuiĝinta eĉ en 2250, sed la etaj landoj de Eŭropo povas profiti de Eŭropa federacio. Sed por ne subneĝigi la kulturojn ni vere bezonas komunan neŭtralan lingvon antaŭ la federaciiĝo okazos.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-26 13:55:03

Kelkaj diras ke ne estas bona ideo ke esperanto iĝas oficialan lingvon de eŭropo. Ĉar tiel, ne plu estus nacie neŭtra.

Se Eŭropo restas aro de lando kiu agas komune, aŭ fedariacio kun ankoraŭ multa da povo en la nacia nivelo, tiel ne estas problemo.

ridulo.gif,

Reen al la supro