Al la enhavo

Limba română

de nornen, 2021-aprilo-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-07 15:23:04

Dum Pasko, mi eklernis per duolingo la Rumanan, kaj mi devas koncedi, ke ĝi estas unu el la plej strangaj lingvoj, kiujn mi eklernis dum mia vivo. Parolante la hispanan kaj studiinte la latinen dum 7 jaroj en la mezlernejo, mi supozis –parte erare–, ke eklerni plian latinidan lingvon ne prezentos al mi ion mirindan.

La gramatiko estas sufiĉe “normala” por latinida lingvo: substantivoj kaj adjektivoj havas 2 nombrojn, 3 genrojn kaj 5 kazojn; verbaj paradigmoj estas tre similaj al latinaj. La artiklo estas klitiko kiel en la skandinavaj lingvoj (en man, mannen = un bărbat, bărbatul), tamen ĉu oni antaŭmetas aŭ postmetas artiklon ne estas granda afero.

Okazis kelke da interesaj (kaj por mi ne atenditaj) sonŝanĝoj de la latina vulgara al la rumana:
1) –kw– fariĝis –p–: apă < aqua; patru < quattuor
2) –kt– fariĝis –pt–: cuptor < coctor; opt < octo
3) intervokala –l– fariĝis –r–: miere < mel; sare < sal
4) vortkomenca –l– fariĝis –j–: iepure < leporem

La unua strangaĵo estas la ekzisto de palatigataj konsonantoj: kiam vorto finiĝas per konsonanto sekvata de –i–, la –i– ne prononciĝas, sed ĝi palatigas la antaŭan konsonanton. Jen la unua saluteto el la slavaj lingvoj. Ekz faci /fat͡ʃʲ/. Sed duobla –ii– malfaras la palatigon: brazi /brazʲ/ — brazii /ˈbra.zij/. Ankaŭ estas triobla –iii–, ekz copiii.

Sed la plej amuza strangaĵo estas la vortaro. Multe da vortoj estas tuj rekoneblaj: virino estas femeie (lat: femina), viro estas bărbat (lat: barbatus), animalo estas animal (lat: animal), nova estas nou (lat: novus).

Aĉeti estas cumpăra, kanti estas cânta, skribi estas scrie, kaj legi evidente estas … citi! Kiel oni povas preni la vorton legi el la latina, sed la vorton legi el la slava?!? Ĉu oni ne samtempe ekhavas koncepton pri legado kaj skribado?

Viva estas viu, maljuna estas veche, longa esta lung, kaj riĉa evidente estas … bogat!

Pomo estas măr, piro estas pară, akvo estas apă, kaj evidente teo estas … ceai!

Ankaŭ troviĝas multe da vortoj el la germana (probable el la transilvanisaksa) kaj el turkidaj lingvoj. Ŝajnas ke la Rumana gajnas la premion de la ludo “Ni pruntu hazarde vortojn el aliaj lingvoj”.

Româna e o limbă foarte atrăgătoare.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aprilo-07 19:17:47

La rumana havas multaj slavaj vortoj (ĉirkaŭ 14%), ekz. bogat, ceai, ceas, da, iubi, război, nevastă, sfânt, rai. Iam, en pasinteco estas pli multe da ili, sed rumanoj faris "purigadon". Multajn slavajn vortojn ili anstataŭigis per la latinodevenaj.

Mi konsentas: la rumana estas stranga latinodevena lingvo, sed ĝi plaĉas al mi! La rumanoj havas interesan folkloran muzikon.

Mi bedaŭras ke neniu rumano aktivas en nia forumo.

Reen al la supro