ورود به محتوا

Gramatika demando pri korelativoj

از vilhelmobandito, 10 آوریل 2021

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

vilhelmobandito (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2021،‏ 13:36:55

Saluton! Mi estas komencanta Esperanto-lernanto. Antaŭ ĉio, mi volas pardonpeti min, por la certe multaj eraroj en ĉi tiu teksto.
Jen, mia demando:
Mi havas problemojn, pro kompreni la korekta uzo de la korelativoj. Estas ĉi tiu frazo korekta?:

"Tio estas ĉio, kion ĉion ni scias."

Aŭ estas ĉi tiu alia?:

"Tio estas ĉio, kion ĉiun ni scias."

Aŭ neniu?

Dankon!

Metsis (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2021،‏ 15:56:27

Oni ne bezonas ripeti "ĉion", sufiĉas diri
 
  • Tio estas ĉio, kion ni scias : Das ist alles was wir wissen.
 
PS. Prefere uzu "ĝusta" anstataŭ "korekta", kiam vi volas ekscii, ĉu iu vorto aŭ frazo estas taŭga aŭ uzebla.

vilhelmobandito (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2021،‏ 16:12:54

Metsis:Oni ne bezonas ripeti "ĉion", sufiĉas diri
 
  • Tio estas ĉio, kion ni scias : Das ist alles was wir wissen.
 
PS. Prefere uzu "ĝusta" anstataŭ "korekta", kiam vi volas ekscii, ĉu iu vorto aŭ frazo estas taŭga aŭ uzebla.
Multan Dankon Metsis! Mi dankas ĉiu erakorektado. Tio helpas min plibonigi mian Esperanton.

ridulo.gif

بازگشت به بالا