До змісту

La reĝaj tapiŝoj !

від Noël LECOMTE, 28 вересня 2008 р.

Повідомлення: 5

Мова: Esperanto

Noël LECOMTE (Переглянути профіль) 28 вересня 2008 р. 06:11:47

sal.gif Jen nova enigmo:

Iu reĝo de fora lando loĝis en mirinda kastelo. Kaj en tiu kastelo estis granda salono de kvadrata formo je 8 metroj sur 8 metroj. La salono estis komplete rekovrita per 40 senprezaj valoraj tapiŝoj de rektangula formo je 2 metroj sur 1 metro.
Iam, la reĝo decidis starigi du statuojn kiuj glorigos lin. Ĉiu statuo posedis enorman soklon je 1 metro sur 1 metro. Kaj la reĝo decidis meti, vi al vide, unu statuon en ĉiu angulo de unu diagonalo de la salono. Tial por ne difektis la tapisojn, li eltirigis ilin dume oni instalis la statuojn. Kaj, li sin diris kiel la totala surfaco de la sokloj egalas la surfaco de unu tapiŝo, mi tuj vendos unu tapiŝo kaj mi povus rekovri la salonon kun la 39 aliaj tapiŝoj.
Do, la reĝo vendis unu tapiŝon, bona prizo, kaj kiam la laboroj estis finiĝintaj, li provis rekovri la salonon per la 39 restitaj tapiŝoj. Sed li ne povis, desperite li kunvokis sian financan ministron ; tiu ĉi, kun multe volvofrazoj klarigis al la reĝo ke estis nefarebla sen tranĉi unu tapiŝo.

Kaj vi, ĉu vi povintus facile klarigi al la reĝo ke li ne povus ?

Miland (Переглянути профіль) 28 вересня 2008 р. 09:23:01

Noël LECOMTE:salono de kvadrata formo je 8 metroj sur 8 metroj. La salono estis komplete rekovrita per 40 senprezaj valoraj tapiŝoj de rektangula formo je 2 metroj sur 1 metro...mi povus rekovri la salonon kun la 39 aliaj tapiŝoj.
Anstataŭ '40' kaj '39' vi bezonas respektive '32' kaj '31', ĉu ne?

Tamen, tre bona enigmo, kiun mi konas (kaj ne rivelos solvon).

Noël LECOMTE (Переглянути профіль) 28 вересня 2008 р. 09:45:57

Miland:
Noël LECOMTE:salono de kvadrata formo je 8 metroj sur 8 metroj. La salono estis komplete rekovrita per 40 senprezaj valoraj tapiŝoj de rektangula formo je 2 metroj sur 1 metro...mi povus rekovri la salonon kun la 39 aliaj tapiŝoj.
Anstataŭ '40' kaj '39' vi bezonas respektive '32' kaj '31', ĉu ne?

Tamen, tre bona enigmo, kiun mi konas (kaj ne rivelos solvon).
:: malgajo.gif Mi hontas, nature vi pravas;
8*8 = 64 kaj: 64/2 = 32

Rogir (Переглянути профіль) 28 вересня 2008 р. 18:04:41

Ĉi tio estas la klasika enigmo de la ŝaktabulo. Mense kolorigi la plankon kiel ŝaktabulo, t.e. duonon nigra kaj duonon blanka. Tiel oni vidas ke la statuojn ambaŭ staras sur blankaj (aŭ nigraj) kvadratetoj. Ĉar ĉiu tapiŝo kovras nigran kaj blankan kvadrateton, neniel ili povus kovri 32 nigrajn kaj 30 blankajn kvadratetojn.

Noël LECOMTE (Переглянути профіль) 28 вересня 2008 р. 21:44:54

Rogir:Ĉi tio estas la klasika enigmo de la ŝaktabulo. Mense kolorigi la plankon kiel ŝaktabulo, t.e. duonon nigra kaj duonon blanka. Tiel oni vidas ke la statuojn ambaŭ staras sur blankaj (aŭ nigraj) kvadratetoj. Ĉar ĉiu tapiŝo kovras nigran kaj blankan kvadrateton, neniel ili povus kovri 32 nigrajn kaj 30 blankajn kvadratetojn.
rido.gif Bonege. Gratulon, vi meritas la verdan stelon.

Назад до початку