לתוכן העניינים

amo

של Kekko94, 17 בנובמבר 2005

הודעות: 23

שפה: Esperanto

Demidron (הצגת פרופיל) 6 בינואר 2006, 03:35:57

Saluton Karloj!

Ankaŭ mi pensas ke la homoj tro emas dividi la amon... kaj en mia pasinta mesaĝo mi verŝajne ŝajnis voli antaŭenigi - per la multaj vortoj el la Greka, kiujn mi ĉi tien skribis, la ideon ke estas multaj specoj de amo. Mi ne volis tion. Sed mi ankaŭ ne kredas ke seksa amo estas la sama amo kiel tio kion oni sentas por onia familio aŭ platonaj geamikoj... mi ne volas diri ke ĝi estas pli forta, aŭ profunda, sed ĝi certe estas malsama. Ĉu la kialo kial la seksa amo estas la viva ĉefcelo de la plejparto de la homoj estas natura, aŭ pro la socio en kiu ni vivas, mi ne scias - sed eble (aŭ verŝajne) estas instinktego en ni...

Kaj tio pri samseksemo: mi vidis antaŭ nelonge plifortiĝo de la malamo kontraŭ gesamseksuloj... specife en Usono kaj Pollando, kaj iomete ankaŭ ĉi tie, kie mi loĝas en Aŭstralio. Mi neniam diris ke viaj vortoj komprenigis min ke vi ne estas kontraŭ gesamseksemuloj, kaj viaj vortoj en via pasinta skribo komprenigetis min ke vi fakte povus esti kontraŭ ili... aŭ eble mi diru 'kontraŭ ni', ĉar mi mem estas samseksema, kaj TIAL mi esperis ke la malamo kontraŭ gesamseksuloj ne ekzistas en tiu 'intelekta' esperantonparolanta mondo...

Kaj laŭ mi signifas intelektulo - oni, kiu por si mem pensas, kaj multe pripensas la kialojn por ĉio... kiu ne tro influatas de la senpensaj ismoj en la socio... mi povas vidi, ke vi, Karloj, fakte multe pripensas... sed mi volas ke vi karigu al mi tion, kion vi dirvolis pri samseksemo... kaj mi petas pardonon por ke mi igis la tutan fadenon al tiu temo - tiu faceto de amo, sed ĝi tiam estis aferkoncerna por mi...

Amike
Ben

karloj (הצגת פרופיל) 6 בינואר 2006, 19:40:48

saluton!

mi jxus legis vian skribon enforume...kay mi  dauxre pensas ke vi ne bone komprenis min..

kio pensigas al vi ke mi estas gekontrauxsekema?mi neniam diris ion similan kay mi ankoraux  ne  komprenas kial vi pensas tion de mi,eblas ke mi ne verkis suficxe bone, mi diris (aux tion mi intentis komprenigi)ke miaopinie  en inter esperantparolantoj  ne ekzistas kontrauxsamseksemuloj(aux tion mi volas pensi)...

rilate al mia demando pri"kio estas por vi intelektulo" mi kore perdonpetas al vi ,sed mi verkis tion gxuste pro via  skribo en kiu vi volis diri ke mi estas kontrauxseksemulo, verdire tio gxenis min...

mi  deziras ke nun vi komprenu min..kaj mi volus  dauxrigi la paroladon pri amo kun la ceteraj partoprenantoj.

Amikege.

karloj

Demidron (הצגת פרופיל) 7 בינואר 2006, 03:37:17

Saluton!

Ankaŭ mi nun pardonpetas. Mi ŝajnis ja miskompreni vian skribon, kaj mi ĵus refoje legis niajn unuajn mesaĝojn kaj la miskomprenado jam komencis je mia dua mesaĝo... do mi pardonpetas. Mi nur volis certigi tion, kion mi jam supozintis - ke ne ekzistas ĉi tie inter esperantparolantoj la malamo. Mi ne intencis implici ke mi pensis ke vi estis kontraŭ samseksamo, sed en via repliko al tio, mi miskomprenis, kaj pensis ke ĝi fakte estis samseksemulmalama... do pardonu.

Nu, mi embarasete finigas tiun temon. Mi nun volas scii ion alian...

Ĉu vi kredas ke oni fakte povas esti enama en sonĝoj? La amo nur estas emocio, kaj oni sonĝe povas sperti aliajn emociojn kiel eksemple feliĉecon, timon, malĝojon... do kial ne ankaŭ la amon?

Amike
Ben

floralia (הצגת פרופיל) 23 בפברואר 2006, 12:27:46

Saluton, Estas tre malfacile diskuti filosofajn temojn en frenda lingvo. Sed legante viajn mesagxojn mi demandigxis: Kial kiam ni diras "malamo"ciuj komprenas nur unu senco...kiam ni diras "amo" oni devas klarigi, kiu amo tiu estas.

Cxu sercxi la amon estas eble? Yes, se  ni sercxas en ni mem, cxar por mi amo estas sindonemo, oferemo, sen neniun demandi, neniun atendi.

Mi bondeziras ciuj trovus     Gxis

 

Saluton!

Ankaŭ mi nun pardonpetas. Mi ŝajnis ja miskompreni vian skribon, kaj mi ĵus refoje legis niajn unuajn mesaĝojn kaj la miskomprenado jam komencis je mia dua mesaĝo... do mi pardonpetas. Mi nur volis certigi tion, kion mi jam supozintis - ke ne ekzistas ĉi tie inter esperantparolantoj la malamo. Mi ne intencis implici ke mi pensis ke vi estis kontraŭ samseksamo, sed en via repliko al tio, mi miskomprenis, kaj pensis ke ĝi fakte estis samseksemulmalama... do pardonu.

Nu, mi embarasete finigas tiun temon. Mi nun volas scii ion alian...

Ĉu vi kredas ke oni fakte povas esti enama en sonĝoj? La amo nur estas emocio, kaj oni sonĝe povas sperti aliajn emociojn kiel eksemple feliĉecon, timon, malĝojon... do kial ne ankaŭ la amon?

Amike
Ben

 

Demidron (הצגת פרופיל) 24 בפברואר 2006, 02:22:44

Salton Floralia!

Jes, estas malfacile diskutio pri io tia per fremda lingvo, sed ankaŭ la provado igas la scipovojn de la lingvo pli bonaj. Kaj jes -> ekzistas pli ol unu speco da amo: amo, kiun oni sentas pri familianoj - familia amo; amo, kiun oni sentas pri bonaj amikoj - amika amo; kaj amo, kiu kutimas esti miksita kun seksa deziro. Verŝajne ne estas ekvivalentaj specoj da malamo > amika malamo, familia malamo, seksa malamo... sed eble > malamika malamo, malfamilia malamo, malseksa malamo... ne, nur malamika malamo sencas...

Kiam mi legis vian mesaĝon, mi pensis 'Ne, malamo estas pli simpla ol la amo", sed mi ĵus plu pripensis kaj ekkomprenis, ke ne. Kiam oni malamas iun, oni ofte, sed ne ĉiam malbondeziras al tiu. Oni povas sin malami, kaj normale ne vere malbondezirus al si... tio ekvivalentas tuta manko de sinrespekto kaj volo ke ĉio pri si mem estu alia. Kaj ankaŭ ne povi elteni iun estas ia malamo, eĉ se oni ne malbondeziras al tiu. Malbondeziranta malamo estas, laŭ mia opinio, neakceptinda, sed mi konsentas, ke ni homoj iam sentas ĝin, ĉar ni ne perfektas.

Sindonemo kaj oferemo ja estas amo... sed oni ne nur devas ami, sed ankaŭ amati... aŭ amiĝi. Se oni sin donus al iu alia, kaj tio al la alia ne gravas, kaj la alia ne amas la unua, tiam la unua sin malbone sentus... do la amo ne estas io, kion oni povas simple trovi tute en si mem. La amo devas veni de ambaŭ flankoj por esti vera amo... krome ĝi estas bondeziro (kiu ja bonas ankaŭ) aŭ volo (kiu povas dolorigi ion, se ne redoniĝas).

Ĝisiĝu!
Ben

Hymake (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2008, 13:08:49

Idekii:Vere?  Mi ne sciis ke tio eblas.

Ĉiukaze, oni ne povas uzi Firefox-on ĉi tie.  Estas bedaŭrinda, ĉar mi ĉiam uzas ĝin kontraŭe.
Uhm... mi uzas Fajrovulpon ĉi tie o.o

ritarita (הצגת פרופיל) 8 בפברואר 2008, 13:38:55

mastro Jano:Pri amo
Mastro Jano, ne forgesu, ke infanoj ankaŭ uzas la lernu-paĝaron. Eble via foto ne taŭgas por ĉiuj uzantoj...

manu_fr (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2008, 13:08:10

Oni ĉiuj rimarkas en la vivo, ke amo estas konfuza vorto por paroli pri multaj sentoj malsamaj.
Kial ĉiam abundas demandoj kiel "kio estas amo ?"
Ĉar, de kiam oni ne ekzakte scias pri kio temas la demando, oni malfacile scipovas respondi al ĝi.

amo de naturo
amo de patrio
amo de dio
amo de patro/patrino
amo de koramik-in-o
amo de amikoj
amo seksa
...

Laŭ mi, esperanto havas ŝancon eksprimi la sencojn kun malsamaj vortoj, pli akurate ol naturaj lingvoj.
Esperantistoj bezonas pliriĉigi ĝin pri tiu temo, simple pro fakto ke ĝi estas artefarita lingvo, kaj de pli, lingvo de toleremo, de kompato inter homoj...fakte lingvo de Amo.
Ĉu mi eraras ?

Eble esperanto ne estas ankoraŭ riĉa pri tiu ĉi temo, pro fakto ke "Amo" ne estas ankoraŭ centra principo de la lingvo ?
rideto.gif

Nun, eble vi mem havus ideojn por krei novajn vortojn akuratajn pri amo ?
Aŭ, la neprecizo de la vorto amo ankoraŭ sufiĉas al vi ?

sal.gif

Emmanuel

Frankouche (הצגת פרופיל) 9 בפברואר 2008, 15:57:06

Nun, eble vi mem havus ideojn por krei novajn vortojn akuratajn pri amo ?
Hororo, vegeo, ja abomenas ! rideto.gif

- Precizi la amon same komputilaj variabloj ?

- Sekci la amon same kuracisto laŭ anatomia kurso ?

- Katalogi la amon, genre, spece same novaj bakterioj (Amanta unutagis, Kaptila ulojii okulumo.gif) ?

Lasu la dubon al ni (kaj al vi) !!

jchthys (הצגת פרופיל) 23 בספטמבר 2010, 17:11:05

Amo! sal.gif

לראש הדף