Missatges: 38
Llengua: Esperanto
StefKo (Mostra el perfil) 3 de maig de 2021 11.43.21
Kiel vi vokus por iuj donu al vi ekz. la akvon: ĉu „Akvon!” ĉu „Da akvo!”?
Unua maniero – per la akuzativo: „Akvon!”
PIV:
akuzativ/o Kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prep., esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en E. la funkcio, markata de la morfemo n: uzi la substantivon aŭ pronomon en ~oKlare. Sed la verbo povas esti diversa. Kiam oni uzas ian frazon sen ĉefverbo, la frazo fariĝas nepreciza. Kiel ekkompreni la voko? "Doni/Ne doni? Doni/Ne doni plue? Doni/Ne doni pli da akvon? Fermi la akvon"?
La dua – per la nominativo kun la prepozicio da: „Da akvo!”
PIV:
da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua:Kiel ni ekkomprenus la kriadon: „Da akvo! Da akvo!”? Certe ne: „Ne doni la akvon, Ne doni plue la akvon, Ne doni pli da akvo(?), Fermi la akvon”.
(...)La mezurvorto estas foje neesprimita: „ĉu ankoraŭ da kafo?”
Ĉu mi pravas?
Metsis (Mostra el perfil) 7 de maig de 2021 7.49.00
- Mi legas libron.
Ni parte havas partitivon (serĉo celita) en la formo de da-esprimo.
- Mi legas parton da libro.
Do mi kredas, ke oni vokas akvon laŭ la unua maniero:
- Akvon! Donu al mi akvon! Mi soifas!
StefKo (Mostra el perfil) 7 de maig de 2021 8.22.56
Jes. Sed en ordinara parolado homoj ofte uzas erojn de frazoj, ekz. kiam ili ekscitiĝas.
La ekzemplo: Patro iras kun infano. La infano iras tre malrapide, do la patro diras al ĝi: "Pli! Pli!" Eĉ la infano scias la intencon de la patro: "Iru pli rapide!".
Kibicoj krias al kuranta sportisto: "Pli! Pli!" kaj ne "Kuru pli rapide!". Ĉiu scias ke temas pri la kurado.
Metsis (Mostra el perfil) 8 de maig de 2021 17.05.04
- Akvon!
StefKo (Mostra el perfil) 8 de maig de 2021 20.01.16
Metsis:Vi pravas, sed ĉiuokaze mi kredas, ke oni vokasJes. Ĝi similas al la pola: Daj wody! Certe pro tio ĝi plaĉas al mi.ĉar ĝi estas pli simpla krii ol "da akvo!".
- Akvon!
amigueo (Mostra el perfil) 29 de maig de 2021 17.07.44
via ideo manksenti partitivon en esperanto,
estas produkema.
"Da mi komprenis da vian mesagxon.
Mi rekonas ke mi nur daatentis kaj ne plenatentis vian plenmesagxon, do mi rimarkis dakompreni vian mesagxon"
StefKo (Mostra el perfil) 30 de maig de 2021 21.40.32
Ĉar mi ne plene komprenas vian enskribon mi respondas dusence:
Mi komprenas nur iom da via mesaĝo.
Se vi pli „daatentos”, vi pli „dakomprenos”.
Serioze:
Mi ne havas manksenton de la partitivo en Esperanto, mi nur volis pridiskuti sencon de la prep. da klarigita per la vortoj en PIV:
da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua.kaze de frazo nekompleta, ekz. Da akvo! (Plena frazo: Donu pli da akvo!)
amigueo (Mostra el perfil) 3 de juny de 2021 22.36.54
DA implicas PLENOn kaj KVANTOn kaj ENHAVILOn kaj UNUOn.
plejsimple: 3 da pomoj.
normale: 3 boteloj da aux botelplenoj de vino.
da akvo: kvanto de akvo.
emocie:
da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!
boteloj daaj = boteloj plenaj
Metsis (Mostra el perfil) 18 de juny de 2021 7.06.32
amigueo:mia opinie,Ne, "da" ne montras plenon, kontraŭe. Se vi studos PMEG-on, vi ekscios, ke "da" montras parton kaj praktike rolas kiel rolmontrilo por la partitivo (*). Lasu min prezenti (uzante malĝustan Esperanton), kiel oni komprenas la malsimilecon inter la akuzativo kaj la partitivo en lingvoj, kiuj havas ambaŭ.
DA implicas PLENOn kaj KVANTOn kaj ENHAVILOn kaj UNUOn.
plejsimple: 3 da pomoj.
normale: 3 boteloj da aux botelplenoj de vino.
da akvo: kvanto de akvo.
emocie:
da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!
boteloj daaj = boteloj plenaj
- Mi trinkis akvon : estis iu difina kvanto da akvo, ekz. botelo, kaj mi eltrinkis tion
- Mi trinkis da akvo : estis iu nedifina kvanto da akvo, kaj mi trinkis iom da tio
Oni esprimas tiun malsimilecon uzante ĝustan Esperanton per
- Mi eltrinkis (la) akvon.
- Mi trinkis akvon.
*: Tiu da-partitivo limiĝas al kvantaj esprimoj, kvankam en kelkaj lingvoj oni uzas la partitivon ankaŭ por aliaj celoj.
amigueo (Mostra el perfil) 26 de juny de 2021 16.46.58
Metsis:Mi studis PMEG.amigueo:Ne, "da" ne montras plenon, kontraŭe. Se vi studos PMEG-on, vi ekscios, ke "da" montras parton kaj praktike rolas kiel rolmontrilo por la partitivo (*). Lasu min prezenti (uzante malĝustan Esperanton), kiel oni komprenas la malsimilecon inter la akuzativo kaj la partitivo en lingvoj, kiuj havas ambaŭ.
3 (da) pomoj.
3 boteloj da vino = 3 botelplenoj de vino.
da akvo = kvanto de akvo.
da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!
boteloj daaj = boteloj plenaj
Do temas pri tuta resp. parta objekto.
- Mi trinkis akvon : estis iu difina kvanto da akvo, ekz. botelo, kaj mi eltrinkis tion
- Mi trinkis da akvo : estis iu nedifina kvanto da akvo, kaj mi trinkis iom da tio
Oni esprimas tiun malsimilecon uzante ĝustan Esperanton per
Sed bedaŭrinde multaj homoj miksas tiujn kaj eĉ ne notas la malsimilecon.
- Mi eltrinkis (la) akvon.
- Mi trinkis akvon.
*: Tiu da-partitivo limiĝas al kvantaj esprimoj, kvankam en kelkaj lingvoj oni uzas la partitivon ankaŭ por aliaj celoj.
Mi ne kunsentas pri kelkaj punktoj:
3 botelojn vinon
havas 3 metrojn longon = longas 3 metrojn
la vino dauxas 3 botelojn = 3 boteloj daas vinon
havas vinon daux 3 boteloj = havas vinon 3 botelojn
longas daux 3 metroj = longas 3 metrojn
3metras longon = 3metras da longo