Al la enhavo

Difficulty learning participles/tenses

de CannedFrootloops, 2021-majo-06

Mesaĝoj: 13

Lingvo: English

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-24 16:41:17

nornen:
vilhelmobandito:Nun mi dubas:
La pordo estis fermata = Die Tür wurde geschlossen.

Ĉu ĝi estas ĝusta?
Unue, mi volas konstati, ke ĉiu traduko ĉiam estas interpreto kaj mensogo. Ne ekzistas rekta rilato unu-al-unu inter lingvoj.

Due, vi pravas.
La pordo estis fermata. = Die Tür wurde geschlossen. = La puerta estaba siendo cerrada. = Estaban cerrando la puerta.
La pordo estis fermita. = Die Tür war geschlossen. = Die Tür war zu. = La puerta estaba cerrada.

Ekz:
Teorie, la vendejo de mia najbaraĵo fermiĝas je la oka. Sed hieraŭ mi alvenis je la 7:45 kaj la pordo jam estis fermita.
Supuestamente, la tienda de mi barrio cierra a las ocho. Pero ayer llegué a las 7:45 y la puerta ya estaba cerrada.
(La fermado de la pordo okazis antaŭ mia alveno.)

Teorie, la vendejo de mia najbaraĵo fermiĝas je la oka. Sed hieraŭ mi alvenis je la 7:45 kaj la pordo jam estis fermata.
Supuestamente, la tienda de mi barrio cierra a las ocho. Pero ayer llegué a las 7:45 y ya estaban cerrando la puerta.
(La fermado de la pordo okazis dum mia alveno.)
Dankon! Ĝi estas tre interesa temo!

P.S.: Kiel vi estas gvatemala kaj parolas tiom bone la germana? Ĉu vi loĝas ankaŭ en germanio?

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-24 17:01:15

vilhelmobandito:Dankon! Ĝi estas tre interesa temo!

P.S.: Kiel vi estas gvatemala kaj parolas tiom bone la germana? Ĉu vi loĝas ankaŭ en germanio?
Nedankinde. "Entre dos tierras...", mi kreskis kaj en Germanio kaj en Gvatemalo, sed ekde la jaro 2010 mi loĝas daŭre en Gvatemalo kaj vizitis nur du fojojn Germanion. Ekde infano mi paroladas tri lingvojn: la germanan, la hispanan kaj la q'eqchi'an. Ich spreche Deutsch. Hablo español. Ninnaw li q'eqchi'.

vilhelmobandito (Montri la profilon) 2021-majo-24 18:06:37

nornen:
vilhelmobandito:Dankon! Ĝi estas tre interesa temo!

P.S.: Kiel vi estas gvatemala kaj parolas tiom bone la germana? Ĉu vi loĝas ankaŭ en germanio?
Nedankinde. "Entre dos tierras...", mi kreskis kaj en Germanio kaj en Gvatemalo, sed ekde la jaro 2010 mi loĝas daŭre en Gvatemalo kaj vizitis nur du fojojn Germanion. Ekde infano mi paroladas tri lingvojn: la germanan, la hispanan kaj la q'eqchi'an. Ich spreche Deutsch. Hablo español. Ninnaw li q'eqchi'.
... kaj nun vi parolas almenaŭ kvar lingvojn. Via esperanta nivelo estas tre bona! Ekde kiam vi parolas ĝin?

Ho! Malantaŭ ĉiu homo en ĉi tiu tero, estas multaj interesaj kaj diversaj vivhistorioj.

Reen al la supro