Til indholdet

Diferenco inter similaj sufiksoj

af vilhelmobandito, 6. maj 2021

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

vilhelmobandito (Vise profilen) 6. maj 2021 23.46.52

Saluton karaj geesperantisoj! Mi estas komencanta Esperanto-lernanto. Antaŭ ĉio, mi volas pardonpeti min, por la certe multaj eraroj en ĉi tiu teksto.

Mi ne komprenas la diferenco inter kelkaj similaj sufiksoj. Nome:

- Diferenco inter -ec kaj -ik

Kial oni diris eksemple komputiko, sed ne komputeco; poetiko, sed ne poetico; tiel kiel amikeco, sed ne amikiko?

- Diferenco inter -ist kaj -olog

Kial oni diris eksemple psikologo, sed ne psikisto; aŭ sociologo, sed ne sociisto, tiel kiel laboristo, sed ne laborologo?

Dankon!

Metsis (Vise profilen) 7. maj 2021 10.05.33

Mallonga respondo:

La vortoj kun sufiksoj de "-ec/" kaj "-ist/" estas veraj vortoj kun radiko kaj sufikso. Kontraŭe en la vortoj, kiuj finiĝas per "-ik" aŭ "-olog", temas pri ŝajnsufikso. Oni rigardu tiujn vortojn kiel komplete pruntitajn.

Longa respondo:

Same kiel la radikoj havas karakteron, ekz. "dom/" havas karakteron de substantivo, ankaŭ la sufiksoj havas siajn karakterojn, ekz. "-ec/" havas karakteron de substantivo. PMEG difinas la sufikson "-ec/" kiel "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". Kvankam la plejmulto de vortoj, al kiuj oni aldonis la sufikson "-ec", estas adjektivoj, ekz. "beleco", estas ankaŭ aliaj, precize via "amikeco". La ideo en tiu vorto estas, ke la vorto "amiko" oni kreis vorton, kiu montras "staton inter amikoj", do "amikeco".

Pravas, ke estas multaj substantivoj, kiuj finiĝas per "-iko". La kialo estas, ke oni pruntis multajn latinodevenaj(?) vortoj, kiuj hazarde finiĝis per tiu sufikso. Alivorte oni ne rigardu vorton kiel "komputiko" kiel kunmetaĵon de "komputi" kaj "-iko" sed kiel memstaran vorton "komputiko".

Estas kelkaj, kiuj konsideras, ke "-ik" estas vera sufikso, sed kiel PMEG klarigas, tio kaŭzas problemojn. Ĉi tial estas pli bone, se oni rigardas "-ik" nur kiel ŝajnsufikso.

Ekzistas la oficiala substantiveca sufikso "-ist/", kiu montras "personon, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)", ekz. "laboristo". Ekzistas ankaŭ neoficiala sufikso "-ologi/", kiun oni uzas por sciencoj kaj fakoj: "psikologio, sociologio". Sed kiel PMEG konstatas, oni uzas tiun sufikson preskaŭ nur, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiun finiĝas per "-ologi". En internacia uzo estas ankaŭ vortoj, kiuj finiĝas per "-olog" kaj kiuj montras specialiston ene de la responda fako: "psikologo, sociologo". Se oni estus tute logika, oni uzus formon "psikologiisto", t.e. "psikologio" + la oficiala sufikso "-isto", sed pro la longeco kaj duobla i oni preferas la internacie konatan formon "psikologo".

vilhelmobandito (Vise profilen) 7. maj 2021 15.38.15

Multan Dankon Metsis! Dankon por preni la tempo por respondi tiom bone mian demandon. Mi jam komprenas ĝin! ridego.gif

Metsis:Mallonga respondo:

La vortoj kun sufiksoj de "-ec/" kaj "-ist/" estas veraj vortoj kun radikalo kaj sufikso. Kontraŭe en la vortoj, kiuj finiĝas per "-ik" aŭ "-olog", temas pri ŝajnsufikso. Oni rigardu tiujn vortojn kiel komplete pruntitajn.

Longa respondo:

Same kiel la radikoj havas karakteron, ekz. "dom/" havas karakteron de substantivo, ankaŭ la sufiksoj havas siajn karakterojn, ekz. "-ec/" havas karakteron de substantivo. PMEG difinas la sufikson "-ec/" kiel "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". Kvankam la plejmulto de vortoj, al kiuj oni aldonis la sufikson "-ec", estas adjektivoj, ekz. "beleco", estas ankaŭ aliaj, precize via "amikeco". La ideo en tiu vorto estas, ke la vorto "amiko" oni kreis vorton, kiu montras "staton inter amikoj", do "amikeco".

Pravas, ke estas multaj substantivoj, kiuj finiĝas per "-iko". La kialo estas, ke oni pruntis multajn latinodevenaj(?) vortoj, kiuj hazarde finiĝis per tiu sufikso. Alivorte oni ne rigardu vorton kiel "komputiko" kiel kunmetaĵon de "komputi" kaj "-iko" sed kiel memstaran vorton "komputiko".

Estas kelkaj, kiuj konsideras, ke "-ik" estas vera sufikso, sed kiel PMEG klarigas, tio kaŭzas problemojn. Ĉi tial estas pli bone, se oni rigardas "-ik" nur kiel ŝajnsufikso.

Ekzistas la oficiala substantiveca sufikso "-ist/", kiu montras "personon, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)", ekz. "laboristo". Ekzistas ankaŭ neoficiala sufikso "-ologi/", kiun oni uzas por sciencoj kaj fakoj: "psikologio, sociologio". Sed kiel PMEG konstatas, oni uzas tiun sufikson preskaŭ nur, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiun finiĝas per "-ologi". En internacia uzo estas ankaŭ vortoj, kiuj finiĝas per "-olog" kaj kiuj montras specialiston ene de la responda fako: "psikologo, sociologo". Se oni estus tute logika, oni uzus formon "psikologiisto", t.e. "psikologio" + la oficiala sufikso "-isto", sed pro la longeco kaj duobla i oni preferas la internacie konatan formon "psikologo".

Tilbage til start