前往目錄

Enigmo: ne estas novaĝo

貼文者: Miland, 2008年10月4日

訊息: 10

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2008年10月4日上午8:55:54

Al du amikoj, Mazi kaj Mazo, donas tria amiko, Zam, ĉi tiun enigmon:

'Jen folio el ĵurnalo. Ambaŭ vi staru sur ĝi por ke vi ne tuŝos unu la alian!'

Kutime, se ili estus zorgaj, ja eblus fari tion. Tamen Zam ankaŭ diras, 'Vi devas certi ke vi ne tuŝos unu la alian, eĉ akcidente!'

Kion la amikoj faros?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Rogir (顯示個人資料) 2008年10月6日下午7:36:22

Ŝiru la folion kaj staru sur duonojn de ĝi.

Miland (顯示個人資料) 2008年10月6日下午9:33:06

La problemo estas ke, ŝirita folio ne plu estas la folio mem sed du pecoj!

Tamen, bona ideo. Provu denove!

Filu (顯示個人資料) 2008年10月6日下午10:43:49

Vintrovestaĵegojn ili surmetu: botojn, parkaon, koltukon, gantoj,...

galvis (顯示個人資料) 2008年10月6日下午11:53:18

---Unue, Mazi ekstaras sur folion, sekve foriras. Poste, Mazo faras same.

Miland (顯示個人資料) 2008年10月7日上午10:02:19

Filu:Vintrovestaĵegojn ili surmetu: botojn, parkaon, koltukon, gantoj,...
Ne malbona ideo, tamen kun tiom da vestoj, mi demandas min ĉu restos spaco por ili!
(Ankaŭ restas la problemo ĉu la plimulto opinius ke eblas 'tuŝi' alian, surportante ganton - mi suspektas ke jes.)

Miland (顯示個人資料) 2008年10月7日上午10:04:17

galvis:---Unue, Mazi ekstaras sur folion, sekve foriras. Poste, Mazo faras same.
La problemo estas ke je iu ajn tempo, ambaŭ ne staras sur la folio. Provu denove!

avallach (顯示個人資料) 2008年10月7日上午10:42:48

Ili povos meti la folion sub pordo kaj stari sur aliaj flankoj de folio. Ili ankaŭ povos teni anson, por ke ne fali.

Miland (顯示個人資料) 2008年10月7日下午1:05:43

avallach:Ili povos meti la folion sub pordo..
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Filu (顯示個人資料) 2008年10月7日下午2:47:30

Miland:
Filu:Vintrovestaĵegojn ili surmetu: botojn, parkaon, koltukon, gantoj,...
Ne malbona ideo, tamen kun tiom da vestoj, mi demandas min ĉu restos spaco por ili!
(Ankaŭ restas la problemo ĉu la plimulto opinius ke eblas 'tuŝi' alian, surportante ganton - mi suspektas ke jes.)
Jes! Vi pravas! Advokato certe gajnus se li estus akuzanta viron pri nedezirita 'mamtuŝo' al virino, eĉ se kiam okazis la mamtuŝo la virino ja ne estis montranta sian bruston kaj eĉ se la manojn de l' viro vestis gantoj. lango.gif

回到上端