Hozzászólások: 42
Nyelv: Esperanto
horsto (Profil megtekintése) 2008. november 7. 20:16:56
Rohan: ke ĝi venku indiferencon kaj konomankon!Saluton Rohan,
via mesaĝo tre plaĉis al mi, kaj laŭ la enhavo kaj laŭ la lingva stilo. Sed unu skriberaro de vi amuzis min: la vortaro de Lernu! tradukis la vorton "indiferenco" kiel "ina diferenco". Mi scias, vi volis skribi "indiferenteco".
trojo (Profil megtekintése) 2008. november 7. 22:04:19
Kaj se tolere interkomuniki malsukcesos, almenaŭ ni scipovos insulti kaj malbeni tiel, ke ni povos esti komprenitaj.
Rohan (Profil megtekintése) 2008. november 8. 5:50:49
horsto:Mi scias, vi volis skribi "indiferenteco".Jes, vi pravas pri la skriberaro. Mi redaktis mian antaŭan mesaĝon laŭe.
Kaj mi ĝojas, ke mia mesaĝo plaĉis al vi. Mi mem tre miris, kiam mi legis ĉiujn mesaĝojn, kiuj antaŭis la mian. Tre elokventajn vortojn ili enhavis! Ĝuste tiam mi decidis, ke mi devas restigi la maturecon kaj lingvonivelon jam esprimitajn en la aliaj mesaĝoj. Espere mi sukcesis.
Miland (Profil megtekintése) 2008. november 8. 11:53:13
Rohan: mi iel sentas min iom pli korproksima al ajna preteriranto, kiam mi ektrovas, ke li kaj mi havas la saman denaskan lingvon ..Bona parolado! Evidente lingvo temas pri tuta kulturo. Per "almenaŭa", ĉu vi volis diri "minimuma"?
Mi celas diri, ke la baza kaj almenaŭa valoro de internacia lingvo estas ke homoj, kiuj antaŭe ignoris unu la alian simple pro lingvaj bariloj, povas amikiĝi per ĝi..
Pli serioza demando: preskaŭ ĉiuj parolantoj de Esperanto ne estas denaskaj, do kion vi opinias pri la nivelo de korproksimeco, al kiu ili povus atingi?
danielcg (Profil megtekintése) 2008. november 8. 13:12:04
Rilate al via demando pri korproksimeco de esperantistoj, mi kredas ke ĝenerale oni sentas fortan korproksimecon al aliaj parolantoj de la internacia lingvo, eĉ se aliaj opinioj estas malsmaj aŭ eĉ tute malaj, ekzemple rilate al religio, politiko, ktp. Iel oni antaŭsupozas (ĝenerale prave) ke esperantistoj estas homoj de bona volo.
Via,
Daniel
Miland:Rohan: mi iel sentas min iom pli korproksima al ajna preteriranto, kiam mi ektrovas, ke li kaj mi havas la saman denaskan lingvon ..Bona parolado! Evidente lingvo temas pri tuta kulturo. Per "almenaŭa", ĉu vi volis diri "minimuma"?
Mi celas diri, ke la baza kaj almenaŭa valoro de internacia lingvo estas ke homoj, kiuj antaŭe ignoris unu la alian simple pro lingvaj bariloj, povas amikiĝi per ĝi..
Pli serioza demando: preskaŭ ĉiuj parolantoj de Esperanto ne estas denaskaj, do kion vi opinias pri la nivelo de korproksimeco, al kiu ili povus atingi?
Miland (Profil megtekintése) 2008. november 8. 13:38:26
danielcg:Mi neniam antaŭe vidis la vorton "almenaŭa"..Ankaŭ mi neniam vidis "almenaŭa", eĉ ne en la PIV. Nek en la PMEG.
Miaopinie, almenaŭ signifas "minimume", do la vorto funkcias kiel adverbo sen la fino e, t.e. adverbo el kiu oni ne povas apartigi radikon kiel minimum'.
danielcg: ĝi ŝatis al mi..Ĉu per "ŝatis" vi volis diri "plaĉis"? Oni povas ŝati ion, sed ne male, ĉar ŝati estas ago de persono. Aliflanke, eblas ke io plaĉas al iu.
Mi konsentas pri la alia, pli grava, demando. Esperantistoj estas volantaj lernantoj, do ili havas afinecon, kiu devenas el la komuna intereso. Tiu intereso kutime enhavas la internajn idealojn de la movado.
Amike
Miland
danielcg (Profil megtekintése) 2008. november 8. 15:50:52
Esperantaj vortaroj malsimilas al nacilingvaj en tio, ke ili ne enhavas ĉiujn vortojn el ĉiu vortofamilio, danke al la regula vortfarado de Esperanto.
Tial, estas permesate adjektivigi ian ajn vorton (eĉ afiksoj) per simpla aldono de la litero a. "Almenaŭa" estas regule konstruita kaj ĝian signifon oni povas facile kompreni, do ne estas necese, ke ĝi troviĝu en la vortaro.
Via,
Daniel
Miland:danielcg:Mi neniam antaŭe vidis la vorton "almenaŭa"..Ankaŭ mi neniam vidis "almenaŭa", eĉ ne en la PIV. Nek en la PMEG.
Miaopinie, almenaŭ signifas "minimume", do la vorto funkcias kiel adverbo sen la fino e, t.e. adverbo el kiu oni ne povas apartigi radikon kiel minimum'.
danielcg: ĝi ŝatis al mi..Ĉu per "ŝatis" vi volis diri "plaĉis"? Oni povas ŝati ion, sed ne male, ĉar ŝati estas ago de persono. Aliflanke, eblas ke io plaĉas al iu.
Mi konsentas pri la alia, pli grava, demando. Esperantistoj estas volantaj lernantoj, do ili havas afinecon, kiu devenas el la komuna intereso. Tiu intereso kutime enhavas la internajn idealojn de la movado.
Amike
Miland
Rohan (Profil megtekintése) 2008. november 8. 17:15:01
Antaŭ ol respondi al la demando de Miland, mi deziras pliekspliki ion, kion mi jam menciis: Mi povas komuniki kun preskaŭ ĉiu persono sur la strato, pere de la hinda lingvo (kiu ne estas mia denaska lingvo, kaj kiu estas instruata en praktike ĉiu lernejo), sed se iu ankaŭ parolas la maratan (mia denaska lingvo), li iel fariĝas 'speciala' por mi, ĉar la marata (memkompreneble) estas pli grava al mi ol la hinda aŭ la angla; ia fundamenta ligo formiĝas inter ni. Do, la korproksimo sentiĝas ne nur pro la fakto ke la marata estas mia denaska lingvo, sed ankaŭ pro la fakto ke ĝi estas aparte grava al mi.
Kiel Miland diris, Esperanto havas malmultajn denaskulojn, do evidente, plej multe da Esperanto-parolantoj lernis la lingvon memstudinte ĝin; kaj tiuj peno, interesiĝo, kaj volo ligas ĉiujn Esperantujanojn, kaj tiuj faras la lingvon grava por ni ĉiuj. Do, ĝuste pro tiu graveco, aliaj Esperantistoj estas iamaniere aparte specialaj por mi, kvankam Esperanto estas la denaska lingvo de nek mi, nek la alia persono.
eurimaco (Profil megtekintése) 2008. november 8. 18:15:02
Esperanto estas vere la lingvo povanta komplezi al ni senprobleme. Kaj, ĉial, kiel esperantistoj kiuj ni estas ni devas kaj devos multe labori por la ekspansio de Esperanto en nia Planedo.
Sincere al ĉiuj, eurimaco
Miland (Profil megtekintése) 2008. november 8. 19:49:19
danielcg:estas permesate adjektivigi ian ajn vorton (eĉ afiksoj) per simpla aldono de la litero a.Ni ne povas aldoni “a” al plena verbo kiel “skribi”, formante “skribia”. Eblas nur adjektivigi radikojn. Tial ni ne povas adjektivigi adverbojn kiel adverboj, sed nur la radikoj el kiuj ili devenas. Ekzemple ni ne povas fari “minimume-a” de “minimume”. Sed “almenaŭ” funkcias precize kiel la adverbo “minimume”. Ne estas radiko el kiu “almenaŭ” devenas kiu signifas “minimumo”. Tial, miaopinie, “almenaŭ-a” ne ĝustas.