Tutmonda krizo
fra piotrek92,2008 10 6
Meldinger: 33
Språk: Esperanto
piotrek92 (Å vise profilen) 2008 10 6 17:17:12
Rusa -19%
Usona -4%
Pola -6%
Angla -7%
Prezo de nafto 90$ (memorante ke ne antaŭlonge estis 130$)
Kiam mi timas? Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.
Skribu viajn opiniojn.
Frankouche (Å vise profilen) 2008 10 6 17:36:31
piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?
alfred14 (Å vise profilen) 2008 10 6 18:28:43
la mondaj krizoj estas ĉiam malbona por la demokratio kaj la libereco
EL_NEBULOSO (Å vise profilen) 2008 10 8 10:23:01
Kelkaj homoj gajnis multegan monon sed nuntempe kelkaj (aliaj?) investuloj devas/devos pagi!
Geraldo
Miland (Å vise profilen) 2008 10 8 13:01:18
piotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!
avallach (Å vise profilen) 2008 10 8 16:14:33
Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2008 10 8 16:26:48
Ni devas saĝiĝi!
Kaj en futuro esti pli bone preparitaj.
alfred14 (Å vise profilen) 2008 10 8 18:00:57
Miland:sed neniu volas pagipiotrek92:Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.Eble, sed mi esperas ke, pro la agoj de diversaj registaroj, la situacio ne malboniĝos tiom ke aĉaj ideologoj aŭ ŝovinismoj reviviĝos. Estu esperanto!
Trold (Å vise profilen) 2008 10 10 08:07:34
piteredfan (Å vise profilen) 2008 10 18 00:53:45
Frankouche:Hitler regpoviĝis en 1933. La Usona Dawesplano por malbankrotigi Germanion alvenis tro malfrue.piotrek92:Ĉar sama krizo en 30-aj jaroj starigis Hitler-n, Mussolini-n. Monda krizo estas bona tempo por maldemokratio.Hmmm, Mussolini diktatoris ekde 1922, ĉu ne?
Kio nun? En Aŭstrio ekstreme dekstraj partioj gajnis multegajn voĉdonojn. Aliflanke, en orienta Germanio (eks Germana Demokrata Respubliko) plimulto, laŭ sondaĵo de opinio, favoras socialismon. Mi ne opinias ke ili signifas stalineman diktatorecon, kvankam, ĉar mi ne scias la germanan lingvon, mi devis fidi al anglalingvaj fontoj.
Ni vivas dum interesaj tempoj!