Į turinį

Esperanton povas venki premio Google

Tarducci, 2008 m. spalis 8 d.

Žinutės: 6

Kalba: Esperanto

Tarducci (Rodyti profilį) 2008 m. spalis 8 d. 18:11:24

Se vi metas en vian nacian lingvon en la "fenestreton" de www.google. (almeti vian landan kodon)"La 10 plejn bonajn ideojn por plibonigi la mondo" estas legebla la kondicharon por partopreni al la premio Google. Indas, endas, proponi Esperanton kiel bona ideo. Estas 10 milionoj de dolaroj al la 10 plej bonaj ideoj. Atentu finos la 20.10.08.

Tarducci (Rodyti profilį) 2008 m. spalis 9 d. 06:33:59

Novico Dektri:Brile! Ĉu oni rajtas proponi la saman ideon amase (t.e., ĉu pluraj esperantistoj povus proponi la saman projekton sen riski ion)? Kiel individuo, mi ne havas sufiĉan aŭtoritaton proponi "Esperanton" kiel potiencialan solvon al monda problemo- tamen se iu eminentulo inter esperantistoj farus, eble ni tiamaniere allogus pli da atento de la tralegistoj ĉe Google.

Benjameno
Benjameno: Vi tute pravas, sed ankau vi rajtas sendi la proponon. Chiu homo rajtas ghuu la belecon de la Esperanta lingvo. Google donas nin la okazo.

Rogir (Rodyti profilį) 2008 m. spalis 9 d. 19:17:23

Esperanto estas nenies kaj ĉies lingvo. La mirinda Zamenhof neniam uzis sian intelektan posedan rajton.

Tial ni ĉiuj povas uzi lian ideon, kaj ju pli proponos esperanton, des pli verŝajne ke Google traktos ĝin serioze.

horsto (Rodyti profilį) 2008 m. spalis 9 d. 19:55:18

Rogir:Esperanto estas nenies kaj ĉies lingvo. La mirinda Zamenhof neniam uzis sian intelektan posedan rajton.
Li ne nur ne uzis sian intelektan posedan rajton, li eĉ konscie rezignis ciujn rajtojn pri la lingvo. Mirigas min ke li jam tiutempe pensis pri tiaj aferoj.

josell (Rodyti profilį) 2008 m. spalis 9 d. 23:37:35

Mi jam proponis internacian lingvon. Tamen, mi ja rekomendis ĉefe Esperanton en tiu ideo, sed ne kiel la nura internacia lingvo selektebla.

Tarducci (Rodyti profilį) 2008 m. lapkritis 9 d. 17:59:05

josell:Mi jam proponis internacian lingvon. Tamen, mi ja rekomendis ĉefe Esperanton en tiu ideo, sed ne kiel la nura internacia lingvo selektebla.
Josell: Brave ! Se jam prezentis E-on kiel kandidato.

Atgal į pradžią