Al la enhavo

Imaga fabelo : ĉu internacia lingvo havu regionajn dialektojn?

de Miland, 2008-oktobro-10

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-novembro-13 07:17:29

danielcg:
"Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime."
Jes verŝajne Esperanto estas dia donaco.

Ĉu vi scias, kion mi ne povas kompreni? Mi ne komprenas kial multaj personoj ne povas|volas kredi je dio.

Mi kredas je unu dio en la tuta mondo - nur malsamaj kulturoj malsame interpretas diajn donacojn. Mi neniam damandus "kiu dio?" -

Eksistas nur unu dio.
---------------------------------------

Nun pri la temo:

Ankaŭ mi pensas ke Esperanto havos dialektojn. Mi pensas dialektoj estas grava afero . En germanujo ni havas multajn dialektojn, svabia, bavaria ktp. Kun dialektoj ni povas diveni la deveno de parolantoj.

Ni havos unu lingvo kun multaj dialektoj - sed nur kiam ni multe parolas (ankaŭ en la domo kun la edzino) kaj uzas la lingvon. Kiam ni ne parolas ni nur uzas la fundamentajn regulojn kiel skribita en la lernlibroj.

Kion vi pensas?

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-novembro-13 13:52:08

danielcg:
"Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime."
La kampo de aplikado por tia lingvo ŝajnas al mi tro limigita. sal.gif

Alf

Martinbr (Montri la profilon) 2008-novembro-13 14:17:14

jan aleksan:La lingvo jam evoluis! vidu tie

Ni devas esti atentema pri tio. La internacia lingvo ne devas malfaciligi dum la tempo, kaj inter landoj.
Verŝajne neniu estas kontraŭ la evoluo de Esperanto. Evoluo estas dezirinda, sed la ekeston de dialektoj oni devas eviti, ĉar ĝi malebligus internacian interkomprenon per Esperanto.

Salutas
Martin

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 20:27:00

Ni havos unu lingvo kun multaj dialektoj - sed nur kiam ni multe parolas (ankaŭ en la domo kun la edzino) kaj uzas la lingvon. Kiam ni ne parolas ni nur uzas la fundamentajn regulojn kiel skribita en la lernlibroj.
Ĉu vi volas ekstermi ĉiujn naciajn lingvojn? Pri tio mi tute ne konsentas.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-decembro-05 12:26:44

Rogir:
Ĉu vi volas ekstermi ĉiujn naciajn lingvojn? Pri tio mi tute ne konsentas.
Ne - mi neniam volas ekstermi la nacian lingvon. Mi nur pensas ke oni praktigas Esperanton ankaŭ en la domo (unu tago en la samajno), en Esperanto kursoj ktp. la lingvo evoluos - kaj ankaŭ dialektoj aperos.

Por mi dialektoj en germanujo estas bone kompreneblaj - kaj mi pensas ankaŭ en Esperantujo dialektoj estos kompreneblaj.

Rohan (Montri la profilon) 2008-decembro-05 13:12:24

FrankoVoglero:Ĉu vi scias, kion mi ne povas kompreni? Mi ne komprenas kial multaj personoj ne povas|volas kredi je dio.
Mi supozas, ke tiaj homoj mire pensas pri vi: "Kiel li povas/Kial li volas ja kredi je Dio???" ridulo.gif

FrankoVoglero:Mi kredas je unu dio en la tuta mondo - nur malsamaj kulturoj malsame interpretas diajn donacojn. Mi neniam damandus "kiu dio?" -

Eksistas nur unu dio.
Povas ekzisti multaj dioj. Kompreneble, tiukaze, iuj ne nomus tiujn estaĵojn "dioj", ĉar laŭ la 'difinoj' troveblaj en iliaj sanktaj libroj, Dio estas La Unu. Sed se la plej altaj 'estaĵoj' en la universo estus egalaj laŭpotence, oni ne havus unu reganton de la universo: oni havus multajn, kiuj dividus la taskon de regado inter ili. Tiukaze, aŭ ne ekzistus 'Dio' en la universo, aŭ ekzistus multaj. Ĉi tio povas esti alternativo al la biblia vidpunkto, ĉu ne?

Ĉi tiuj ne estas miaj propraj kredaĵoj. Sed, mi agnoskas, ke miaj kredaĵoj baziĝas nur sur fido. Kaj fido varias de homo al homo. "Dio ne ekzistas" estas memkomprenebla al unuj, kaj tuta malveraĵo al aliaj. Sed eĉ tiuj aliuloj, ideale, respektu la rajton de homoj diri tion kaj kredi je tio.

Kiel oni diris:
"Mi malaprobas tion, kion vi diras, sed mi defendos, ĝis mia morto, vian rajton diri tion."

Rohan (Montri la profilon) 2008-decembro-05 13:33:32

Revenante al la fadena temo: internacia lingvo ne havu dialektojn, laŭ mi.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-05 13:45:09

Ĉu ĉi tie estas forumo de teologoj? Ĉu ne? Nu, pri lingvoj.

Ĉu vi certe scias, ke Esperanto estas unua simila projekto?
Ekzemple, vivis iam antikva Zamenhofo. Jen, kreis ĝi, ni diru, Japanan lingvon (kial vi scias, ke ĝi ne estas artefarita?) Tiuj antikvaj esperantistoj-japanistoj decidis loĝiĝi en insulo, ĉar ili estis ja samideanoj, kaj aliuj homoj bedaŭrinde ne komprenis iliajn ideojn. Nuntempe ni havas modernan Japanion... sal.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-05 15:12:46

Ĉu estas tial ke la Japana lingvo havas tiom da ĝentilajn formojn? Ĉar ili ĉiuj estas ĝentilegaj kaj idealistaj? lango.gif

josell (Montri la profilon) 2008-decembro-06 20:39:39

Mi pensas ke tiu ĉi temo nek decas nek volas esti religia, sed doni kaj esti ekzemplo aŭ simbolon de aliaĵo, ĉu ne?

Reen al la supro