araba alfabeto por esperantistoj
글쓴이: juangarciadelrio, 2021년 5월 27일
글: 9
언어: Esperanto
juangarciadelrio (프로필 보기) 2021년 5월 27일 오후 5:20:47
https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfab...
juangarciadelrio (프로필 보기) 2021년 5월 27일 오후 5:22:19
amigueo (프로필 보기) 2021년 5월 29일 오전 8:31:55
Altebrilas (프로필 보기) 2021년 5월 29일 오후 1:43:54
Pri la diversformaj literoj -laŭ pozicioj- ĉu tio ne estas simila al desegno de latinaj literoj far la kaligrafiistoj, kiuj aldonas vostegoj al la majuskloj aŭ finaj literoj? Ŝajnas, ke en la araba, tiuj ornamaĵoj estas laŭnormaj, dum en la latina ili dependas de la skribista imago.
juangarciadelrio (프로필 보기) 2021년 5월 29일 오후 7:05:48
Altebrilas:Interesa kurseto.Jes, vi pravas. En la araba alfabeto tio okazas laŭnorme. Tamen, direndas ke arabaj kaligrafiistoj tre ofte- kaj kutime nur pro ornamaj celoj- kreas novajn formojn por literoj. Eĉ arablingvanoj tre ofte ne kapablas legi tiajn tro-ornamajn literojn. Same okazas al ni, okcidentanoj, kiam oni provas legi mezepokajn tekstojn aŭ literojn. Oni devas malkovri aŭ deĉifri kio estas skribita.
Pri la diversformaj literoj -laŭ pozicioj- ĉu tio ne estas simila al desegno de latinaj literoj far la kaligrafiistoj, kiuj aldonas vostegoj al la majuskloj aŭ finaj literoj? Ŝajnas, ke en la araba, tiuj ornamaĵoj estas laŭnormaj, dum en la latina ili dependas de la skribista imago.
Altebrilas (프로필 보기) 2021년 5월 30일 오후 9:35:51
Alia demando, kiu tiklas mian scivolemon: Kial la arabaj literoj preskaŭ ĉiam estas ligitaj? Ĉu ne ekzistas (por krucvortoj, reklamo, presado, skrablo, ktp. ) kazoj kie tiuj literoj estas izolitaj? La latina havas ambaŭ sistemojn, kaj majusklojn , do almenaŭ 104 diversaj formoj por literoj, sen kalkuli la diakritikaĵojn.
Kiel funkcias skribmaŝinoj aŭ pli ekzakte, kiel ili funkciis, kiam komputiloj ne ekzistis??
juangarciadelrio (프로필 보기) 2021년 5월 31일 오전 7:55:43
Altebrilas:Dankon pri via respondo.Saluton denove. Unue, mi devas diri, ke miaj scioj pri la araba lingvo estas tre bazaj. Mi memlernis ĝin antaŭ multaj jaroj kaj nur havas kelkajn bazajn metodojn kaj etajn vortarojn en mia domo. Certe, mi havas du amikojn kiuj estas veraj fakuloj, kaj al kiuj mi kelkfoje demandis/as. Sed ja la fakulo ne estas mi mem!
Alia demando, kiu tiklas mian scivolemon: Kial la arabaj literoj preskaŭ ĉiam estas ligitaj? Ĉu ne ekzistas (por krucvortoj, reklamo, presado, skrablo, ktp. ) kazoj kie tiuj literoj estas izolitaj? La latina havas ambaŭ sistemojn, kaj majusklojn , do almenaŭ 104 diversaj formoj por literoj, sen kalkuli la diakritikaĵojn.
Kiel funkcias skribmaŝinoj aŭ pli ekzakte, kiel ili funkciis, kiam komputiloj ne ekzistis??
Ĉiukaze, jen la respondo al viaj demandoj:
- Kiel jam dirite, ĉiu araba litero havas 4 formojn : komenca, meza, fina kaj izola. Do, por krucvortoj, skrablo ktp, oni uzas la izolajn formojn.
- Pri la antikvaj skribmaŝinoj, mi nur vidis unu tian antaŭ multaj jaroj (ĉe unu miaj “fakulaj amikoj”). Danke al tio, ke ne ekzistas distingo majusklaj/minusklaj estas sufiĉajn klavojn por enmeti ĉiujn literajn formojn. Tiel, premante sur nia “por majusklan klavon” oni atingas multajn komencajn, mezajn kaj finajn literojn.
- Pri la demando “kial la arabaj literoj devas esti ligitaj por skribi tekstojn?”: mi ne scias. La origino estas por mi tute nekonata. Ja la hebrea alfabeto havas kelkajn finajn literojn (sed ne mezaj, ktp). Kaj ligado ne nepras. Do, pli bone, mi demandos tion al miaj amikoj...)
Mi ne scias kiamaniere aldoni bildojn en ĉi tiu komentejo. Se vi donas al mi vian retpoŝtadreson, mi povos sendi al vi bildojn pri arablingvaj krucvortoj, skribmaŝinoj, ktp. (Kvankam vi mem povus trovi ilin inter-rete, mi povus iom helpi)
juangarciadelrio (프로필 보기) 2021년 6월 1일 오후 7:07:43
呼格吉勒图 (프로필 보기) 2022년 7월 16일 오전 12:10:52
juangarciadelrio:Kaj jen la sesa leciono (antaŭlasta): https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfab...Kore dankon al vi. Mi ĉiam volis lerni la araban alfabeton, nur pro interesiĝo pri skribsistemon tutmonde. Mi provis lerni la tibetan skribsistemon kaj la tradicia mongola skribsistemon, kaj provis elparoli tiujn silabojn kaj vortojn antaŭ longe (bedaŭrinde, mi forgesis plejparte pro la flugo de longa tempo) . Sed mi volis lerni la araban alfabeton, ĉar krom la araba lingvo, ankaŭ la ujgura lingvo, la persa lingvo, la kazakstana lingvo en Ĉinio, ktp, estas skribata per la alfabeto, aŭ la "persigita" araba alfabeto. Do mi ŝatus provi !
Dankon denove !