შეტყობინებები: 10
ენა: Esperanto
Syllten (მომხმარებლის პროფილი) 6 ოქტომბერი, 2006 04:02:37
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
--
Se ŝi malgraŭ ĉio povus ami min
Se mi malgraŭ ĉiu povus senti ĝoj'
Tiam, mia mondo estus pli bona
Tiam, mia koro estus kuracita
Sed nun miaj feliĉoj estas neniom
Kaj nur espero mia havas viv'
retpaĝo
--
Ĉiam estu kuraĝa!
Nbomb3 (მომხმარებლის პროფილი) 6 ოქტომბერი, 2006 15:32:30
Ankaŭ, la ritmo eble plibonus kun la fina lineo "Kaj nur espero mia havas viv'", en loko de "Kaj nur mia espero havas viv'".
Mi ege ŝatas vian poemon, amiko!
Kion pensas vi?
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Pacon,
Nejt
Syllten (მომხმარებლის პროფილი) 6 ოქტომბერი, 2006 15:49:07
Nbomb3:Bonege. Ĝi plaĉas al mi. Sed, mi dirus "povus" en loko de "povu"...Jes!
Mi intencis -us. Mi redaktas nun.
Nbomb3:Ankaŭ, la ritmo eble plibonus kun la fina lineo "Kaj nur espero mia havas viv'", en loko de "Kaj nur mia espero havas viv'".Mi konsentas kaj redaktas.
Nbomb3:Dankon!
Mi ege ŝatas vian poemon, amiko!
taneli (მომხმარებლის პროფილი) 7 ოქტომბერი, 2006 15:32:15
Syllten:Ĉu vere "ĉiu" (=ĉiu homo) aŭ "ĉio"?
Se mi malgraŭ ĉiu povus senti ĝoj'
Cetere ne forgesu la akuzativo! La senelizia formo de "ĝoj'" estas "ĝojo", sed la ĝusta formo estus "ĝojon". Se vi volas elizii pro ritmo, vi devas elpensi novan esprimon. Ĉu eble jene?
Se min malgraŭ ĉiu povus trafi ĝoj'
Syllten:Refoje la sama. La saman ritmon havus ekzemple
Kaj nur espero mia havas viv'
Kaj nur espero vivas en la kor'
Plaĉas al mi la poemo, sed laŭ mi poeto nur streĉu la gramatikon, ne rekte malobeu ĝin.
Amike,
Taneli
Syllten (მომხმარებლის პროფილი) 8 ოქტომბერი, 2006 06:51:53
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
taneli:Mi intencis "ĉiu". (ĉiu homo)Syllten:Ĉu vere "ĉiu" (=ĉiu homo) aŭ "ĉio"?
Se mi malgraŭ ĉiu povus senti ĝoj'
taneli:Cetere ne forgesu la akuzativo! La senelizia formo de "ĝoj'" estas "ĝojo", sed la ĝusta formo estus "ĝojon". Se vi volas elizii pro ritmo, vi devas elpensi novan esprimon.Uzi la akuzativon korekte estas tre malfacile.
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
taneli:Ĉu eble jene?Viajn sugestojn tre prudente sonas. Sed probable mi devas repoemi la tutan poemon.
Se min malgraŭ ĉiu povus trafi ĝoj'
Syllten:Refoje la sama. La saman ritmon havus ekzemple
Kaj nur espero mia havas viv'
Kaj nur espero vivas en la kor'
Plaĉas al mi la poemo, sed laŭ mi poeto nur streĉu la gramatikon, ne rekte malobeu ĝin.
Amike,
Taneli
Ankaraŭfoje, multajn dankojn!
Nbomb3 (მომხმარებლის პროფილი) 8 ნოემბერი, 2006 22:58:15
Ho! Mi ĵus memoras: mi tradukis poemon al la esperanta, el la germana, per helpo de la angla versio. La poemon skribis Johanne Wolfgang von Goethe. Mi ne scias la nomon de tiu, kiu tradukis la poemon al la angla el al germana, sed jen mia traduko. (La titolo estas Erlkoenig, germane.)
(Ankaŭ, estas kvar voĉoj en ĉi tiu poemo, do bone aŭskultu ilin.)
Elfreĝo
Kiu rajdas malfrue tra nokt' kaj malhel'?
Rajdas patro kun filo al fora kastel'.
La knabo sekuras en patra brakum',
La patro lin lulas sekura kaj varm'.
"Kial palas via vizaĝ', mia fil'?"
"La Elfreĝo, Patro, ĉu vi ne vidas lin?
La Reĝo de Elfoj, kun vosto kaj kron'?"
"Ĝi estas nebulo, fluanta ĝis sob."
"Jes, vi, infaneto, forvenu kun mi!
La ludojn ni ludos tre plaĉos al vi.
Belegaj floretoj beligas la plaĝ',
Patrinajn oraĵojn tuŝos via vizaĝ'."
"Ho, Patro mia, ĉu aŭdas vi tiel?
La Elfreĝo flustras ĉe mia orel'!"
"Trankvilu, kvietu, plej kara de filoj.
Vi aŭdas la vento tra aŭtunfolioj."
"Kareginfaneto, forvenu kun mi!
Vin treege zorgos miaj filin'.
Ili dancados cirkaŭ la ringo gefea.
Nokte vin lulos, ĉar danc- kaj kantemas."
"Ho, mia patro, kial vidas vi ne?
La Reĝaj filin' min rigardas fikse!"
"Ho, mia fil', mi rigardas sincere:
Grizaj salikoj kun lunlum' supere."
"Vi amindas pro via belec', kompreneble.
Se vi ne bonvolas, mi estos forteme."
"Patro, ho Patro, li tuŝas min nun!
Patro, ho Patro, li faris min vund'!"
Timege, la Patro rajdas pli rapide.
La amegaj brakoj nun sentas knabtrem'.
Finfine, ĉe l' korto kun tim' kaj zorgec'.
En liaj armoj, prenis knabon mortec'.
ratkaptisto (მომხმარებლის პროფილი) 11 მარტი, 2012 20:30:33
Interretano (მომხმარებლის პროფილი) 12 მარტი, 2012 14:58:07
Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l' vet'?
Tio estas la patro kun sia filet'.
La infanon li bone per brak' ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l' brusto lin tenas.
"Kial kaŝas, filet', la vizaĝon vi time?" —
"Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron'?"
"Mia filo, ĝi estas nebula nur zon'!"
"Infaneto amata, ho venu al mi!
La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj".
"Ĉu vi tute ne aŭdas, no mia patreto,
Kion al mi promesas elfreĝ' en sekreto?"
"Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli'".
"Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:
Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform',
Balancante, kantante vin lulos al dorm'".
"Ĉu ne vidas vi tie, patret' mia kara,
De elfreĝo filinojn en loko malklara?"
"Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize".
"Mi vin amas, belul', vin posedi deziras,
Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!"
"Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l' kor'!" —
Frostetremas la patro, akcelas rapidon,
En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma en kort':
En la brakoj infanon pacigis la mort'.
(alia versio por muziko de Schubert)
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Jen estas patro kun infanet';
Li havas knabon en zorga pen',
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Patreto, jen! elfreĝ en proksim'!
Elfreĝo kun trenaĵ' kaj kron'!"
"Filet', ĝi estas nebulzon'".
"Ho venu do, infan' al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Mia panjo havas vestojn el or'!"
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Kion promesas elfreĝ' en sekret'!"
"Ne timu, filet', ne timu vi,
Murmuras vent' en velka foli'".
"Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj belvartos vin;
La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'".
"Patret', ĉu vi vidas, patret', mia kar'?
En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize".
"Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
La patro tremas, kun granda rapid'
Li rajdas, en brakoj veplendas la id'.
Alvenas li al hejma kort',
Infanon prenis jam for la mort'.
Fonto
Desit1 (მომხმარებლის პროფილი) 12 მარტი, 2012 16:11:10
Ĉiu komencanto verkas misajn poemojn...
darkweasel (მომხმარებლის პროფილი) 12 მარტი, 2012 20:47:10
Desit1:Ellernu akuzativon.Nbomb3 laste ensalutis la 16an de januaro 2011, kaj Syllten la 22an de majo 2010 - mi do dubas, ke la celatoj de via mesaĝo ĝin vidos.
Ĉiu komencanto verkas misajn poemojn...