Tästä sisältöön

Ĉu Esperanto trafis en senelirejo?

n1954 :lta, 17. lokakuuta 2008

Viestejä: 1

Kieli: Esperanto

n1954 (Näytä profiilli) 17. lokakuuta 2008 21.54.59

Ĵaude, la 16-a oktobro, Nikolao Gudskov skribis:

Morgaŭ, inter la 22-00 kaj 23-00, en Radio Libero (Радио Свобода) en la kadroj de radioĵurnalo "Tempo kaj Mondo (Время и мир)" okazos 12-minuta intervjuo de Andrej Babickij kun Nikolaj Miĥajlenko, Gennadij Ŝilo kaj Nikolao Gudskov pri Esperanto kaj ĝiaj perspektivoj en la mondo. La elsendaĵo eblos aŭskulti kaj per radioriceviloj, kaj per Interreto (http://www.svobodanews.ru/). Ripeto dela elsendaĵo sekvatage je la 1-00 kaj 15-00.

Nikolao Gudskov

Noto. Iniciatis la elsendon Nikolaj Miĥajlenko, kiun malnovaj moskvaj esperantistoj memoras el 1980-aj jaroj, sed poste ne aperadis en la kluboj kaj renkontiĝoj. Evidentiĝis, ke li ne malaperis tute, sed aktivas laŭ sia propra maniero. Li havas propran poresperantan/interlingvistikan TTT-ejon http://mi.anihost.ru/, kie, i.a. proponas subskribi Deklaracion por Eo en la spirito de Zamenhofa anonco:
La Deklaracio:
Post mia konatigho kun la internacia lingvo Esperanto, mi asertas ke ghi estas tauga por ajna tasko de internacia komunikado kaj provizas grandegan ekonomion de tempo, fortoj kaj memoro por chiuj homoj de la Tero.
Mi nepre ellernos la internacian lingvon Esperanto, se miliardo da aliaj personoj donos la saman promeson.
--------------------
Aldone de NM: lingvo de vigla diskuto
estis rusa, en svoboda.org Vi povus trovi
audion kaj tekston en arkivo.

Nikolao Mihajlenko
http://mi.anihost.ru

Takaisin ylös