Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.
от Andreo Jankovskij, 26 октомври 2008
Съобщения: 66
Език: Esperanto
Vagabondo (Покажи профила) 12 ноември 2008, 08:23:48
Rilate al belorusa lingvo: mi adoras beloruslingvajn kantojn de "Pjesnjari". Sed al mi ŝajnas, ke ĝenerale belorusa lingvo estas iom pli malproksima de rusa lingvo, ol la ukraina. Ĉiu okaze por mi persone ĝi estas malpli komprenebla, ol la ukraina.
Mia edzino estas duon-ukrainino (laŭ ŝia patrino) kaj duon-belorusino (laŭ ŝia patro). Interesas, ke kvankam ŝi ne posedas nek la ukrainan, nek la belorusan, en ŝia buŝa parolo estas rimarkebla leĝera belorusa akĉento.
nikko (Покажи профила) 12 ноември 2008, 15:31:19
Persone mi ne sentas reĝimon.
P.S. Mi ne havas TV (mi estas kontraŭ-TV-ulo), kaj uzas por informiĝo interreton, regas anglan kaj ja povas kompari gazetarojn.
Andreo Jankovskij (Покажи профила) 15 ноември 2008, 02:10:54
Mi imagos ke mi estas ruso kaj loĝas ekzemple en "Niĵnij Novgorod":
1. Mi certas ke estraro de Rusio estas ege pli saĝa ol mi kaj neniam eraras.
2. Prezidanto de Rusio diras ke Ukrainio faras ion ne tiel kiel necesas.
3. Mi 100% konsentas kun prezidanto pri (2), pro (1).
Jen kion mi pensas kiel Ukrainano:
1. Mi pensas ke idealaj estraroj ne ekzistas. Mi ankaŭ respondecas pro eraroj en ukraina politiko aŭ ekonomio...
2. Mi ĉiam havas sian opinion pri ĉiu temo.
Kaj frazo "tion diris Putin" al mi tute ne gravas.
Gravas nur bona kaj klara argumento, argumento ke "Usono estas malbona lando" por mi ne estas argumenro, ĉar ĝi bezonas klarigon - malbona por kiu, kial, kiom da tempo, ĝis kiam...
3. Prezidanto de Rusio diras ke Ukrainio faras ion ne tiel kiel necesas.
Mi respondos al prezidanto de Rusio ke ĉi tie ukrainanoj decidas kion necesas kaj kion ne.
- Mi eĉ iam pensas ke Moskvo volas proponi al Ukrainio preskaŭ nenion kaj poste kontroli preskaŭ ĉion.
- Ĉu ruslandanoj vere pensas ke estraro de Rusio estos pli bona al ukrainanoj ol nia propra estraro?
Amuze.
Ĉu?
nikko (Покажи профила) 15 ноември 2008, 08:14:24
nikko (Покажи профила) 15 ноември 2008, 08:17:19
Al mi ŝajnas ke ukrainio kaj ukraina popolo ne estas preta al sendependeco, kaj mi klarigos kial. Ukrainio tute ne komprenas kion signifas esti sendependa. Esti sendependa lando = ĉiam kontraŭi al ies ekspansio, ĉiam defendi sin kaj proprajn interesojn ne nur en lando sed ankaŭ en kampo de internaciaj rilatoj. Mi bonvenigas ukrainion en aro de sendependaj landoj, sed ne forgesu, inter ŝtatoj okazas granda ludo, kiu okazis ĉiam kaj okazos ĉiam: influo, komerco, ekonomia subpremo kaj rezisto, spionado, etnaj konfliktoj, kompromisoj, intertraktoj kaj konstanta ŝanĝado de reguloj de tiu ĉi ludo. Ukrainio ne kutimis konscii ke certe TIO estas sendependeco, kaj volas ke ĉio estu tia kvazaŭ ukrainio estas parto de iu, ke granda frato defendas, ordigas kaj instruas. Kutimu ke lando estas memstara = ĉiam devas mem defendi sin, kaj plendi pri tio ke okazas influado estas simple infanecaj. Tia estas ja mondo . Kutimu al memstareco.
Ne rakontu al mi pri obeemo de rusa popolo kaj pri aŭtoritareco de Putin, tio estas ridinda. Evidente estas avinoj sur benkoj en ĝardenoj kiuj adoras Putinon, sed plejparto de lando kritike rilatas al li. Tamen, rilati kritike ne signifas malaprobi.
Bazigi argumentadon sur blago ke ukrainanoj estas pli liberemaj ol rusoj estas iomgrada faŝismo. Eble ukrainanoj estas eĉ biologie pli altaj? Raso de liberuloj? Ĉiuj popoloj estas preskaŭ samaj. Se nun en rusio aperas agipova naciestro (simila al Atatjurk ekzemple) tio ne signifas ke lando totalismiĝas. Tio estas entute logika okazo sur fono de problemoj okazintaj kun Rusio.
Kaj ne apelaciu al anekdotoj, tio nur malestimigas vin.
Andreo Jankovskij (Покажи профила) 15 ноември 2008, 10:31:37
nikko:- Historio jam ĉion montris, - Ukrainio jam estas sendependa kaj same pro tio Moskvo tiel malbone rilastas al Kijivo.
Al mi ŝajnas ke ukrainio kaj ukraina popolo ne estas preta al sendependeco.
nikko:- Pro tio ke mi estas ukrainano - mi estas parto de estraro de mia lando, kaj mi bone ĉion komprenas.
Ukrainio tute ne komprenas kion signifas esti sendependa.
(Nekomprenas Moskvo, ili rakontos ke antaŭe ni kune ion sukcesis - sed tio ne estas bona argumento, kaj legu tiujn fiaĵojn kiuj faras rusa Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj, kion rakontas Rusaj televidkanaloj pri Ukrainio - tio tre malallogas.
Fakte Moskvo perdis influon al Ukrainio!
Kaj rusa estraro estas tre kolera.
Kaj nun por mi Rusio estas ne amika lando.
Poste Rusio perdos sian influon al Belorusio kaj Kazaĥio.
Laŭ mi Putin volas provi denove konstrui fermitan komunumon.
Usono estas bona ekzemplo por Rusio, pensu denove kion signifas bonkvalita politiko kaj ekonomio...)
nikko:- Ĉu vi hazarde ne volas diri ke Rusio defendos Ukrainion kaj ĉie disvastigos ukrainan kulturon kaj lingvon?
Esti sendependa lando = ĉiam kontraŭi al ies ekspansio, ĉiam defendi sin kaj proprajn interesojn ne nur en lando sed ankaŭ en kampo de internaciaj rilatoj.
- Ni mem ĉion bone faros. Ukrainio kreskas tre rapide, ekzemple post 7-10 jarojn povas evidentiĝi ke plej riĉa homo en la mondo loĝas en Ukrainio.
nikko:- Ukrainanoj longe batalis pro sendependeco kaj ili vere scias kion tio signifas.
Mi bonvenigas ukrainion en aro de sendependaj landoj, sed ne forgesu, inter ŝtatoj okazas granda ludo, kiu okazis ĉiam kaj okazos ĉiam: influo, komerco, ekonomia subpremo kaj rezisto, spionado, etnaj konfliktoj, kompromisoj, intertraktoj kaj konstanta ŝanĝado de reguloj de tiu ĉi ludo. Ukrainio ne kutimis konscii ke certe TIO estas sendependeco, kaj volas ke ĉio estu tia kvazaŭ ukrainio estas parto de iu, ke granda frato defendas, ordigas kaj instruas.
- Granda frato estas rusa propagando.
Se vi diras pri NATO, do por Ukrainio ne estas senco ĉiujare perdi miliardojn eŭrojn pro granda armeo, tiam ni eniros en NATO kaj fakte jam perskaŭ ĉion preparis por tio. Kaj ne forgesu ke Putin ankaŭ vidas Rusion en NATO.
nikko:- Vi povas pensi tiel.
Kutimu ke lando estas memstara = ĉiam devas mem defendi sin, kaj plendi pri tio ke okazas influado estas simple infanecaj. Tia estas ja mondo . Kutimu al memstareco.
nikko:- Ĉu multe da rusoj en Lernu skribis ion kritikan pri Putin?
Ne rakontu al mi pri obeemo de rusa popolo kaj pri aŭtoritareco de Putin, tio estas ridinda. Evidente estas avinoj sur benkoj en ĝardenoj kiuj adoras Putinon, sed plejparto de lando kritike rilatas al li. Tamen, rilati kritike ne signifas malaprobi.
nikko:- Pri faŝismo. Ĉu vi neniam pensis ke Rusio estas faŝisma lando - se rigardi de mia flanko tio iam ŝajn-et-as same tiel.
Bazigi argumentadon sur blago ke ukrainanoj estas pli liberemaj ol rusoj estas iomgrada faŝismo. Eble ukrainanoj estas eĉ biologie pli altaj? Raso de liberuloj? Ĉiuj popoloj estas preskaŭ samaj. Se nun en rusio aperas agipova naciestro (simila al Atatjurk ekzemple) tio ne signifas ke lando totalismiĝas. Tio estas entute logika okazo sur fono de problemoj okazintaj kun Rusio.
nikko:- Estas via propra opinio.
Kaj ne apelaciu al anekdotoj, tio nur malestimigas vin.
Amike Andreo.
P.S. dankon al vi "nikko" pro la komento.
nikko (Покажи профила) 15 ноември 2008, 11:28:35
nikko:Ĉu tio gravas? Hm, simple ne estis motivoj por ekparoli pri malavantaĝoj de Putin kaj lia komando. Ĉu vi pensas ke rusianoj timas paroli pri tio? hehe, nu uzu jutubon, eltrovu arojn de mokajn videojn, spektu rusian TV-on, estas sufiĉe da ŝercoj kaj kritiko. Evidente estas ŝtataj kanaloj kie ĉio estas laŭ deziro de estraro, sed estas aliaj.Mi legas eksterlandajn gazetojn kaj miras, ĉu homoj vere kredas ke en Rusio estas mallibera socio? Kritiko de Putin estas eĉ en mia unviersitato ĉe prelegoj de sociologio, ekonomio, politologio. Ne estas problemoj rilate tio. Vi ĉiam mencias pri iuj homoj kiuj kredas je boneco de Putin, evidente en ĉiu lando estas "pasiva plejparto", kiu ne tre interesas ne nur pri Putino sed pri politiko entute. Homoj laboras, enspezas monon por pano, kaj en tre zorgas. Sed ili ja spertas pliboniĝon, malrapidas, sed rimarkeblan. Mi nenion povas diri pri progreso de ukrainio. Kiel inĝeniera studento mi nur scias, ke uzinoj lokigitaj en ukrainio nun ne tre funkcias. Mi diras pri allteknologiaj militistaj kaj aliaj. Rusiaj uzinoj ja estas firme ligitaj kun ukrainiaj, iam ambaŭ estis parto de unu produktada sistemo, kaj tio estas problemo. Sen starto de ukrainiaj uzinoj estas malfacile starti rusiajn. Evidente estas uloj kiuj preferas ekonomie okupi ukrainion, aĉeti uzinojn por ke almenaŭ iom da ili funkciu.
- Ĉu multe da rusoj en Lernu skribis ion kritikan pri Putin?
Pri malamo de "Moskvo" rilate Ukrainio. Kial vi nomas Rusion Moskvo?
Pri kiu malamo vi parolas? Kiu estas en TV? Ne estas ega malamo, estas ioma propagando, sed sama propagando estas en ĉiu lando. Ĝi ne estas tre akra, ĝi estas minimuma. Se paroli al homoj ke ĉio estas malbone kaj ni ĉiuj mortas, neniu ekvolos vivi, labori, esperi. Iam necesas iom psikologie okupi pri problemoj. Tio estas normala. En ĉiu lando estas tia optimismiga sistemo.
(Interalie, pri kontraŭestrara agado. Kiam mi studis en 11 klaso mi aparteni al malgranda junula grupeto, ni okazigis kunvenojn ĉe urboplaco kaj aliaj lokoj, disvastigis folietojn ktp pri aĉeco de reĝimo. Ekde tiam mi iom ŝanĝis opinion. Kaj mi diru ke neniu nin subpremis. Nur unuafoje mi iris al prokuraturo kie min demandis, kiu mmi estas kaj kion mi volas. Konsilis ne ropi leĝon, sed nenion malpermesis. Ni (kun pli adoltaj kamaradoj) facile ricevis permesojn por manifestado. Iam al mi ŝajnas ke en Iĵevsko tro oftas manifestadoj, Tiusemajne estis kontraŭ Volkov -prezidanto de Udmurtio.
Tial mi ne komrenas kiel estas esprimata mallibereco en Rusio. Eble kelkaj homoj estas punitaj, sed... mi aprobas severecon rilate grupoj kiuj agas por gajni mono de eksterlande.
Andreo Jankovskij (Покажи профила) 17 ноември 2008, 01:00:42
"Mi devas pli multe labori"
Ukrainio devas fariĝi pli potenca lando ol Rusio, sed tio signifas ke mi (kaj ne nur mi) devas ege pli multe labori en tiu direkto.
"Kaj estu tiel..."
nikko (Покажи профила) 17 ноември 2008, 07:48:55
nikko (Покажи профила) 17 ноември 2008, 07:48:56