Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.
ya Andreo Jankovskij, 26 Oktoba 2008
Ujumbe: 66
Lugha: Esperanto
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2008 4:04:11 alasiri
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 17 Novemba 2008 4:46:30 alasiri
sinjoro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 8:16:41 asubuhi
rosto:Kial vi ĉiuj, rusoj kaj ukrainoj, parolas nur pri rusa kaj ukraina lingvo kaj kulturo en Rusio kaj Ukrainio? Nu, ankaŭ pri belarusa. Tio ŝajnas al mi ŝovinisma parolado. En Rusio kaj en Ukrainio pli ol cent diversaj nacioj loĝas. Ĉiu havas sian kulturon kaj lingvon. Ili bezonas komunan lingvon. Ili havas rusan lingvon kiel komunan, ĉu tio plaĉas al iu aŭ ne. Per kiu lingvo ukraino kun belaruso parolas?Ekzakte, vole-nevole la rusa estas lingua franca de ĉiuj landoj de iama Sovetunio. Certe orientaj slavoj de diversaj regionoj kompreniĝos ĉefe per la rusa se ĝi estis dum multaj jaroj deva lingvo. Tian funkcion de interlingvo neniam havis la ukraina.
Mi ne komprenas kiucele estis kreita ĉi tiu forumo-fadeno krom fortigo de ne-samideana konflikto. Ne eblas pruvi ke ukrainoj estas gento havanta nenion komunan kun rusoj, tian eldiron kontraŭas la historio, kulturo, lingvo.. eĉ kuirarto. Rusoj, belorusoj, ukrainoj kaj rutenoj estas proksimaj nacioj science klasifikataj kune kiel orienta slavaro.
sinjoro (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 8:26:05 asubuhi
nikko:Eble ĉi tie ne estas reprezentantoj de aliaj lingvoj de Prarusio.Laŭ mia scio, nun ekzistas nur kvar vivantaj lingvoj de la orientslava familio: la belorusa, la rusa, la ukraina kaj la rutena (la rusina fakte). Ĉu per "Prarusio" vi nomas la Grandan Duklandon Moskvan aŭ eble la Novgorodan Respublikon?
Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 11:14:31 asubuhi
sinjoro:Temas nur pri tio ke Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.
Mi ne komprenas kiucele estis kreita ĉi tiu forumo-fadeno krom fortigo de ne-samideana konflikto. Ne eblas pruvi ke ukrainoj estas gento havanta nenion komunan kun rusoj, tian eldiron kontraŭas la historio, kulturo, lingvo.. eĉ kuirarto. Rusoj, belorusoj, ukrainoj kaj rutenoj estas proksimaj nacioj science klasifikataj kune kiel orienta slavaro.
"sinjoro" ĉio estas pli serioze ol vi pensas. (Ĉi tie estas politiko).
Mi scias ke post 5-15 jaroj ĉio estos bone.
Kaj rilatoj kun Rusio estos pli bonaj (normalaj).
Andreo Jankovskij (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 11:52:02 asubuhi
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:
http://vimeo.com/2236515
nikko (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 1:28:32 alasiri
Reklamo mojosas
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 4:30:50 alasiri
nikko:Vi pravas, mi ankaŭ malamas reklamon. Nuntempe reklamo simple estas mensogo aŭ provo (malbone) influi la homojn.
Reklamo mojosas
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2008 10:57:19 asubuhi
Andreo Jankovskij:Nu, miaj gratuloj. Mi ne vidis filmeton, ĉar ne estas interese por mi. Mi kredas, ke ĝi estas bona. Sed jenon mi diru: por bonkvalite reklami iun landon oni bezonas ion similan al Hollywood (aŭ almenaŭ al Bollywood).
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:
http://vimeo.com/2236515
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2008 4:56:14 alasiri
Sur la ĉefaj surfacoj de la pakaĵo estas surskriboj en rusa lingvo.
Sur flankaj surfacoj estas surskriboj en rusa (kun markoj RU, BY), ukraina (kun marko UA) angla (sen marko) kaj rumana (kun markoj MD, RO) lingvoj. Mi ne scias ĉu estas diferencoj inter moldava kaj rumana lingvoj, sed rusa kaj belorusa ne estas samaj.