Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.
貼文者: Andreo Jankovskij, 2008年10月26日
訊息: 71
語言: Esperanto
Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年11月20日上午11:52:02
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:
http://vimeo.com/2236515
nikko (顯示個人資料) 2008年11月20日下午1:28:32
Reklamo mojosas
horsto (顯示個人資料) 2008年11月20日下午4:30:50
nikko:Vi pravas, mi ankaŭ malamas reklamon. Nuntempe reklamo simple estas mensogo aŭ provo (malbone) influi la homojn.
Reklamo mojosas
rosto (顯示個人資料) 2008年11月21日上午10:57:19
Andreo Jankovskij:Nu, miaj gratuloj. Mi ne vidis filmeton, ĉar ne estas interese por mi. Mi kredas, ke ĝi estas bona. Sed jenon mi diru: por bonkvalite reklami iun landon oni bezonas ion similan al Hollywood (aŭ almenaŭ al Bollywood).
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:
http://vimeo.com/2236515
sergejm (顯示個人資料) 2008年11月21日下午4:56:14
Sur la ĉefaj surfacoj de la pakaĵo estas surskriboj en rusa lingvo.
Sur flankaj surfacoj estas surskriboj en rusa (kun markoj RU, BY), ukraina (kun marko UA) angla (sen marko) kaj rumana (kun markoj MD, RO) lingvoj. Mi ne scias ĉu estas diferencoj inter moldava kaj rumana lingvoj, sed rusa kaj belorusa ne estas samaj.
Miland (顯示個人資料) 2008年11月21日下午7:56:51
Andreo Jankovskij:Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono...Bela filmeto. Ŝajnas bela lando, kaj bona loko por ferioj, kaj eble estonta Universala Kongreso!
Sed ĉu vi vere kredas ke Ukrainio aliĝos al NATO?
sinjoro (顯示個人資料) 2008年11月21日下午8:07:15
Andreo Jankovskij:bonkvalite? bedaŭrine ĝi estas eurovision-eca; lagetoj, arbaretoj, preĝejetoj estas en la tuta mondo. la filmo estas malinteresa kaj diras nenion pri la "spirito" de Ukrainujo. Kozaka popolo, banduro, senfinaj stepoj, ĉevaloj, krimeaj rokoj kaj bona manĝaĵo estas por mi Ukrainujo, kiun filme mi ne vidis. Anstataŭ vigla kozakidaro estas duonmorta baletistino kaj la lando vidata nur el iu flugilo - ja desupre malbelaj detaloj ne videblas.
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
rosto (顯示個人資料) 2008年11月23日上午4:38:39
Mi ne vidis negativajn personojn de ukrainoj en rusiaj filmoj. Krome, rusiajn filmojn oni ne spektas tutmonde.
ceigered (顯示個人資料) 2008年11月28日下午1:37:48
Andreo Jankovskij: (En la ukraina lingvo ni skribas tiel kiel prononcas kaj ukraina lingvo estas multe pli facila ol la rusa!)Привіт друг!
Prava, mi amas ukrainan lingvon ĉar ĝi estas facile literumi, kaj mi ŝatas la sonon de ukraina, sed ne estas sufiĉe informaĵo por studentoj .
Sed, pri la rusa lingvo, ĉu ukraina rusa estas simila ukraina lingvo sone? Ekzemple, -ого en ukraina rusa estas esperanto 'oho' (sone)? Mi ne scias multa pri tio ĉi, ĉar en aŭstralio ni ne havas multajn ukrainan migremojn kiu ni povas paroli kun.
Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2008年11月28日下午7:41:34
Mi pensas ke en grandaj urboj vi nepre trovos ukrainanoj.
Jen interesa ligilo pri ukrainaj organizaĵoj en Aŭstralio:
http://uk.wikipedia.org/wiki/...
Vi nepre trovas en Guglo pli multe da informo.
Miaj amikoj kreis senpagan voĉkonferencon en Skajpo por helpi al eksterlandanoj ellerni la ukrainan lingvon.
Se vi havas demandojn - skribu al mi.