ĉu lingvo de frenezuloj?
ya paulogeyer, 12 Oktoba 2006
Ujumbe: 16
Lugha: Esperanto
Philipp (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2006 6:46:26 alasiri
Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2006 11:08:55 alasiri
ni lernis lingvojn dum multaj jaroj, sed ni ne povas per alilanda lingvo legi ĵurnalon, kompreni kanton, paroli serioze sen TUTE kompreni.
mi parolas iom 4 lingvon, sed neniel natale. neniam.
mi eĉ ne parolas mian natalan lingvon korektege...
mi lernas EOn ekde 1 monato, kaj povis jam legi tekstojn post 3-4 horoj lerne, ĉu ne estas magia?
mi surprizis min kelkefoje, paroli aŭ pensi EOn tuta sola, inventi vortojn kiujn esprimas pli bone mian penson ol mian natalan lingvon. nu, jes, eble mi estas frenezulo
certe, EO ne estas tre tre facilega lingvo, eble internacia lingvo povus esti pli simpla.
Sed mi lernas ankaŭ miajn aliajn lingvojn kio miaj amikoj ne faras ekde longe.
Eble lingvo de frenezuloj, ĉefe pasiuloj.
Philipp (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2006 8:50:58 alasiri
Philipp:Oni konsideras ke esperantistoj estas certagrade frenezaj ĉar averaĝaj homoj konsideras lernadon de lingvo kiel entreprenista investo: oni lernas lingvon se tio helpos en la kariero, en la negocoj, ktp. Laŭ tiu pensmaniero, oni eltiras ke lingvo simila al esperanto oni nenial lernos ĉar tio unuavide ne helpas ies profiton. Sed multaj esperantistoj estas homoj kun emo lerni fremdan lingvon sen ia profitinteresiĝo. Por la simpla persona riĉiĝo, por intelekta ludo, ktp. Mi pensas ke provi konverti homojn al esperanto estas mizera malŝparo de tempo kaj tio nur kontraŭos min.
Frith Ra (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2006 5:48:13 asubuhi
Nuntempe mi havas loglananan amikon kiu kredas ke mi estas frenezulo. Ĉar mi kredas la saman pri li; ni amike diskutas la bonaĵojn kaj la fuŝojn de la ambaŭ.
Oni konsideras ke esperantistoj estas certagrade frenezaj ĉar averaĝaj homoj konsideras lernadon de lingvo kiel entreprenista investo: oni lernas lingvon se tio helpos en la kariero, en la negocoj, ktp. Laŭ tiu pensmaniero, oni eltiras ke lingvo simila al esperanto oni nenial lernos ĉar tio unuavide ne helpas ies profiton. Sed multaj esperantistoj estas homoj kun emo lerni fremdan lingvon sen ia profitinteresiĝo. Por la simpla persona riĉiĝo, por intelekta ludo, ktp. Mi pensas ke provi konverti homojn al esperanto estas mizera malŝparo de tempo kaj tio nur kontraŭos min.Do ni bezonas negocojn kiu parolas Esperanton interlande, ĉu ne?
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2006 5:49:26 asubuhi
Frith Ra:Nuntempe mi havas loglananan amikon kiu kredas ke mi estas frenezulo.Tamen, li povas paroli kun eble 100 homoj en la tuta mondo*, sed vi povas paroli kun 2,000,000 (aŭ almenaŭ 100,000, se la unua takso estas tro alta).
Kiu estas freneza, li aŭ vi? Mi ne scias kiun estas pli frenezan, sed mi certe scias kiun estas pli amikeman.
* Mi kredas eĉ tiun ciferon estas tro alta. Kredeble, 10 estas pli verŝajna.
rosto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Novemba 2007 8:02:44 asubuhi
Ofte malgranda popolo, ofte pli malgranda ol esperanta, strebas savi sian lingvon, ĉar tia lingvo estas unika. Ankaŭ esperanto estas unika. Se ni ne savos ĝin, kiu savos?