前往目錄

Samsencaj radikoj?

貼文者: Matthieu, 2008年10月27日

訊息: 16

語言: Esperanto

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月16日下午2:01:11

Besto estas animalaĉo, kaj certe ne homo.

Sxak (顯示個人資料) 2009年1月16日下午3:04:54

Mutusen:
Mi ankoraŭ havas demandon: kio estas la malsamo inter “besto” kaj “animalo”?
Besto estas ĉiu anilamo escepte de homo. Ŝajnas, ke almenaŭ antaŭe tion eblis legi ankaŭ en ReVo

white knight (顯示個人資料) 2009年1月16日下午3:34:10

Rogir:Besto estas animalaĉo, kaj certe ne homo.
Mi ne samopinias kun vi, ke besto estas animalaĉo ! Besto estas ordinara animalo.
Mi mem ne ŝatas la vorto animalo, por mi estas novvorto. rideto.gif

Interese, ke Mutusen uzas la vorto "malsamo" por "diferenco". Mi ne pensas, ke la vortoj estas sinonimoj.
Cetere mi rekomendas legi la libron "La bona lingvo" de Claude Piron. Temas ja ankaŭ pri tiuj problemoj.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年1月16日下午3:34:47

Ho jes, vi pravas, tion klarigas la reta vortaro. Tamen dankon.

Mi havis dubon, ĉar la franca vorto animal povas inkluzivi homon aŭ ne, laŭ la kunteksto.

Rogir (顯示個人資料) 2009年1月16日下午4:04:34

Ĉu ne malsameco estas la samsencvorto por diferenco?

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年1月16日下午6:35:37

Por ĉiutaga parolado mi elektas bonlingvajn vortojn.

Ĉu iu scias kie elŝulteblas La Bona Lingvo de Claude Piron?

Sammondane,
Ĥod

回到上端