ĉu lingvo de frenezuloj?
של paulogeyer, 12 באוקטובר 2006
הודעות: 16
שפה: Esperanto
paulogeyer (הצגת פרופיל) 12 באוקטובר 2006, 04:26:39
SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.
Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?
cution (הצגת פרופיל) 12 באוקטובר 2006, 04:35:27
gxosefo (הצגת פרופיל) 13 באוקטובר 2006, 15:10:10
T0dd (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2006, 01:31:19
paulogeyer:Mi ne estas aktiva ĉe la movado, fakte, mi nur ŝatas la lingvon, ĝi estas amuza, facila, kaj interesega... vi ĉiuj bone scias pri tio.Kvankam mi legas kaj skribas Esperanton preskaŭ ĉiutage, mi ankaŭ ne estas aktivulo en la movado. Mi ne havas kunparolantojn ĉi tie en Filadelfio, do mia tuta E-vivo estas interreta. Mi estas profesoro en universitato, tial mi ofte renkontas la kontraŭemon de intelektuloj, kiuj ĉiam kredas ke se Esperanto havus ian valoron aŭ gravecon, ili jam sciius pri ĝi. Mi ne kaŝas mian intereson pri Esperanto, nek de miaj kolegoj nek de miaj studentoj. Tamen, post pli ol 20 jaroj mi ne sukcesis interesi eĉ unu pri Esperanto. Jes ja, ili ĉiuj kredas ke Esperanto estas lingvo de stranguloj, se ne frenezuloj.
SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.
Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?
diogotux (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2006, 17:28:58
T0dd (הצגת פרופיל) 15 באוקטובר 2006, 00:53:40
Novico Dektri:Todd- ĉu vi estas tiu viro kiu faris vidblogon en youtube kiu nomixgas "Kiel trovi kunparolantojn"?Jes, tio estas mi. Kiel vi sciis tion? Mi eksperimentas iom per Youtube, sed estas malfacile komuniki kun mikrofono kaj fotoaparato!
Simile kiel vi ĉiuj, miaj "amikoj" ne volas lerni Esperanton. La ideo de lernante alian lingvon estas tre enua al ili. Mi ofte provas konvinki ilin ke ĝi estas tre facile, tre klare, kaj tre bele, sed si tute ne volas aŭdi pri Esperanto. Do, mi neniam priparolas ĝin apud ili.Ju pli "klera" estas la persono, des pli rapide tiu konkludas, ke Esperanto ne povas funkcii, aŭ ne ankoraŭ ekzistas, aŭ estas senkultura, aŭ eĉ kontraŭkultura.
Bonvolegu korekti miajn erarojn. Mi sentas min kiel eterna komencanto, kaj mi vere volas pliboniĝi.Do kiu korektos la miajn?
Benjamin
Estas interesa fakto, ke en Usonaj universitatoj, la profesoroj estas plejparte tre maldeskstremaj (politike, kompreneble). Ili forte kritikas la imperiismajn emojn de la politikaj kaj kulturaj superpotencoj. Ili malŝatas "kulturan imperiismon." Tamen, ili often ĉeestas kunsidojn en kontinenta Eŭropo, kie la laborlingvo estas la angla, kaj ial tiu fakto ne tuŝas ilian konscion. Do mi diras ke ili ne rajtas balbuti kontraŭ kultura imperiismo dum ili prelegas angle en Eŭropo, atendante ke ĉiuj aliaj parolu angle.
Jes, sendube mi estas frenezulo.
yugary (הצגת פרופיל) 17 באוקטובר 2006, 09:39:24
Gary Yu
T0dd (הצגת פרופיל) 17 באוקטובר 2006, 17:13:01
yugary:Miaj "kontraŭimperiismaj" amikoj (tio signifas "kontraŭusonemuloj") eĉ koleriĝas kiam mi mencias Esperanton, preferante la masoĥismon frakasi al si la kapon kontraŭ la muro de la angla lingvo. Kvankam mi ja estas fervora Esperantisto, pri la estonteco de nia lingvo mi iom post iom fariĝas senesperulo.Mi kredas ke la estonteco de Esperanto multe similos al ĝia nuna stato. Ĝi ekzistas; ĝi funkcias; iu ono de la homaro uzas ĝin plezure kaj kontente--kaj la cetero de la mondo tute malatentas ĝin.
Gary Yu
Sitnarf (הצגת פרופיל) 17 באוקטובר 2006, 18:07:26
T0dd:Mi ankaŭ pensas, ke Esperanto certe ne mortos. Sed eble eĉ vastiĝos, se kontinuos la globalizado, ĉar kelkaj homoj simple ekscios, ke tion ne ŝatas al ili.yugary:Miaj "kontraŭimperiismaj" amikoj (tio signifas "kontraŭusonemuloj") eĉ koleriĝas kiam mi mencias Esperanton, preferante la masoĥismon frakasi al si la kapon kontraŭ la muro de la angla lingvo. Kvankam mi ja estas fervora Esperantisto, pri la estonteco de nia lingvo mi iom post iom fariĝas senesperulo.Mi kredas ke la estonteco de Esperanto multe similos al ĝia nuna stato. Ĝi ekzistas; ĝi funkcias; iu ono de la homaro uzas ĝin plezure kaj kontente--kaj la cetero de la mondo tute malatentas ĝin.
Gary Yu
Junuloj, kiujn mi konas tute ne scias, kio estas Esperanto kaj kiam ili ekscios ion pri ĝi, iam ili ekinteresos.
Sed pli maljunaj homoj plimalpli ĉiam havas negativan opinion, tio estas eble por tio, ke mi vivas en postkomunista lando kaj tial tiuj homoj ŝatas la anglan.
pace (הצגת פרופיל) 23 באוקטובר 2006, 15:52:16
paulogeyer:Mi ne estas aktiva ĉe la movado, fakte, mi nur ŝatas la lingvon, ĝi estas amuza, facila, kaj interesega... vi ĉiuj bone scias pri tio.Saluton !
SED, miaj amikoj, pensas ke mi estas freneza, nur mi scipovas esperanton, nur mi. Iuj eĉ pensis, "kia interesa lingvo", sed ne lernis ĝin.
Do, ĉu same okazas al vi?
Ĉu viaj amikoj interesiĝas pri esperanto aŭ ne?
Ankaŭ pri mi kelkaj eble diras frenezulino. Ĉar, kiam oni demandas al mi surstrate "ĉu vi parolas la anglan ?" Mi respondas "Ne .. sed mi parolas esperanton ¨
PS : la anglan mi scipovas sed al mi ŝatas rigardi la grandegajn okulojn de la demandantoj.
Ili certe ridas sed mi ankoraŭ pli.
Amike