Contenido

Zamenhofa Parolado en la Unun Ĝenerala Kunveno 柴氏在第一次全体会议上的讲话(5)

de Flago, 29 de octubre de 2008

Aportes: 8

Idioma: 简体中文

Flago (Mostrar perfil) 29 de octubre de 2008 00:18:35

sal.gif
……
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

3. 因为世界语的作者从一开始就坚决放弃本人对该语言的任何权利与特权,所以世界语无论在物质方面或精神方面都“不是任何人的私产”。
整个世界就是这种语言物质上的主人。无论什么人,只要他愿意,都可以用这种语言出版任何著作,包括评论这种语言的著作,也可以利用这种语言以达到其各种目的。而精神上的主人则是被世界语界公认为最杰出、最有才华的世界语作家。
……

Flago (Mostrar perfil) 31 de octubre de 2008 01:51:47

sal.gif
……
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu decigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto" en kiu neniu havas la rajton fari (eĉ la plej malgrandan) ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj " tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

4. 世界语没有个人的权威,也不取决于任何个别的人。世界语创造者的一切意见和著作正如其他每个世界语者的意见和著作一样,完全是“个人的”,绝不强加于其他人。一切世界语者必须永远接受的仅仅是作为世界语基础的那个小册子-----“世界语基础”。其内容任何人都不得擅自更改,(哪怕是细小的变动)。如果有人违反了该书中所列举的规则和范式,永远不许他拿“这是世界语创造者的意见或希望”这句话来为自己辩解。 凡是在“世界语基础”中找不到适当表现形式的每一种意见,每个世界语者都有权利象对待其他语言一样地以自己认为是最恰当的方式表达。但是,为了保持语言的统一性,应该勉励每一个世界语者尽可能地模仿该语创造者的著作中的文体。因为该创造者毕竟为世界语和用世界语做了不少工作,对其精神也了解得最深刻。
……

Flago (Mostrar perfil) 1 de noviembre de 2008 23:58:47

sal.gif
……
5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista.

5. 全世界的世界语者在国际世界语大会上所选举出来的世界语者中央委员会负责经常性地解决在应用世界语时所产生的一切疑问。每个世界语者在应用中都必须遵照它的决定。而关于实际行动方式的决议,则只限于愿意参加正在活动的世界语者组织的人。
……

Flago (Mostrar perfil) 2 de noviembre de 2008 00:10:45

sal.gif
……
6. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al la aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

6. 凡是懂得并使用世界语的人,不论其使用的目的如何,均可称为世界语者。可以鼓励,但不能强迫世界语者加入某种世界语团体。
……

Flago (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2008 09:01:44

sal.gif
……
7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.

7. 为了使世界语的初学者易于选择可靠的书籍,而避免采用有语言错误的书籍,在该语作者的审定下出版了一些书。所谓审定,实际上只是一种推荐,并不强迫。每个世界语者均可自由地采用自己所需要的书刊。
……

Flago (Mostrar perfil) 3 de noviembre de 2008 09:16:41

sal.gif
……
Ĉar estas multaj, kiuj ne bone konas la rilatojn de la kolekto aprobita, mi klarigos en kelkaj vortoj la aferon. Sed por eviti ĉiun malpacon, mi devas sciigi vin, ke mi esperas post interkonsento kun la firmo Hachette, ke nun ĉiuj kaŭzoj de malpaco malaperas.

因为有许多人不太了解在我审定下出版书籍的关系,关于这件事我解释几句。但是,为了避免纠纷,我应该告诉你们,我于亚舍特出版社磋商之后,一切纠纷的原因已经排除。
……

Flago (Mostrar perfil) 4 de noviembre de 2008 08:20:32

sal.gif
……
En la komenco de mia batalado mi ne trovis ian alian manieron, por gardi la lernantojn de malbonaj libroj. Monopolo nenia ekzistas en nia afero kaj neniam ekzistos. La ĉefa kaj sola, kiun mi donis, estas privilegio; mi ripetas la vorton: ne monopolon, nur privilegion! Por tio, laŭ la deziro de l` esperantistoj, mi volis havi ian firmon potencan, kaj nenia volus akcepti sen ke ĝi ricevu ian privilegion. Tial al la firmo Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj kaj ne de l` aliaj verkoj. Estas do nenia ombro de supozo!

Vi nun aŭdis la " Deklaracion" kaj mi petas vin, nun private pripensi ĝian enhavon. Ni elektis komitaton por priparoli la definitivan tekston.
----Oni nin nun atendas ĉe la festeno! Ĉiujn aferojn, kiujn ni ne povas priparoli hadiaŭ, ni priparolos en la venontaj kunvenoj. (fino)

在我奋斗的初期,我没有什么别的办法去防止学习的人阅读错误的书籍。在我们的事业中,现在没有专利权,将来也不会有。 过去我所给予的是优先权,这是主要的、唯一的东西。我再重复一遍: 不是专利权,而只是优先权而已。 为此,根据一些世界语者的愿望,我要有一家较大的出版社,而没有一家出版社肯接受毫无特权的书籍。因此,我把我的著作权交给了亚舍特出版社。别的著作当然不在此列,这是毫无疑义的!

现在你们听过“宣言”了, 请你们每个人想一想它的内容。我们已经洗出了讨论确定原文的委员会。----现在,人家等着我们去赴宴,因此,凡是今天来不及谈的问题,等以后开会再说。(完)
sal.gif

Flago (Mostrar perfil) 13 de junio de 2011 07:52:00


4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu decigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamento de Esperanto" en kiu neniu havas la rajton fari (eĉ la plej malgrandan) ŝanĝon.

Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj " tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.

Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate, imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
...(

@@@@@@

...

4. 世界语没有个人的权威,也不取决于任何个别的人。世界语创造者的一切意见和著作正如其他每个世界语者的意见和著作一样,完全是“个人的”,绝不强加于其他人。一切世界语者必须永远接受的仅仅是作为世界语基础的那个小册子-----“世界语基础”。其内容任何人都不得擅自更改,(哪怕是细小的变动)。

如果有人违反了该书中所列举的规则和范式,永远不许他拿“这是世界语创造者的意见或希望”这句话来为自己辩解。 凡是在“世界语基础”中找不到适当表现形式的每一种意见,每个世界语者都有权利象对待其他语言一样地以自己认为是最恰当的方式表达。

但是,为了保持语言的统一性,应该勉励每一个世界语者尽可能地模仿该语创造者的著作中的文体。因为该创造者毕竟为世界语和用世界语做了不少工作,对其精神也了解得最深刻。

Volver arriba